Al la enhavo

Ĉu Novkaledonio sendependiĝu 🇳🇨?

de Zam_franca, 2020-oktobro-04

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 10:07:38

Hodiaŭ, novkaledonianoj duafoje balotas en referendumo pri sendependiĝo (Novkaledonio estas teritorio de Francujo).
Tio okazas laŭ la interkonsento de Numeo kiu estis subskribita de la franca registaro, la novkaledoniaj sendependistoj kaj la novkaledoniaj "lojalistoj" en 1998.
Mi ne trovis artikolon en Esperanto pri novkaledonia (ne)sendependiĝo, do mi bedaŭre petas al vi informiĝi per propra serĉado pri la situacio por partopreni al la diskutado: ĉu Novkaledonio sendependiĝu?

Estas pluraj bonaj argumentoj ambaŭflanke laŭ mi, kaj mi opinias ke estas tre interesa diskuttemo.

novatago (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 10:59:04

Multaj insuloj riskas malaperi sub akvon pro la klimatŝanĝo. Se mia insulo apartenas al lando, kiu havas kontinentan teritorion mia voĉdono estus tre klare decidita. Novkaledonia Granda Terro havas altan montaron kaj maleblas malapero pro la klimatŝanĝo, eĉ tiel, sendube tiu insularo riskas perdi parton de sia teritorio. Sendependiĝo ne ŝajnas al mi tre inteligentan decidon en tiaj kondiĉoj.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Metsis (Montri la profilon) 2020-oktobro-08 09:53:22

Oni voĉdonas pri sendependiĝo laŭ sento, ne laŭ inteligento. Kiom da novkaledoniaj sentas, ke Francio bone zorgas iliajn bezonojn? Aŭ ĉu administracio de FLNKS estus pli bona?

Reen al la supro