Al la enhavo

UK kun 10 000 partoprenantoj: ĉu eblus?

de Zam_franca, 2020-majo-14

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-14 18:11:13

La viruso ne nuligas kongresojn, sed retigas ilin. Tiel ĉiuj homoj havantaj komputilojn povas partopreni. Ĉu estas 10 000 esperantistoj havantaj komputilojn? Espereble, jes ja!

Ĉu vi pensas, ke per efika kaj taŭga reklamado, UEA kapablas kunordigi ret-kongreson en kiu partoprenos 10 000 homojn?

La defi' enormas.

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-15 09:22:28

Ĉu vi celas, ĉu eblas teknike aŭ enhave? Unue oni devas decidi, kion signifas rete. Ĉu sufiĉas, ke partoprenantoj nur sekvas la elsendon, do reta seminario, aŭ ĉu la filmeta konekto devas esti ambaŭdirekta? Teknike tiom multe da partoprenantoj postulas, ke oni uzas specialan servon por tiu. Mi pensas, ke ne eĉ Microsoft havas tiom multe da partoprenantoj en siaj kunvenoj. Des plie oni bezonas specialan servon, se temas pri la ambaŭdirekta konekto.

Mi ankaŭ havas dubojn pri la enhavo. Kiuj estus temoj?

La nuntempa UEA ne povas aranĝi tian kongreson, nek teknike nek enhave.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-16 08:33:31

Ĉu sufiĉas, ke partoprenantoj nur sekvas la elsendon[...]?
Jes.
Nu, la ĉefa temo de la 2020-jara UK jam estas konata, ĉu ne? Mi ne memoras ĝin, sed ekzemple lastajare estis io rilata al la "vivanta naturo" ktp.

Frano (Montri la profilon) 2020-junio-20 06:25:05

MondaFest’ 2020: Programo de la inaŭguro

Inaŭguro. La 20an de junio 2020 – 12:00 UTC

Muzika antaŭludo: Fransoazo Oazo kaj Kriztoff
Inaŭgura Festparolado: Duncan Charters, Prezidanto de UEA
Parolado nome de familio Zamenhof: Margaret Zaleski-Zamenhof
1-a Muzika interludo: jOmO
Festivala temo: “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”
Inaŭgura Parolado de la Temo: Humphrey Tonkin
Mesaĝo pri la Temo, nome de UEA: Sara Spanò
Mesaĝo pri la Temo, nome de TEJO: Rakoen Maertens
Salutmesaĝo de UN: Fabrizio Hochschild, Suba Ĝenerala Sekretario de UN
Mesaĝo de Espero, “Ĉio iros bone”: LKK de Montrealo
2-a Muzika interludo: Manno Montanna
Fermaj vortoj de la Inaŭguro: Orlando Raola, Estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj
Muzika postludo: Joel Muhire / Amira Chun

Reen al la supro