Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-27 11:00:11

- Klarigu al mi, kiel knabino, kiam vi havas ŝanĝan humoron, ĉu vi bezonas atenton aŭ pli bone tute ne tuŝi vin?
- Jes.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-28 11:30:18

Ministo eraras unufoje en la vivo: kiam li elektas la profesion.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-28 18:15:52

- Mi aĉetis katon!
- Por kio?
- La edzino timas musojn.
- De kie venis la musoj?
- Hieraŭ mi alportis ĝin.
- Por kio?
- Mi volis aĉeti katon delonge.
🐱😉🐭

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-29 15:04:43

Eliras rusa bogatiro al rusa-ĉina limo kaj diras:
- Cent mil ĉinoj, batalu post la monteto!
Eliras cent mil ĉinoj kaj komenciĝas la batalo.
Post kelka tempo la bogatiro denove eliras al la limo kaj diras:
- Cent mil ĉinoj, batalu post la monteto!
Ĉio ripetiĝas.
Trian fojon elira la bogatiro kaj diras:
- Cent mil ĉinoj, batalu post la monteto!
Sed tuj elrampas unu elvivinta ĉino kaj diras:
- Estas trompo, ili estas duope!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-29 20:43:03

Kio estas bogatiro?

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-29 22:11:29

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-29 22:24:20

En Esperanto estas vorto "prodo". Bogatiro estas rusa speco de prodo.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-30 06:12:14

Infano demandas:
- Panjo, ĉu paĉjo havas gepatrojn?
- Kompreneble estas ... avino Galja kaj avo Petja ...
Kaj jen geniega demando:
- Kial ili donis lin al ni?
😟👀🤭

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-30 12:01:24

Rovniy_Sergey:Infano demandas:
- Panjo, ĉu paĉjo havas gepatrojn?
- Kompreneble estas ... avino Galja kaj avo Petja ...
Kaj jen geniega demando:
- Kial ili donis ĝin al ni?
😟👀🤭
Kial "ili donis ĝin" kaj ne "...lin"?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-30 15:03:03

Dankon, @Nornen kaj @Sergejm.

Reen al la supro