Al la enhavo

Kiel oni prononcas "ь" en la rusa lingvo?

de Nala_Cat15, 2020-oktobro-21

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-oktobro-21 18:38:15

Saluton,

Mi scias ke ь estas palatigiata konsonanto-soneto simile al /j/ sono en la internacia fonetika alfabeto, sed mi ne povas prononci ĝin je la fino de konsonantoj. Mi prononcaĉas ĝin kiel /i/ aŭ и ruse. Ĉu estas bona maniero por prononci tiun ĉi konsonanton?

dankon

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-21 18:46:59

"ь" ne havas sonon, ĝi moliĝas leteron antaŭ ĝi.
Bonvolu ne skribi ĝin antaŭ vokaloj kaj jam mola sonoj.

Ĉu mi skribas *n ĝuste?

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-21 18:49:26

Mi pensas, ke letero "ъ" estos pli nekompreneblan, ol "ь".

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-oktobro-21 20:04:32

Sed prononcante ĝin, kiel la moligo funkcias? Mi ne komprenas kiel oni moligas la literon. Sed jes, mi intencis ke tiu litero estu diakritilo, ne aparta litero.

Kaj por via -n finaĵo demando, Oni diru moligas ne moliĝas ĉi-kaze. la -ig sufikso signifas kaŭzon. Kaj por la posta substantivo , uzu la n finaĵon.

"ĝi moligas literon"

nornen (Montri la profilon) 2020-oktobro-21 20:06:41

praid:"ь" ne havas sonon, ĝi moliĝas leteron antaŭ ĝi.
Bonvolu ne skribi ĝin antaŭ vokaloj kaj jam mola sonoj.

Ĉu mi skribas *n ĝuste?
Jes, vi ĝuste uzis -n por marki akuzativon. Sed la verbo, kiun vi serĉis, estas "moligi" (смягчить) kaj ne "moliĝi" (смягчиться).

praid:Bonvolu ne skribi ĝin antaŭ vokaloj kaj jam mola sonoj.
Kio pri "нравиться"? Mola signo antaŭ mola konsonanto (с moligita de skevanta я)...

nornen (Montri la profilon) 2020-oktobro-21 20:27:35

Nala_Cat15:Sed prononcante ĝin, kiel la moligo funkcias? Mi ne komprenas kiel oni moligas la literon. Sed jes, mi intencis ke tiu litero estu diakritilo, ne aparta litero.

Kaj por via -n finaĵo demando, Oni diru moligas ne moliĝas ĉi-kaze. la -ig sufikso signifas kaŭzon. Kaj por la posta substantivo , uzu la n finaĵon.

"ĝi moligas literon"
La "moligado" estas miakomprene preskaŭ ĉiam "palatalization". Kompareble al la malsameco inter N kaj Ñ en la hispana.

N : Ñ ≈ Нъ : Нь

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-21 20:39:43

Pardonu, mi eraris, ne antaŭ, sed poste.

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-21 20:42:25

Pardonu, mi eraris, ne antaŭ, sed poste.

sergejm (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 05:09:21

En praslava lingvo ь kaj ъ estis mallongaj vokaloj (reduktitoj). Ili nomiĝis ерь kaj еръ. En iu tempo estis falo de reduktitoj, kiam ili aŭ klariĝis en е kaj о aŭ ne estis plu prononcataj.
Tiam ekestis grave distingi molajn kaj malmolajn konsonantojn. Por ekscii kiel prononci molajn konsonantojn, uzu vortarojn, kiuj havas aŭdio de vortoj - estas malfacile ekspliki skribe kiel oni prononcu.
Ь povas esti skibata post konsonatoj jam molaj kaj tiuj, kiuj neniam estas molaj, laŭ tradicio: печь [péĉ], мышь [mýŝ], sed iuj skibas мыш por vira muso.
En nuna rusa lingvo ь en la fino de vorto aŭ antaŭ konsonanto nur moligas antaŭan konsonanton. Antaŭ vokaloj я, ю, е, ё kaj и literoj ь kaj ъ estas dividigaj kaj oni prononcu ĝin kiel 'j': ручьи [ruĉjí], объём [abjóm]. Sed la lastan oni ofte pronocas [ab'jóm], do fakte en nuna rusa mankas neceso distingi ь kaj ъ.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 16:02:37

nornen:
La "moligado" estas miakomprene preskaŭ ĉiam "palatalization". Kompareble al la malsameco inter N kaj Ñ en la hispana.
N : Ñ ≈ Нъ : Нь

La moligado ja estas palatigo de la konsonanto. ne estas same kiel la hispana ñ. La hispana ñ estas tute malsama konsananto, sed ь en la rusa estas palatigado kiu aldonas tre etan /j/ sonon. Ĝi estas diakritilo en la IPA. La problema estas tio, ke mi emas pronoci ĝin kiel /i/ anstantaŭ /ʲ/ kiel diakritilo. Mi parolas pri la internacia fonetika alfabeto, uzante ĉi tiujn simbolojn

Reen al la supro