Al la enhavo

Kiel oni atingas C1 gradon en Esperanto?

de Nala_Cat15, 2021-junio-18

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2021-junio-18 01:05:10

Unu jaron antaŭe mi atingis ĉirkaŭ B1-B2 nivelon en esperanto kaj mi haltiĝis ĉar mi ne havis iujn ajn kun kiuj mi povis paroli. Mi komencis lerni aliajn lingvojn kaj nune mi volas revenigi min iomete al Esperanto por atingi c1 gradon. Mi antaŭe ĉesis lerni e-on parte pro tio ke lerni e-on estis tro ripetada kaj enuiga pro la daŭrada studado de notkartoj. Ĉu iuj ajn havas bonajn rimedojn krom uzi notkartojn, kiujn mi povas uzi por atingi altan nivelon de esperanto? Mi scias ke mi legu, kaj uzu ĝin, sed kion mi legu, kaj kiel mi uzu ĝin kiam estas malfacila por trovi aliajn parolantojn?

sendiulo (Montri la profilon) 2021-junio-18 07:02:44

Saluton! Kiel kion legi? libroj, revuoj, vikipedio, blogoj. Trovi aliajn parolantojn... Nu ekzemple esperantista socia reto miavivo.net Krome ĉu vi havas saĝtelefonon? Estas aplikaĵo por Android: Amikumu.

Metsis (Montri la profilon) 2021-junio-18 07:12:32

Jes, Mia vivo estas malaĉa!

sendiulo (Montri la profilon) 2021-junio-18 07:28:17

Jen ankoraŭ kion legi: https://uea.facila.org
Ekzemple jen interesa artikolo tie: https://uea.facila.org/artikoloj/tra-la-reto/plibo...
Jen libroj senpagaj: http://bitoteko.esperanto.es/jspui/

Krome estas https://esperantujo.directory/ Tie vere ne ĉiuj registriĝis, sed povas esti vi trovos iun por paroli en Telegram kaj iuj havas blogojn. Jen ekzemple mi legas blogon: https://www.votuporangano.com/

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2021-junio-18 14:58:45

Mi iafoje dubas ke simple per legi tiujn ke mi atingos c1 nivelon. @sendiulo

sendiulo (Montri la profilon) 2021-junio-19 06:08:59

Estas 4 diversaj kapablo-kampoj: aŭdkompreno, legado, parolkompreno kaj redaktado.
Estas diversaj instruiloj, troveblaj en bonaj libroservoj: tiuj de UEA aŭ FEL aŭ aliloke.
Povas esti en via landa asocio estas libroservo, ĉar el Eŭropo ricevi instruilon estos tro multekoste por vi.

Metsis (Montri la profilon) 2021-junio-21 07:03:59

@Nala_Cat15,

Ĉu "mi atingis ĉirkaŭ B1-B2 nivelon" signifas, ke vi mem taksas tiel kaj vi ne partoprenis oficialan ekzamenon?

Sendiulo certe pravas, ke estas diversaj kapablokampoj. Verŝajne al multaj tiuj estas en ordo de facila ĝis malfacila: legi, aŭskulti, skribi kaj paroli. Per legi vi divene atingos altan nivelon en la kampo de legado, per spekti filmojn en la kampo de aŭskulta komprenado.

Nature vi mem devas skribi por plibonigi vian skribadon, sed vi ankaŭ bezonas reagojn, ke iu tralegas kaj korektas viajn tekstojn. Trovi tiujn personojn ne estas tiel simpla.

La plej malfacila kampo estas parolado. Kompreneble rete tio eblas, sed nur ĝis certa nivelo. Mia sperto estas, ke por vere flue paroli postulas, ke vi renkontas homojn, kiuj denaske parolas alian lingvon ol vi, do vi devas klare paroli.

Marko_30 (Montri la profilon) 2021-junio-21 13:41:23

Nala_Cat15:Unu jaron antaŭe mi atingis ĉirkaŭ B1-B2 nivelon en esperanto kaj mi haltiĝis ĉar mi ne havis iujn ajn kun kiuj mi povis paroli. Mi komencis lerni aliajn lingvojn kaj nune mi volas revenigi min iomete al Esperanto por atingi c1 gradon. Mi antaŭe ĉesis lerni e-on parte pro tio ke lerni e-on estis tro ripetada kaj enuiga pro la daŭrada studado de notkartoj. Ĉu iuj ajn havas bonajn rimedojn krom uzi notkartojn, kiujn mi povas uzi por atingi altan nivelon de esperanto? Mi scias ke mi legu, kaj uzu ĝin, sed kion mi legu, kaj kiel mi uzu ĝin kiam estas malfacila por trovi aliajn parolantojn?
Saluton samideano. Se vi volas interparoli la internacia lingvo, vi povas skribi mi.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2021-junio-22 02:45:04

Metsis:Ĉu "mi atingis ĉirkaŭ B1-B2 nivelon" signifas, ke vi mem taksas tiel kaj vi ne partoprenis oficialan ekzamenon?
Jes, mi ne partoprenis oficialan ekzamenon, sed mi alte dubas ke mi estas A2, aŭ pli alta ol B2. Mi ne scias je kio alia nivelo mi estus. Kaj por mi, la legado estas pli malfacila ol la parolado. Mi povas paroli sufiĉe rapide nur parolinte kun unu alia homo.

sendiulo (Montri la profilon) 2021-junio-22 04:42:57

Jen ankoraŭ estas Memtaksilo KERL

Reen al la supro