K vsebini

Pli da patosa babilo

od StefKo, 23. oktober 2020

Sporočila: 5

Jezik: Esperanto

StefKo (Prikaži profil) 23. oktober 2020 20:24:31

Ĉiuvespere mi sidas antaŭ la komputilo kaj pensas: “El 7.6 miliardoj da homoj sur Tero jen grupo da kelkdek homoj de diversaj landoj, samtempe, ankaŭ sidas antaŭ siaj kumputiloj, ankaŭ legas, pripensas la legaĵojn kaj iuj eĉ interŝanĝas opiniojn. Ĉu ni ne estas ia eksterordinara grupo da teranoj?”.
Tuj post la pripenso alvenas alia penso: “Ĉu mi ne troigas?”.

Kaj vi kion pensas?

Altebrilas (Prikaži profil) 23. oktober 2020 22:43:18

Mi ne pensas, la sociaj retoj pensas por mi. okulumo.gif

Mi antaŭ nelonge spektis tiun filmon:
https://en.wikipedia.org/wiki/The_Social_Dilemma

StefKo (Prikaži profil) 24. oktober 2020 07:14:27

Ha! Mi tute forgesis la sociajn retojn! Povas esti pro tio ke mi tro rare uzas ilin.
Do vi venigis min teren! malgajo.gif

PS. Kaj se vi ekpensus, kion vi dirus?

Zam_franca (Prikaži profil) 25. oktober 2020 13:37:10

«Pri la superstiĉo de la logikistoj, mi neniam laciĝos emfazante fakteton, kiun tiuj superstiĉaj mensoj volonte ne agnoskas, tio estas tio, ke penso prezentiĝas kiam "ĝi" volas, kaj ne kiam "mi" volas» - Nietzsche

StefKo (Prikaži profil) 26. oktober 2020 08:01:38

Zam_franca:«Pri la superstiĉo de la logikistoj, mi neniam laciĝos emfazante fakteton, kiun tiuj superstiĉaj mensoj volonte ne agnoskas, tio estas tio, ke penso prezentiĝas kiam "ĝi" volas, kaj ne kiam "mi" volas» - Nietzsche
Iuj havas aliajn opiniojn - ili asertas ke ili mem regas siajn pensojn, almenaŭ plejofte kaj plejparte.

Nazaj na začetek