Al la enhavo

LA ETERNULO PLIBONIGOS VIAN VIVON

de spiritualdigest, 2009-januaro-04

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

rubulo (Montri la profilon) 2009-januaro-10 13:08:58

Pardonu... eraro...

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-10 20:03:44

josell:
AlfRoland:
josell:
Via logiko: "Mi pensas ke la esperanta kongreso estas pli taŭga ejo por esperanto ol interreto."
Ne estas mia logiko, kaj vi ŝajne malhavas logikon!
Ja estas via logiko, ĉar vi pensas ke la religio, laŭ via vortoj, devas esti nur en preĝejoj. Aŭ ĉu mi miskomprenis viajn vortojn? Se tiel estis, pardonu -bonvolu- min.
Se mi komprenis AlfRoland ĝuste, li parolis pri ne religio sed tipo de agado taŭga por forumo. Longa prediko ne taŭgas por libera diskuta forumo kiel ĉi tiu. Ĝi apartenas al preĝejo kie ĝi estas atendita. Ilia celo estas forti konvinkojn, ne proponi debatindaĵojn. En forumoj oni supozas, ke neniu scias la tutan veron, alie ne necesus diskuto.

Ideoj mem ne estas tabuaj, sed en forumo ili estas diskuteblaj, debateblaj, kaj ekzameneblaj de vidpunkto alia ol tio de la predikanto.

josell (Montri la profilon) 2009-januaro-11 04:27:27

Miland:

Mi pensis ke ĉi tiu forumo prias vid-punktojn ajnajn kaj ne nuraj.

Polaris (Montri la profilon) 2009-januaro-11 05:45:16

Tio estas tre interesa, Spiritualdigest. Mi ne sciis tion koncerne la preparado de vojo por la alveno de reĝo. Ravas al mi lerni tion. Mi devos uzi tiu informadon kiam mi donos Biblian studadon pri Jesaja 40:4-5.
Dankon, kaj Feliĉan Novjaron!

Troy

spiritualdigest:Estimataj,

LA ETERNULO PLIBONIGOS VIAN VIVON

"Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo. Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la Eternulo parolis" (Jesaja 40:4-5).

Denove, mi deziras al vi feliĉan kaj prosperan novjaron (2009). Mi bazu mian unuan predikon por la jaro sur la preĝoj (adapto de Jesaja 40:4-5) kiujn mi dissendis je la unua tago de la jaro.

Oni jam interpretis ĉi tiujn profetajn diraĵojn de Jesaja multerimede. Kelkaj interpretas kaj aplikas ilin al la Izraela popolo kiu estis tiam en spirita dezerto. Aliaj komprenas ilin kiel aludon al Johano la Baptisto kiu venis por prepari la vojon por la Mesio. Ankorau, aliaj aplikas ĉi tiujn diraĵojn al la estonto kiam Jesuo Kristo venos por regi sur la tero. Kiun ajn interpreton oni adoptas, la diraĵoj ne estas lauvortaj, sed figuraj.

En la Anktiva Oriento, reĝoj sendis heraldojn antau si je vojaĝo por forigi obstaklojn, fari digvojojn sur valoj, kaj malaltigi montetojn. Oni faris ĉi tion por glatigi la vojojn kie la reĝoj pasos. Estas kiel fari seriozan preparon por grava vizitanto. Ĉi tiu preparo malkaŝos la gloron de Dio kiu estos manifestita al ĉiu karno. Ĉi tio certe plenumiĝos ĉar Dio jam diris ĝin, kaj tion kion Li jam diris Li faros, kaj tion kion Li jam parolis Li plenumos.

Ĉi-novjare, la Eternulo glatigos vian vivon. Li glorigas Sin je via vivo ĝis homoj malproskimaj kaj apudaj vidos ĝin kaj laudos Lin pro tio kion Li faros je via vivo. Kielmaniere vi volas ke ĉi tio plenumiĝu? Li faros ĝin ĉar Li jam diris ĝin! Tamen, vi devas cedi vin al Lia glatigo. Vi devas kunlabori kun Li. Li plibonigos vian
vivon je la nomo de Jesuo. Amen.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Trold (Montri la profilon) 2009-januaro-11 14:00:09

Mi opinias ke la forumo tute taŭgas por ĉioj ideoj, opinioj aŭ celoj de ĝia uzantoj, kiom longe ne estas kontraŭleĝa aŭ spamo.

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-17 03:03:42

Spiritualdigest skribis, ke li estas pastoro. Pastoro estas homo, kiu profesie lukras per ilia "opinio".
Vidu popon uzantan multekostan aŭton, kaj komprenu, ke "la eternulo" vere povas plibonigi ies vivon.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-januaro-17 04:00:54

rosto:Spiritualdigest skribis, ke li estas pastoro. Pastoro estas homo, kiu profesie lukras per ilia "opinio".
Vidu papon uzantan multekostan aŭton, kaj komprenu, ke "la eternulo" vere povas plibonigi ies vivon.
Vidu ankaŭ Benny Hinn.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-januaro-17 04:16:24

La aŭtoro de Hoŝea 13:16: Samario suferos, ĉar ĝi ribelis kontraŭ sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.

josell (Montri la profilon) 2009-januaro-18 05:04:52

rosto:Spiritualdigest skribis, ke li estas pastoro. Pastoro estas homo, kiu profesie lukras per ilia "opinio".
Vidu popon uzantan multekostan aŭton, kaj komprenu, ke "la eternulo" vere povas plibonigi ies vivon.
Sportisto estas ulo kiu lukras per ne-utilaĵoj... kaj la sportistoj gajnas pli ol sciencistoj kaj religiisto0j.

Tamen. ne ne-kredant-uloj ne kritikas sportistojn, ĉu?

Pli-bone, unue pensu, poste kritiku.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-januaro-18 09:01:10

josell:Sportisto estas ulo kiu lukras per ne-utilaĵoj... kaj la sportistoj gajnas pli ol sciencistoj kaj religiisto0j. Tamen. ne ne-kredant-uloj ne kritikas sportistojn, ĉu?
Via analogeco lamas.

Sportado ja ne utilas, sed ĝuigas multajn spektantojn. La sama ja povas diriĝi pri religiistoj, sed neniu devigas nin spekti sporton kiel oni devigas nin aŭdi, legi, kaj vivi religiaĵojn. Kaj neniu publike instruas ke oni suferos kaj (ĝuste!!) suferu pro manko da sporta intereso, kaj neniu volas devigi ke ĉiuj vivu laŭ la reguloj de iu sporto. Kaj neniu per senĉesa kritikado klopodas silentigi tiujn, kiuj ne aparte ŝatas sporton.

Tiuj estas kialoj por kritiki religiajn kredojn, kie ili trudas ĝin al nevolantuloj. Se pri sporto ankaŭ fariĝus la saman, ni do kritikus.

josell:Pli-bone, unue pensu, poste kritiku.
Li ja almenaŭ pensas. Ĉu vi ankaŭ ĝin faras, ĝi certe ne jam evidentis.

Reen al la supro