Al la enhavo

lerni la francan per esperanto

de paulogeyer, 2006-oktobro-30

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

paulogeyer (Montri la profilon) 2006-oktobro-30 01:22:26

saluton
mi vidas multajn brazilanojn, kiuj lernis la francan, nuntempe

kaj mi rememoris pri studo de ligvistkoj, kiu diris ke esperantaj lernantoj lernas lingvojn pli rapide ol ne esperanaj lernantoj ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Propede%C5%ADtika_val... )

ĉu tiu estas vera?
do, mi volas trovi aliajn kiu volas lerni la francan, kaj komenci studgrupon

aliaj kiuj volas tiun ankaŭ, estu bonvena!

T0dd (Montri la profilon) 2006-oktobro-31 01:36:01

Sal!

Mi studis la francan kiam mi estis en lernejo, multaj jaroj antaŭ ol mi ekstudis Esperanton. Tamen, mi komencis studi la hispanan lingvon 10 jaroj post mia lerno de Esperanto. Mi ne povas aserti ke la antaŭa scio de Esperanto estis granda avantaĝo.

Mi kredas ke, post la lerno de Esperanto, miaj atendoj pri lingvoj ŝanĝiĝis, kaj mi perdis paciencon je la neraciaĵoj de etnal lingvoj. Se mi deval diri "Mi vidas la arbon" en la hispana, mi diras nur "Veo el arbol," sed se mi volas diri "Mi vidas mian fraton," mi devas diri "Veo *a* mi hermano." Kial? Estas tia regulo. Nun tiaj reguloj min ĉagrenas pli ol antaŭe!

Todd

paulogeyer (Montri la profilon) 2006-oktobro-31 03:36:38

j'apprends le français maintenant

vidu, mi ankaŭ ne plu ŝatas lerni lingvojn, esperanta estas tre facila, do lingvaj nereguloj tre malplaĉas al mi...

seeeed...
sekso movigas la mondon, vi certe scias tion

mi havas 21 jarojn, mi bezonas tiajn frenezaĵojn, festi festi festi! kaj havi bonajn ŝancojn por koni knabinojn. kaj fakte, virinoj kiu ŝatas arton, ĉiam preferas la francan, kaj mi preferas virinojn kiuj ŝatas arton! (ili estas la plej interesaj kaj amuzaj)

jes ja, mi havas la plej bonajn el la plej malbonaj intencoj.

T0dd (Montri la profilon) 2006-novembro-02 02:05:22

paulogeyer:
mi havas 21 jarojn, mi bezonas tiajn frenezaĵojn, festi festi festi! kaj havi bonajn ŝancojn por koni knabinojn. kaj fakte, virinoj kiu ŝatas arton, ĉiam preferas la francan, kaj mi preferas virinojn kiuj ŝatas arton! (ili estas la plej interesaj kaj amuzaj)

jes ja, mi havas la plej bonajn el la plej malbonaj intencoj.
Ahhhh, mi tute komprenas. Mi supozas ke Esperanto ne allogas knabinojn tiom, kiom la franca povas. Aliflanke, ja estas esperantistinoj...

Bonne chance!

Reen al la supro