Al la enhavo

Senĝemeliĝo pro malamo

de Zam_franca, 2020-februaro-23

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-23 14:59:03

La franca eta komunumo Saint-Jean-de-Braye kaj la pola Tuchów ne plu estas ĝemelaj urboj.
Kial? Tuchów iĝis 'sen-GLATisma loko', t.e. loko kie ekzemple la gejoj ne estas bonvenataj.
La komunuma konsilantaro de Saint-Jean-de-Braye votis unuvoĉe por ĉesi la interrilatojn kun Tuchów kaj postuli klarigojn pri tiu iĝo ne respektanta la homajn rajtojn.

Espereble Tuchów ŝanĝos.

https://www.ouest-france.fr/societe/lgbt/une-ville...

https://www.google.com/amp/s/mobile.francetvinfo.f...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-24 09:34:29

Ho, kia dilemo, mi eč ne scias, kiel reagi...
Ĉu kunsenti al elrevigitaj gejoj de Saint-Jean-de-Braye, kiuj probable esperis intime kontakti kun bravaj "maĉoj" el Tuchów, ĉu ĝoji pri tio, ke la polaj gentoj ankoraŭ havas iom da imuneco kontraŭ liberaste-tolerasta infekto?

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-februaro-24 10:04:04

Igor, ne sentu vin nepre devigata reagi.

Des pli ke epidemioj kaj respekto de homaj rajtoj estas seriozaj aferoj, kiuj nuntempe estigas problemojn multe pli gravajn ol trinkejaj debataĉoj...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-24 21:01:01

Nu, se la menciitaj problemoj estas reale gravaj por kamarado Altebrilas, li prefere ne vizitu trinkejojn aŭ almenaŭ ne partoprenu en tiejaj debataĉoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-24 21:45:24

Altebrilas:Igor, ne sentu vin nepre devigata reagi.

Des pli ke epidemioj kaj respekto de homaj rajtoj estas seriozaj aferoj, kiuj nuntempe estigas problemojn multe pli gravajn ol trinkejaj debataĉoj...
Eble drinkejaj?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-25 10:04:21

Protestoj kontraŭ gej-paradoj en Pollando:
https://youtu.be/kJWzUrLf1aw
https://youtu.be/JYis1n3VaXo

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-februaro-25 15:28:17

Mi dubas, ke tiuj protestoj ŝanĝos la opinion de la urbestraro de Saint-Jean-de-Braye .

(tajperaro korektita)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-25 16:47:22

Pravas Altebrilas, ĝuste pro la kontraŭ-GLATismo de Tuchów la urbestraro Saint-Jean-de-Braye faris tian decidon.
Kontraŭ-Glatismaj manifestacioj ne helpos al malfarigi ĝin.

Reen al la supro