Al la enhavo

Ideo por televido Esperanta

de MiMalamasLaAnglan, 2020-julio-11

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2020-julio-11 15:27:57

Estus ege efika disvastigi Esperanton per televida kanalo. La kulto Scientologio havas kanalon, la Scientologia Reto, kiu bonaspektigas la aĉan kulton kaj ŝajnigas ĝin kiel la plej bona kaj helpema homgrupo (kaj religion) en la mondo. Mi pensas, ke la Esperantistaro aŭ UEA devus fari ion similan, kun subtekstoj en multaj lingvoj, sed sen diroj kiel “antaŭ ol mi esperantiĝis, mia tuta vivo estis malbonega, kaj nun mi havas la plej bonan vivon eblan”. Jen kelkaj ideoj por programoj en la Esperanta Reto:

Mi Estas Esperantisto (insipirita de la programo Mi Estas Scientologo): Aro de mallongaj filmetoj de Esperantistoj tra la mondo, kiu montras la diversecon kaj tutmondecon de Esperanto.
Renkontu Esperantiston (inspirita de la programo Renkontu Scientologon): Intervjuo kun unu Esperantisto pri ĝi mem.
Celloko: Esperanto (inspirita de Celloko: Scientologio): Unu epizodo estus pri lokoj, la Esperanta komunumo tie, kaj tiel plu.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-11 17:18:46

MiMalamasLaAnglan:Estus ege efika disvastigi Esperanton per televida kanalo. La kulto Scientologio havas kanalon, la Scientologia Reto, kiu bonaspektigas la aĉan kulton kaj ŝajnigas ĝin kiel la plej bona kaj helpema homgrupo (kaj religion) en la mondo. Mi pensas, ke la Esperantistaro aŭ UEA devus fari ion similan, kun subtekstoj en multaj lingvoj, sed sen diroj kiel “antaŭ ol mi esperantiĝis, mia tuta vivo estis malbonega, kaj nun mi havas la plej bonan vivon eblan”. Jen kelkaj ideoj por programoj en la Esperanta Reto:

Mi Estas Esperantisto (insipirita de la programo Mi Estas Scientologo): Aro de mallongaj filmetoj de Esperantistoj tra la mondo, kiu montras la diversecon kaj tutmondecon de Esperanto.
Renkontu Esperantiston (inspirita de la programo Renkontu Scientologon): Intervjuo kun unu Esperantisto pri ĝi mem.
Celloko: Esperanto (inspirita de Celloko: Scientologio): Unu epizodo estus pri lokoj, la Esperanta komunumo tie, kaj tiel plu.
Saluton MMLA! You're back! Vi denove estas tie!

Havi Esperantistan televidan kanalon estus mirinda, sed UEA certe ne havas la sufiĉan monon por tio.
Tamen, ja UEA havas jutuban kanalon, ĝi havu nacilingvajn jutubajn kanalojn, laŭ mi. Tio povus esti tre helpa laŭ mi. "Ni direktu la agadon eksteren". Kaj jes, via ideo taŭgus por esti la temo de videoj kiuj povus esti montrataj tie.

novatago (Montri la profilon) 2020-julio-17 22:54:38

Tiu ideo estas tiel malnova, kiel pluvo. Jam kiam mi eklernis Esperanton, iu provis interrete per la projekto Internacia Televido, kiu hipoteze kaj se sukcese, finus en vera televidkanalo en Brazilo. Sed tiu projekto fiaskegis... jam tute ne gravas kial.

Se oni volas scii pli pri aliaj interretaj projektoj kaj, ekzemple, forigi farbskatol-on. ĉar ĝi jam delonge ne temas pri esperanta filmejo, uzu ĉi tiun ligilon. Ja estas "interese" vidi en la ligilaro de la artikolo, kiel pluraj personoj havis tiun ideon, kaj forlasis ĝin. Ĉu la ideo indas? Kompreneble, tamen simple reproponi la ideon ne realigos ĝin. Kaj ne, mi ne invitas iun reprovi. Mi simple invitas konsciiĝi pri la realo kaj poste agu laŭ ĝi. Tio povus esti kaj ne reprovi kaj provi sen ripeti erarojn, almenaŭ, tiujn evidentajn, kiel diri "tiel simple, kiel fari blogon kaj meti filmetojn, kiuj aperas en jutubo". Ne, tio ne estas tiel simple.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

novatago (Montri la profilon) 2020-julio-17 23:19:40

MiMalamasLaAnglan:
Mi Estas Esperantisto (insipirita de la programo Mi Estas Scientologo): Aro de mallongaj filmetoj de Esperantistoj tra la mondo, kiu montras la diversecon kaj tutmondecon de Esperanto.
Renkontu Esperantiston (inspirita de la programo Renkontu Scientologon): Intervjuo kun unu Esperantisto pri ĝi mem.
Celloko: Esperanto (inspirita de Celloko: Scientologio): Unu epizodo estus pri lokoj, la Esperanta komunumo tie, kaj tiel plu.
Tamen, ĉio ĉi tio ja estas malbonega ideo. Multaj ja vidas Esperanton, kiel religian sekton. Tio helpus neniel al la lingvo aŭ al la movado, fakte, tute male.

Ĉu oni lernis ion el Star Trek, La mastro de l' ringoj aŭ Ludo de tronoj? Bonvolu...

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro