Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-julio-09 10:37:13

Sed en reala realeco divers-etnaj sovetianoj ne emis serĉi nekrologojn en gazetoj. Kaj judoj, kaj rusoj-ukrajnoj-belorusoj, kaj tataroj, kaj kaŭkazanoj, kaj eĉ indiĝenoj de Siberio kutime eksciadis pri mortoj de divers-rangaj regantoj el televidiloj kaj radioriceviloj.
Eble nur malmultaj polaj judoj, kiuj sukcesis transvivi la Holokaŭston kaj postmilitajn pogromojn, sed ial ne forlasis anti-semitan Pollandon, emas serĉi nekrologojn en gazetoj.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-julio-09 10:38:10

Ankoraŭ paro da polaj ŝercoj:
----------
— Jak nazwać Polaka bez rąk?
— Godnym zaufania...
----------
"How to name a Pole without hands?"
"Trustworthy person..."
----------
— Kiel oni nomu iun polon sen manoj?
— Fidinda ulo...

* * *

— Dlaczego polskie noworodki dostają dwa klapsy?
— Pierwszy jak zwykle, drugi żeby oddał położnej zegarek.
----------
"Why do Polish newborns get two spanks?"
"The first they get as usual and the second — to make them give back to a midwife her watch."
----------
— Kial polaj novnaskitoj ricevas du frapetojn?
— La unuan — kiel kutime, kaj la duan — por ke ili redonu al akuŝistino ŝian horloĝon.

StefKo (Montri la profilon) 2020-julio-10 07:33:34

Plu pri Radio Erevano...

Demando al Radio Erevano: Ĉu estas vero ke en Sovetunio estas malfacile divorci?
Respondo: Jes. Sed divorcoj ĉe ni estas senbezonaj. Sufiĉas ordinara denunco.

--------------------------------
Pli interesa ol ŝercoj estas reakcio de Igor je kritiko de komunista estraro kaj Sovetunio kaj ŝercoj pri ili (ja ne pri rusa popolo).
Kiu vi estas IgorSokolof? Kial en nuntempa mondo vi tiel furioze defendas tiujn malbonajn aĵojn? Kia homo devas esti por defendi ilin!
Tiuj demandoj estas, evidente, retorikaj. Mi ne atendas la respondon, mi konas ĝin.

StefKo (Montri la profilon) 2020-julio-10 07:47:16

IgorSokoloff:Sed en reala realeco divers-etnaj sovetianoj ne emis serĉi nekrologojn en gazetoj. Kaj judoj, kaj rusoj-ukrajnoj-belorusoj, kaj tataroj, kaj kaŭkazanoj, kaj eĉ indiĝenoj de Siberio kutime eksciadis pri mortoj de divers-rangaj regantoj el televidiloj kaj radioriceviloj.
Eble nur malmultaj polaj judoj, kiuj sukcesis transvivi la Holokaŭston kaj postmilitajn pogromojn, sed ial ne forlasis anti-semitan Pollandon, emas serĉi nekrologojn en gazetoj.
___________________________________________
Igor, vi ne rimarkis ke tiu ĉi ŝerco estas juda, ne pola kaj precipe ne mia? Kaj ĉu vi ne rimarkis ke iuj ŝercoj, kiujn mi skribis estas antipolaj? Ĉu tiu ĉi juda ŝerco ofendis vian majeston? Se jes kial vi ne atakas judojn kiuj ŝercis pri Sovetunio kaj pri komunista sekretario sed polojn?
Judoj ŝercis pri aliaj sed pleje de ili mem.

PS. Mi tre volonte tralegos ŝercojn ankaŭ pri pola estraro.

StefKo (Montri la profilon) 2020-julio-10 07:55:10

Al ni mankas nur verda inko… (malnova juda anekdoto)

En tempo de Sovet-Unio, judo vizitis sian familion en Unigitaj Ŝtatoj.
Estinte tie, konsentis kun familio: “Se post reveno mi ne havos problemojn, mi skribos la leteron bluinke, anstataŭ – verdinke”.
Post nelonge, familio en US ricevas leteron. La unua frazo tekstas: “Ĉe ni estas bonege, nenio mankas al ni, eble escepte la verda inko”.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-julio-10 14:01:24

Saluton, pan StefKo.
Fakte, viaj demandoj estas ne retorikaj, sed jezuitece-patosaj. Probable, vi atribuas al mi vian propran ofendiĝemon kaj vian propran histerie-furiozan reakcion al miaj mesaĝoj.
En reala realeco mi rilatas al via ĉi-foruma aktiveco kun sufiĉe milda ironio. Samkiel al tiuj de aliaj "warriors" de la "okcidenta civilizacio". Kaj viaj antikvaj anekdotoj, similaj al tiuj, kiujn mi mem rakontis dum ĉarma sovetia periodo, ne disturbas serenecon de mia animo.
Mi tute ne defendas SovetUnion, nek nuntempan Rusion, ĉar ĉi tiuj grandiozaj strukturoj ne bezonas mian advokatadon, des pli antaŭ iuj mizeraj filistrecaj jelpantoj. Krome, ĉiuspecaj anekdotoj neniam estis reala objektiva kritiko, sed simple pli-malpli sprita primoko. En reala realeco en SovetUnio ne ekzistis problemoj pri divorcoj kaj divers-koloraj inkoj, kaj se "malicaj" KGB-uloj permesadis al iuj homoj viziti la parencojn eksterlande, tiuj povis senprobleme reveni hejmen.
Mi sufiĉe prosperas ankaŭ en nuntempa, "burĝulara" Rusio, sed mi tamen simpatias al la sovetia periodo, malgraŭ ioma malperfekteco de tiama sistemo, kiu tamen estis facile riparebla (kiel mi jam skribis, al mi plaĉas la modeloj de socialismo, ekzistinta en iama, ŝakalece disŝirita Jugoslavio, kaj ekzistanta en nuntempa Vjetnamio). Kaj kun mi solidaras multaj miaj konatuloj, inter kiuj estas ankaŭ divers-nivelaj komercistoj-butikistoj. Kaj ni esperas, ke la nuna malsukcesa "kapitalisma' eksperimento baldaŭ finiĝos, kaj daŭros racia socialisma evoluo en nia lando kaj eble ankaŭ tutmonde.
Anekdotoj pri polaj regantoj publikigu vi mem, pan StefKo. Sed miaopinie, reala konduto de vialandaj politikaj klaŭnoj estas pli amuza, ol iuj elpensitaj ŝercoj.
----------
Eta rimarko:
Probable, pli ĝustas ne "anstataŭ – verdinke”, sed "aliokaze – verdinke".

StefKo (Montri la profilon) 2020-julio-11 09:44:18

IgorSokoloff:Saluton, pan StefKo.

Malgraŭ ĉio mi dankas por via respondo. Se la vortoj de "Mi tute ne defendas SovetUnion, nek nuntempan Rusion..." ĝis "...kaj eble ankaŭ tutmonde." estas veraj kaj ne propagandaj mi konsentas kun vi, mi pensas simile (sic!). Mi certigas vin ke mi ne estas rusofobo. Iuj serĉoj kiujn mi publikiĝas ja koncernas ankaŭ poloj. La sercojn mi ne selektas intence (ekster du lastaj).
Mi salutas vin! Por lingva rimarko mi dankas.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-julio-12 13:21:22

Saluton, kolego StefKo.
Laŭ via konsento kun la indikita parto de mia mesaĝo eblas konkludi, ke ankaŭ vi estas adepto de socialismo. Se reale estas tiel, mi volonte ekos titoli vin ne "pan", sed "kamarado".
Kaj se subite riveliĝos, ke vi ne kredas je modernaj anti-rusiaj fabeloj (pri enmiksiĝo en fremdajn elektojn, pri venenigo de Skripal ktp) kaj konscias, ke Krimeo tutjuste kaj plenrajte apartenas al Rusio, vi, miatakse, estos reala bravulo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-julio-12 13:23:52

Ankoraŭ unu aŭtenta pola anekdoto:
----------
Ateista trafia do piekła.
Diabeł pokazuje mu piękny kurort z pięknymi dziewczynami i w ogóle.
Ale za którąś z szyb Ateista widzi jak katują tam ludzi, przypalają smołą i biczują.
- Diabeł, popatrz, co to?
- A to są katolicy, ale nie martw się oni sobie sami tak wymyślili.
----------
Some atheist finds himself in the hell.
The devil shows him a splendid resort with beautiful girls and other good things.
But through one of the glasses the atheist sees that some people are tortured by boiling tar and whipping.
"Look here, devil... What is it?"
"Oh, those are Catholics... But don't worry, it was their own idea."
----------
Ateisto trafas la inferon.
La diablo montras al li bonegan ferian lokon kun belaj knabinoj kaj ĉiuspecaj komfortaĵoj.
Sed tra unu el la vitroj la ateisto vidas, ke iuj uloj estas turmentataj per bolanta peĉo kaj vipoj-skurĝoj.
— Hej, diablo, rigardu... Kio estas tio?
— Ho, tiuj estas katolikoj... Sed estu trankvila, ili mem elpensis tion.

SHARIANO (Montri la profilon) 2020-julio-12 19:01:30

13: Mi estas la plej sinistra numero.
666 : Ne,mi!
2020: Saluton...

Reen al la supro