Al la enhavo

Propono por traduko de la angla "OK"

de MiMalamasLaAnglan, 2020-novembro-02

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2020-novembro-02 19:39:21

En la angla, ekzistas la vorto "ok" [prononcata kiel oŭkej'], kiu devenas de la misliterumo de la vortgrupo "all correct" [tute ĝusta] kiel "oll korrect". Mi havas ideon por tute esperanta traduko, anstataŭ "okej". Pro la signifo de "tute ĝusta", eble kiel la deveno de "mojosa" (moderna juna stilo + a-finaĵo), oni povus diri "tuĝa" aŭ "tuĝe" (neniu estas trovita en PIV).

Ekzemploj de uzo:
A: Saluton, B! Kiel vi fartas?
B: Mi fartas tuĝe (ne bone, sed ne malbone).

A: Mi volas diri al vi ion, ĉu tio tuĝas?
B: Jes, tute tuĝe.

A: Ĉu vi kredas, ke li faris tion?
B: Ne! Tio estis tute maltuĝa!

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2020-novembro-02 19:40:07

Ĉu iu alia konsentas, aŭ ĉu mia ideo estas stulta?

Metsis (Montri la profilon) 2020-novembro-03 09:48:54

Ni pritraktu diversajn situaciojn. Ofte oni uzas ekkrian vorteron por konfirmi, ke oni aŭdis ordonon aŭ peton.

A: Portu la rubujon eksteren!
B: XX

Tiu konfirmo ne signifas, ke oni intencas obei la ordonon aŭ peton, sed nur ke oni aŭdis. Komparu kun la japana esprimo: haj (はい). Variaĵo estas, ke la unua parolanto asertas ion, kaj la dua nur konfirmas, ke ri aŭdis.

A: La terglobo estas plata.
B: XX

Por ambaŭ okazoj oni jam delonge uzas la esprimon "bone" en Esperanto.

Miakomprene "bone" kiel respondo al la demando, kiel oni fartas, signifas la saman kiel supre, alivorte mi ne volas rakonti pli pri mia farto. La respondo "nek bone, nek malbone" signifas ian mezan farton.

Se temas, ke iu faris ion kontraŭnorman, oni kutime uzas vortojn "aĉa" kaj "fi".

A: Ĉu vi kredas, ke li faris tion?
B: Ne, tio estus aĉa/fia.

Sume mi ne kredas, ke estas bezono de via nova esprimo.

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-04 10:55:10

Mi komprenas ke la enkonduko de la vorto "mojosa" misgvidas multajn pri kiel oni proponas vortojn en Esperanto. Tio estis io sufiĉe escepta.

Forumo ne estas loko por demandi permeson por ekuzi novan radikon aŭ vorton. Ja oni rajtas demandi ĉu ĝi tuŝas la Fundamenton, sed ne pli.

Se vi demandas al Akademio ĉu vi rajtas uzi novan radikon, se ĝi ne tuŝas la Fundamenton, la respondo ĉiam estos: vi rajtas sed tio ne implicas, ke ĝi iĝos nek tuj, nek iam Esperantan vorton.

Proponi novajn vortojn en forumo ĉi tiel estas ĉagrena eĉ se por multaj estas la "nacia Esperantuja sporto". Tio estas ĉagrena ĉar ĉiu volas diri "mi elpensis uzatan vorton" kaj tial tro multaj decidas proponi novajn (nebezonatajn) radikojn. En la Fundamento oni eksplikas, kiel endukas novajn vortojn: Ekuzŭ ilin kun klarigo pri ilia signifo, kaj se ne estas problemo por la Fundamento KAJ la komunumo ekuzas ĝin, jen nova vorto. Se ĝi tuŝas la Fundamenton AŬ la komunumo ne ekuzas ĝin, ne estos nova vorto. Diri "Mi havis ideon!" ne estas ekuzi vorton.

Do, ĉu vi rajtas ekuzi tion? Jes. Ĉu mi ekuzos ĝin? Ne. La vorto bone jam estas sufiĉa kaj nova vorto por tio ne estas bezonata. Kaj paroli pri kiel aŭ kial oni enkondukis la vorton mojosa, ne pravigas vian proponon. Ĉu vi ne ŝatas mian respondon? Jen alia kialo por ne proponi en forumo.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Aranzazu (Montri la profilon) 2020-novembro-04 14:28:55

Fine, kiel estas la ĝusta esperanta vorto por diri "ok"? "Tute ĝusta" aŭ nur "bone"? Kaj, kiel oni klarigi ĉarmo aŭ rido skribe? Estas bone "jajaja" kiel en hispana? Mi ne volas krokodili plu! ✖️🐊

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-04 15:03:59

Aranzazu:Fine, kiel estas la ĝusta esperanta vorto por diri "ok"? "Tute ĝusta" aŭ nur "bone"? Kaj, kiel oni klarigi ĉarmo aŭ rido skribe? Estas bone "jajaja" kiel en hispana? Mi ne volas krokodili plu! ✖️🐊
Kutime, oni diras "bone", sed laŭ kunteksto, aliaj respondoj eblas, same kiel aliaj respondoj eblas en la hispana: "konsentite", "senprobleme", ... laŭ iaj kuntekstoj eblas diri "ĉio ĝustas", kio estas la ĝusta traduko de "all correct / all right", same kiel en la hispana eblas diri "está todo bien".

Ĝis. Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-04 15:10:36

Mi forgesis: oni povas ridi per "hahaha" kaj "hehehehe" kaj "hihihi". Mi antaŭ longe ne ĉeestas babilejojn kaj mi ne mamoras, nek scias, ĉu estas aliaj manieroj por diri "jajajaja".

Aranzazu (Montri la profilon) 2020-novembro-04 15:36:00

Dankon! Ĝi estas plu klara.

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-04 16:32:44

Aranzazu:Dankon! Ĝi estas plu klara.
Pli. okulumo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-04 17:18:51

Mi iam ie tion skribis:

agordo (e), akcepto, akcept’, akordo(e), aplaŭde, aplaud!, aplaŭdas, aplombe, aprobo, aprob’, betone, je beton! bone, bonege, certe, ĉiapreze, evidente, ĝuste, je samo, je sam’, je, kace! (eldirita entuziasme, alikaze tio signifus „tre malbone”!), klare, konforme, konform’ , konkordo(e), konsento, kunkure, kunpleje, kunsente, kuntene, kuntire, kuntuŝe, kunverŝe, kunvie, kunvoke, dure, kuple, kuplas, laŭgusto, laŭo, laŭplane, lume, maldube, mure, ne ne, nedube, pace, paceme, pleje, plezure, rajte, rajt’, same, samo, sen barile, sendube, supere,
supre, super ĉio, trafe, traf!, trafas, unisono, zum! , zumas…

Reen al la supro