Al la enhavo

Lanĉo de ŝuoj

de Frankouche, 2008-decembro-22

Mesaĝoj: 94

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-31 06:16:34

dobri:
Jes, vi pravas. Certe mi preferus vivi sub faŝistoj ol morti en batalo kontraŭ ili.
Nu, tio estas diferenco inter ni.
Esperu ke sekvonta via okupanto estos ne tre kruela.
Fuzzy:
Se ĉeĥoslovakia armeo en la jaro 1968 provus haltigi la agresanton, tiam la viktimoj ege multnombriĝus!
Ne temas pri ĉeĥoslovakia armeo. Mi ne memoras ke ĝi iam batalis kontraŭ iu okupanto.
Temas pri Irako: ili perdis ĝis nun ĉirkaŭ 1 milionon. Usono estas ege maltolerebla de siaj propraj vivperdoj. Laŭ mia opinio, sufiĉus mortigi nur 5000 usonanojn por Usono haltigu la militon. Se irakanoj pagus eĉ per 100 siaj vivoj por 1 usonano, ili perdus nur duonon de miliono vivoj. Eĉ se imagi ke usonanoj efektive arogus aranĝi tian masakron, irakanoj savus 500 000 vivojn -- ĉu malmulte?

dobri (Montri la profilon) 2008-decembro-31 08:40:34

Fuzzy:
Temas pri Irako: ili perdis ĝis nun ĉirkaŭ 1 milionon. Usono estas ege maltolerebla de siaj propraj vivperdoj. Laŭ mia opinio, sufiĉus mortigi nur 5000 usonanojn por Usono haltigu la militon. Se irakanoj pagus eĉ per 100 siaj vivoj por 1 usonano, ili perdus nur duonon de miliono vivoj. Eĉ se imagi ke usonanoj efektive arogus aranĝi tian masakron, irakanoj savus 500 000 vivojn -- ĉu malmulte?
Kiel tiu ĉi stranga kalkulado venis al via kapo? Laŭ kio vi supozas, ke 5000 da mortigitaj usonanoj sufiĉas por haltigi la militon? Se jes, tiam ĝi finos baldaŭ. Usono ĝis nun perdis pli ol 4000!
Mi ankaŭ esperas, ke la milito finos dum 2009. Sed nur esperas. Kiel vi certe scias, en Usono decidas ne prezidento, sed liaj konsilistoj. Kaj la militproduktaj fabrikoj bezonas vendi siajn produktojn. Tial post fino de iraka milito certe baldaŭ komencos milito kontraŭ alia lando. Usonaj spionoj ion fantazios por pravigi la atakon.
Plu - irakanoj ne tiom batalas por liberigo de sia patrujo kiom kontraŭ "la nekredantaj hundoj". Religio estas por ili pli grava ol propra lando. Ili kredas veni rekte ĉielen perdinte sian vivon dum batalo kontraŭ la nekredantoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-31 09:05:11

dobri:
Kiel tiu ĉi stranga kalkulado venis al via kapo? Laŭ kio vi supozas, ke 5000 da mortigitaj usonanoj sufiĉas por haltigi la militon? Se jes, tiam ĝi finos baldaŭ. Usono ĝis nun perdis pli ol 4000!
Mi ankaŭ esperas, ke la milito finos dum 2009. Sed nur esperas.
Kompreneble la stranga kalkulado ne estas precizega, sed la milito ŝajnas esti baldaŭ finiĝonta, ĉu ne? Do la kalkulado ne estas tiom stranga, vi mem ĵus pruvis tion.
dobri:
Kiel vi certe scias, en Usono decidas ne prezidento, sed liaj konsilistoj. Kaj la militproduktaj fabrikoj bezonas vendi siajn produktojn. Tial post fino de iraka milito certe baldaŭ komencos milito kontraŭ alia lando. Usonaj spionoj ion fantazios por pravigi la atakon.
Entute konsentas! Ili militos ĝis iu haltigos ilin. La protestoj tute ne efikas tiujn aĉulojn.
dobri:
Plu - irakanoj ne tiom batalas por liberigo de sia patrujo kiom kontraŭ "la nekredantaj hundoj". Religio estas por ili pli grava ol propra lando. Ili kredas veni rekte ĉielen perdinte sian vivon dum batalo kontraŭ la nekredantoj.
Denove entute konsentas! La irakonoj precipe murdas siajn samlandanojn anstataŭ la okupantoj. Al la okupantoj ili nur ĵetas ŝuojn.

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-31 09:39:43

"Rusaj soldatoj estis amikoj nur por kelkaj komunistoj."

Rusaj? Ĉu ne tataraj aŭ ukrainaj? Ili ĉiuj estis etnaj rusoj? Ne estis inter ili belorusoj, kazaĥoj aŭ rusgermanoj? Vi devas ekde nun ekscii ke armeo apartenas al ŝtato ne al gento. Do soldatoj estis sovetuniaj.

Kion eblas diri al homo kiu rifuzas defendi sian landon? Nu, se en via lando estas plejparto kiel vi, vin atendas sorto de amerikaj indiĝenoj.

Ĉu vi ne distingas inter agresiemo kaj deziro defendi landon aŭ alemanŭ propran vivon, vivojn de viaj parencoj?

Al Horsto: Pri helpo de mondo, ni ĉiuj bone vidis mondan helpon al Kartvelio ĉi-somere. Nuraj vortoj kaj iom da mono. Kiam Hitlero okupis Ĉeĥoslovakion mondo faris nenion, simple rekontraktis kun Germanio.

Kaj kiel mondo malpermesus argesion? ridulo.gif ĉu ne per soldatoj? aŭ mondo verkus romanon?

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-31 13:02:12

nikko:
Al Horsto: Pri helpo de mondo, ni ĉiuj bone vidis mondan helpon al Kartvelio ĉi-somere.
Jes, mi diris "la mondo", sed mi kompreneble ĉefe celis la aliancon NATO. Kaj la ĉefa celo de la alianco ne estas "lasi la aliajn batali anstataŭ mem batali", kiel Fuzzy diris, sed anticipe eviti ke iu lando atakas membron de la alianco.

Mi ja komprenas ke Rusio estas grandega lando kun multaj loĝantoj kaj fortegaj armiloj, kaj tial la rusoj volonte mem defendas sian landon. Sed kiel vi povas imagi ke tiu sistemo funkciu tutmonde? Simple ne eblas ke ĉiu lando defendas sin mem kontraŭ landoj kiel Usono aŭ Rusio.

Do ni bezonas aliancon, kaj mi esperas ke iam ĉiu lando de la mondo membras en unu sola alianco, do neniu lando povas ataki alian landon sen havi la tutan mondon kontraŭ si.

Estus grandega paŝo en tiu direkto se iam ankaŭ Rusio iĝus membro de la NATO aŭ de iu alia alianco kiu eble anstataŭos la NATO.

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-31 13:22:49

Rusio 2-foje proponis sian aniĝon en NATO. Unufoje kiam NATO estis kreita, dufoje en 1990j jaroj. NATO rifuzis proponojn. Kial? ridulo.gif Ĉu NATO atendas trian fojon?

dobri (Montri la profilon) 2009-januaro-02 11:29:37

nikko:
Ĉu vi ne distingas inter agresiemo kaj deziro defendi landon aŭ alemanŭ propran vivon, vivojn de viaj parencoj?
Kontraŭe ŝajnas al mi, ke vi ne distingas defendon kaj agresion. Se fremda armeo venas en iun landon, tiam la lando rajtas sin defendi. Ne devas,sed rajtas. Kompreneble defendi propran vivon mi opinias pli grava ol defendi la landon. Patriotoj laŭ soveta modelo jam formortis.
horsto:
Mi ja komprenas ke Rusio estas grandega lando kun multaj loĝantoj kaj fortegaj armiloj, kaj tial la rusoj volonte mem defendas sian landon. Sed kiel vi povas imagi ke tiu sistemo funkciu tutmonde? Simple ne eblas ke ĉiu lando defendas sin mem kontraŭ landoj kiel Usono aŭ Rusio.
Jes, vi pravas, la malgrandaj landoj devas alianciĝi. Tial mi ĝojas, ke mia lando aliĝis al NATO. Tiu ĉi alianco ne estas agresiema, sed defenda.

horsto (Montri la profilon) 2009-januaro-03 12:52:13

nikko:Rusio 2-foje proponis sian aniĝon en NATO. Unufoje kiam NATO estis kreita, dufoje en 1990j jaroj. NATO rifuzis proponojn. Kial? ridulo.gif Ĉu NATO atendas trian fojon?
Eble ne la NATO mem atendas tion, sed multaj homoj en la tuta mondo estus tre ĝoja pri tio.
Mi ne sciis ke Rusio jam proponis aliĝon, eble Rusio devas fari la proponon pli publike, uzante la tutmondan gazetaron por fari premon al certaj landoj.
Krome, ni nun baldaŭ havos novan usonan prezidenton kaj mi esperas ke li havos novajn ideojn kaj opiniojn.

kfa (Montri la profilon) 2009-januaro-03 16:49:38

Frankouche:En mia familio, kiu estas duone araba ni estas fieraj de la lanĉo de ŝuoj kontraŭ la prezidanto usona "Bush", kiel vasta parto de la araba reĝiono.
Fieraj? Ĝi estis stultaĵo kiu atingis nenion krom montri ke la ĵetinto ne kapablas esprimi sin en civilizita maniero. Mi ne estus fiera pri tiaj neandertaluloj inter mia kunnacianaro (kvankam ni havas ilin ankaŭ).

Frankouche (Montri la profilon) 2009-januaro-03 17:06:04

kfa:...la ĵetinto ne kapablas esprimi sin en civilizita maniero. Mi ne estus fiera pri tiaj neandertaluloj inter mia kunnacianaro (kvankam ni havas ilin ankaŭ).
Veras ke Bush komencis kaj kondukis sian militon civilizmaniere !!
Nu, mi certas ke la neandertaloj ŝatos tian civilizitan dirmanieron okulumo.gif

Reen al la supro