Al la enhavo

Internacia televido en Esperanto.

de pace, 2006-aprilo-18

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

pace (Montri la profilon) 2006-aprilo-18 13:44:49

Cxar gxis nun neniu parolis pri internacia televido, mi deziras scii cxu la gelernantoj cxe Lernu jam spektis gxin kaj kion ili pensas pri la nuna situacio.

Kiel oni povus helpi por ke gxi vivu.

Pace

samideanoj (Montri la profilon) 2006-aprilo-18 14:15:03

saluton,

Mia edzo kaj mi kredis ke neniu parolos pri tiu-cxi grava afero. Dankon.

Ni sendis artikoleton pri tio je kelkaj personoj, kiel revuoj (Monato, Esperanto, La Sago) dirante ke ni estas vere tristaj pri la afero kaj nuna situacio. Ni petas helpon por dauxrigi la televidon. Ankaux vi faru tion kaj ni devas esti multaj....

Sandrine kaj Patrick

oren (Montri la profilon) 2006-julio-24 20:53:44

Saluton,

Mi kredas ke vi parolas pri ĉi tio:

http://www.internacia.tv/

Mi trovas ĝin uza, kaj espereble ĝi pligrandiĝos. Vivu la movado!

Sitnarf (Montri la profilon) 2006-julio-29 22:37:47

Internacia televido estis bona ideo, sed estas diskutebla, ĉu ĝi estas nun vivebla.
Laŭ mi pli esperema projekto estas Farbskatol', ĉar estas tro malmulte da esperantistoj.

Philipp (Montri la profilon) 2006-julio-30 01:23:29

Televido estas grava afero. La klopodoj lanĉi internacian tv-kanalon en la internacia lingvo estas gratulindaj.

e_richard (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-01 08:44:47

Sitnarf:Laŭ mi pli esperema projekto estas Farbkastol', ĉar estas tro malmulte da esperantistoj.
pli ekzakte : Farbskatol’ okulumo.gif
(www.farbskatol.net)

Sitnarf (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 00:06:50

e_richard:
Sitnarf:Laŭ mi pli esperema projekto estas Farbkastol', ĉar estas tro malmulte da esperantistoj.
pli ekzakte : Farbskatol’ okulumo.gif
(www.farbskatol.net)
Vi pravas, mi havas problemojn kun tiu nomo.rido.gif Mi jam riparis ĝin.

Gamilon (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-18 21:38:01

Mi ankaŭ subtenas al Farbskatol'.
Ili ne petas monon, ili petas ideojn, do laŭ mia opinio, ili estas pli kredeblaj ol ITV.

ITV diris ke ili ricevas laŭ 70000 vizitantoj ĉiutage. Ĉu tio estas vera, mi ne scias kial ili ne povas akiri sposoradojn.

ITV povos sendi iliajn aferojn je plej atingeblaj prezoj, kaj ili havos pli sukceson

Por subteni projektojn kiel ITV, oni bezonas sponsoradon, ne peti monon al la esperantistoj kaj batali kontraŭ ili ĉar ili ne volas doni monon.

Mi kredas ke Farbskatol' faris en malmulte da monatoj, pli ol ITV dum preskaŭ unu jaro.

Reen al la supro