Al la enhavo

Ĉu EU fariĝu federacio?

de ho, 2004-junio-03

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

ho (Montri la profilon) 2004-junio-03 06:19:04

"EU evidente ne estas ŝtato, eĉ ne federacio sed nur organizaĵo." skribas Stefan MAUL en la revuo Monato (vidu la ligilon).

Ĉu vi volas ke EU iam fariĝu federacio aŭ eĉ ŝtato?

Alia aktuala demando estas kial tiom da homoj ne ŝatas la projekton EU...

Kion vi pensas???

Oleg326756 (Montri la profilon) 2004-junio-03 12:25:49

Kompreneble, mi kredas ke estus bona ideo se Euxropa Unio farigxus federacio. Federa principo de organizado ja estas tre efika kaj progresema. La cxefa demando estas: federacio de kio gxi farigxu? Se federacio de liberaj komunumoj (do, ne sxtato) mi tutkore salutus tion. Se Euxropo farigxus unueca sxtato... hxmm, sxajnas kiel projekto, kiu tro facile povus farigxi fonto de la nova (euxropa) totalismo. Tion ni jam vidis en Soveta Unio kaj vidas nun en Usono. Suficxas! "Ne" al Sxtato, "Jes" al libera kunlaboro de liberaj komunumoj de liberaj homoj!

Jojo (Montri la profilon) 2004-julio-06 10:56:05

Jes, mi favoras, ke EU farigxu forta sxtato. Alie la federacio disfalos aux gxiaj anoj  dauxre dependos de pli potenca sxtato, ekzemple de Usono (gxis nun). Ankaux paca Euxropo devas sukcese konkurenci kun aliaj sxtatoj.

Jojo

 

Repoker (Montri la profilon) 2004-julio-27 17:07:23

Saluton, mi pensas pri la afero ke Eŭropo havas multe ŝtatojn, kaj ĉi tioj estas tre diferenca inter ilin. La ŝtatanoj ne volas unu grandan kaj teruran administran aparaton. Mi preferas diversajn administrajn aparatetojn. Mi ple ŝatas la federacion modelon.

Tomaso (Montri la profilon) 2004-aŭgusto-18 11:01:18

Saluton,

Mi opinias ke la Euxropo necesas pli da demokratio, cxar nun tio estas nur ekonomika unio. La Euxropo necesas, ke la euxropanoj povas libere elekti ilia estonton. Mi kredas ke la problemo estas, ke la Euxropo konstruigxis sen la euxropanoj. Eble, se Euxropo farigxus federacio, gxi demokratigxus (Tion mi esperas). Se ne, la Euxropo povis farigxi nova formo de 'totalitarismo'. Sed la Euxropo ne havas alian elekton : Gxi devas fortigxi, se gxi volas vere esti. Do gxi devas havigi la eblecon, decidi pri gravaj temoj -- t. e., sxtato igxi.

Oni povus ankoraux pensi, ke, sen la Euxropa Unio, la euxropaj sxtatoj estus pli liberaj...Sed tiu libereco estas nur iluzio : Cxar neniu euxropa sxtato havas nun suficxe povo por decidi pri gravaj temoj - La Usono, ekzemple, povas per ekonomikaj bataloj cedigi cxiu sola sxtato. Nur per kunigo povos la euxropaj sxtatoj pli-liberigxi.

Cxu vi akordas ?

kapenega (Montri la profilon) 2004-aŭgusto-28 03:21:19

Saluton al ĉiuj!

(Mi provos skribi esperanton unufoje)

Pri la EU mi pensas ke ĝi komenciĝis malbone ekde la komenco! oni ne povas fari organizaĵo de ŝtatoj sen partopreno de civitanoj kaj de 'nacioj sen ŝtato'. Do mi pensas ke (kiel ĉio) oni devas komenci ekde la bazo supre la plialtajn nivelojn, (tio estas, unue civitanoj due nacioj kaj trie ŝtatoj) kaj kompreneble ĉiam demandante al ili.

Mi esperas ke almenaŭ tio supre estis komprenebla! (tre utila la vortaro dekstre!)

ĝis!

tiberius (Montri la profilon) 2004-aŭgusto-31 17:30:35

Tio estus tre interesa, sed multaj da la nacioj ne ŝatas  unu la alian. Kiel ili akordus je io? 

Jojo (Montri la profilon) 2004-aŭgusto-31 19:02:12

Sen komuniko inter la individuoj [= internacia aux interkultura komunikado?] tradicia naciismo restas dangxero.  Ni bezonas fundamenton de komuna kulturo. Miaopinie solaj ekonomiaj interesoj aux la gxisnunaj politikaj konstruoj ne auxtomate efikos unuecon de la euxropaj logxantaroj/popoloj/nacioj. Ankaux E-o kiel nura komunikilo ne povas solvi cxiujn problemojn. En la babilejoj la esperantistoj normale ne parolas pri politikaj problemoj. Tio klare indikas timon riski konfliktojn.

nille (Montri la profilon) 2004-septembro-29 08:39:59

ni jam skribis tre multajn bonaĵojn ĉi tie do mi ne reskribas ĉiujn viajn verecojn.

Mi tamen povas skibi kial mi pensas ke homoj (almenaŭ en mia hejmlando, Svedio) malŝatas federalistajn ideojn.

Ĉi tie nek la gazetoj, nek la televidaj novaĵprogramoj nek la politikistoj serioze parolas pri la eŭropajn demandojn. Kial? Pro tio ke ili scias ke tio malgrandigas la vidnombro aŭ la nombro de elektuloj. Mi pensas ke homoj en ĉiuj landoj estas pli aŭ malpli naciismaj. Klare, tion oni legas gazete... "Ni estas la plej granda, sana aŭ kafokonsumanta popolo monde..." Estas tasko de politikistoj kaj amaskomunikadiloj pligrandigi la "pensadmondo" de homoj. Tie ĉio komenciĝas...

Repoker (Montri la profilon) 2004-oktobro-20 22:12:32

Jam ni havas dato por la baloto pri Eŭropa Konstitucio. La dato estas la 20a febrauro.

Tiam sole mankas kvar monatoj!!!

 

Reen al la supro