Al la enhavo

kopirajto kaj piratoj

de annadahlqvist, 2009-aprilo-18

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 18:54:52

Vilinilo:
Atentu ke, laŭlege, ĝi ne estas malpermesita
Bonvolu permesi, ke mi korektas du erarojn, kiujn vi faris:
1) Vi ankaŭ malĝuste skribis "laŭlege" anstataŭ "laŭleĝe", kvankam KoLonJaNo jam montris tiun eraron. Ĉu vi ne legis aŭ komprenis lian mesaĝon?
Vilinilo:Atentu ke, laŭlege, ĝi ne estas malpermesita elŝuti muzikojn, kinaĵojn, dosieron, ktp.
Ĝi estas malpermesita elŝuti senpage kaj senpermese kulturaĵojn kies rajtoj apartenas al iu.
Se oni ne volas aŭ ne povas pagi, ĝi estas ankaŭ aliaj alternativaj:
ĝi estas multaj bonegaj kulturaĵoj desponeblaj senpage, kiuj oni povas eĉ elŝuti laŭlege.
Ĝi estas amaso da muzikoj, filmoj, bildrakontoj, tekstoj, ktp, kiuj estas tute libere uzebla, pro ĝi estas registrataj kiel Krea Komunaĵo.
Ankaŭ, ĝi estas kopirajtataj, verkoj kiuj estas libere disponigitaj ĉe la reto, ekzemple, oni povas spekti kaj elŝuti laŭlege kaj senpage la tutan animadoserion Sudparko tie ĉi:
2)
En multaj lingvoj ĉiu frazo devas havi subjekton. Se neniu subjekto ekzistas oni kreas formalan subjekton, ekz. oni diras:
It rains.
Sed kio estas tiu "it"? En Esperanto tiu formala subjekto ne estas permesita. Oni ne diras:
Ĝi pluvas.
sed:
Pluvas.
Estas same en viaj frazoj. Ĉiuj "ĝi", kiujn mi markis, estas malĝustaj.
Do ne:
ĝi ne estas malpermesita elŝuti muzikojn
sed:
ne estas malpermesite elŝuti muzikojn
ktp.

Amike

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 21:37:01

darkweasel:
Vilinilo:Kompreneble, ĉar preni iun, kiu apartenas al aliulo estas ŝtelo.
Jes, sed oni ne "prenas" ĝin kiam oni elŝutas iun ĉar la originala "posedanto" ankoraŭ havas ĝin kaj povas uzi ĝin ĉiel, kiel tiu (ĝi? ŝli? geli?) volas. Alie, kiam iu ŝtelas ekz. aŭton, la originala posedanto ne plu havas ĝin aŭ povas uzi ĝin iel. Tial, elŝuto ne estas ŝtelo.
Do, ekzemple, kaŝeniri la kinejon sen pagi ne estas malhonesta? Aŭ preni aŭtobuson, veturi ĝis vian alvenon, sed forkuri sen pagi la bileton? Ĉu vi faras tiajn aferojn?

Kulturaj verkoj kaj amuzaĵoj estas servoj, ili estas produktoj de laboroj de iuj, same ke varoj. Eĉ se, malsame ke kun ŝtelo de varoj, la uzu nepermesata de servoj ne ilin subtrahas, tiu trouzas la laboron de aliaj personoj, tiu estas tiel malhonesta, kiel ŝtelo kaj trompo.

Horsto:

Dankon por korekti miajn erarojn, mi lernis multe nun! Mi ne tralegis la respondo Kolonjano ĉar mi pensis ke ĝi estis fortemo... sed nun mi vidas ke mi devus atenti pli pri tiaj lingvaj komentoj!

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 04:55:43

Vilinilo:kaj mi estas certa ke, se oni povas pagi komputilon, poŝkomputilon, poŝtelefonon, DVD-ludilo, i.a., do oni estas sufiĉe nemalriĉa por pagi tiujn kostojn.
Sed se mi volas legi 'Harry Potter'-on per mia komputilo en Esperanto? Sed J.Rowling permesas nek enkomutiligi ŝiajn verkojn, nek traduki ilin en Esperanto. Librojn pri Harry Potter nun eblas elŝuti (ne en Esperanto), ĉu tio estas leĝe?

Al unu teatro en Peterburgo oni malpermesis plu montrigi Etan Princon, kvankam la aŭtoro jam delonge mortis. Oni ne postulis pagi multan monon - simple malpermesis.
"Estas multaj aliaj verkoj por montrigi" - estis malpermesa respondo al alia teatro.

Ĉiu kopirajt-posedanto estas monopolisto.
Por monopolistoj en multaj landoj estas speciala leĝo, ili ne povas vendi je ajna prezo, kiun ili volas. Sed oni ne aplikas tiun leĝon al kopirajt-posedantoj.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 16:19:19

sergejm:Sed se mi volas legi 'Harry Potter'-on per mia komputilo en Esperanto? Sed J.Rowling permesas nek enkomutiligi ŝiajn verkojn, nek traduki ilin en Esperanto. Librojn pri Harry Potter nun eblas elŝuti (ne en Esperanto), ĉu tio estas leĝe?
J.K. Rowling skribis 'Harry Potter'-on, do ŝi rajtas permesi aŭ malpermesi ĉiun, kiun ŝi volas rilate sian verkon.

sergejm:Al unu teatro en Peterburgo oni malpermesis plu montrigi Etan Princon, kvankam la aŭtoro jam delonge mortis. Oni ne postulis pagi multan monon - simple malpermesis.
"Estas multaj aliaj verkoj por montrigi" - estis malpermesa respondo al alia teatro.
Eble oni devus repensi pri la posado de kopirajtoj de verkoj kies aŭtoro ne vivas plu, tiu situacio ne ŝajnas korekta ankaŭ al mi.

sergejm:Ĉiu kopirajt-posedanto estas monopolisto.
Por monopolistoj en multaj landoj estas speciala leĝo, ili ne povas vendi je ajna prezo, kiun ili volas. Sed oni ne aplikas tiun leĝon al kopirajt-posedantoj.
Kopirajtoj estas privata apartenaĵo, estas eksplicita ke privata apartenaĵo estas monopolista! Vian aŭtomobilon, viajn vestojn, vian domon, ĉiun ke vi apartenas estas monopolista posedo. Ideoj estas posedaĵoj kiel iu ajn, eble ili estas eĉ pli altvalora!

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 16:32:08

Vilinilo:
darkweasel:
Vilinilo:Kompreneble, ĉar preni iun, kiu apartenas al aliulo estas ŝtelo.
Jes, sed oni ne "prenas" ĝin kiam oni elŝutas iun ĉar la originala "posedanto" ankoraŭ havas ĝin kaj povas uzi ĝin ĉiel, kiel tiu (ĝi? ŝli? geli?) volas. Alie, kiam iu ŝtelas ekz. aŭton, la originala posedanto ne plu havas ĝin aŭ povas uzi ĝin iel. Tial, elŝuto ne estas ŝtelo.
Do, ekzemple, kaŝeniri la kinejon sen pagi ne estas malhonesta? Aŭ preni aŭtobuson, veturi ĝis vian alvenon, sed forkuri sen pagi la bileton? Ĉu vi faras tiajn aferojn?
Estas malhonesta, jes, sed vi diris ke ĝi estas "ŝteli". Ŝteli estas, sen permeso, forpreni ies aĵojn. Nek elŝuti kopirajtitajn aĵojn, nek kaŝeniri kinejon sen pagi, nek preni aŭtobuson sen pagi bileton estas "ŝteli".

Ankaŭ, mi pensas, ke oni ne povas kompari tion. Kinejo aŭ aŭtobuso estas privataj lokoj, kie la posedanto povas libere decidi kiu povas iri en ili.

Sed dividi informaĵojn inter homoj oni ne kontrolu. Alie, ni iam perdos niajn kulturajn verkojn simple ĉar la kopirajtanoj volis, ke neniu kopiu ilin. La kulturo ne perdas ion, se iu ne povas iri en kinejon aŭ aŭtobuson.

Senegaùlo: Eble vi bonvolu trankviliĝi...

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 17:06:09

darkweasel:
Estas malhonesta, jes, sed vi diris ke ĝi estas "ŝteli". Ŝteli estas, sen permeso, forpreni ies aĵojn. Nek elŝuti kopirajtitajn aĵojn, nek kaŝeniri kinejon sen pagi, nek preni aŭtobuson sen pagi bileton estas "ŝteli".
Ĉu oni povas diri ŝteli aŭ ne, estas semantika afero, fakto estas ke tiu estas malhonesteco.

darkweasel:Ankaŭ, mi pensas, ke oni ne povas kompari tion. Kinejo aŭ aŭtobuso estas privataj lokoj, kie la posedanto povas libere decidi kiu povas iri en ili.

Sed dividi informaĵojn inter homoj oni ne kontrolu. Alie, ni iam perdos niajn kulturajn verkojn simple ĉar la kopirajtanoj volis, ke neniu kopiu ilin. La kulturo ne perdas ion, se iu ne povas iri en kinejon aŭ aŭtobuson.
Amuzaĵo ne estas informaĵo, amuzaĵo estas industria produkto, do verkoj kiel kinaĵoj, muzikoj, ludoj, ktp, ne estas senpage dividindaj informaĵoj, ili estas privata apartenaĵo, kiuj la posedantoj povas libere decidi pri kiuj povas ilin uzi.

Pri kulturo, kulturo estas multege pli vasta ol la lasta filmo montrita en kinejo aŭ la pli nova videoludo ĉe bazaro. Se vi volas havi kulturon, estas multaj libroj, kiujn vi povas legi; multaj klasikaj muzikoj, kiujn vi povas aŭdi, ktp. La kopirajtoj ja ne estas minaco kontraŭ via soifo de kulturo. Se vi nepre volas havi la specifikajn kulturaĵojn produktitajn per industrio, do vi devas pagi ilian koston.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 17:36:29

Vilinilo:
Amuzaĵo ne estas informaĵo, amuzaĵo estas industria produkto, do verkoj kiel kinaĵoj, muzikoj, ludoj, ktp, ne estas senpage dividindaj informaĵoj, ili estas privata apartenaĵo, kiuj la posedantoj povas libere decidi pri kiuj povas ilin uzi.
1. Jes, ili povas libere decidi tion laŭ la nunaj leĝoj. Sed, mi pensas, ke tio ŝanĝotu ĉar ĝi malhelpas la liberan fluon de informaĵoj okulumo.gif
2. Do - ĉu vi pensas, ke nur "informaĵoj" estu senkopirajtaj (ili ne estas!)? Sed kie estas la bordero inter "informaĵoj" kaj "amuzaĵoj"? Ĉu vi povas difini tion?
3. Mi ne pensas, ke la kopirajtleĝoj estu komplete eliminotaj. Mi nur pensas, ke privata, nekomerca dividado estu laŭleĝa, se oni diras, kiu kreis la verkojn.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 01:42:23

darkweasel:
1. Jes, ili povas libere decidi tion laŭ la nunaj leĝoj. Sed, mi pensas, ke tio ŝanĝotu ĉar ĝi malhelpas la liberan fluon de informaĵoj okulumo.gif
2. Do - ĉu vi pensas, ke nur "informaĵoj" estu senkopirajtaj (ili ne estas!)? Sed kie estas la bordero inter "informaĵoj" kaj "amuzaĵoj"? Ĉu vi povas difini tion?
3. Mi ne pensas, ke la kopirajtleĝoj estu komplete eliminotaj. Mi nur pensas, ke privata, nekomerca dividado estu laŭleĝa, se oni diras, kiu kreis la verkojn.
1. Mi ne konsentas, ĉar mi pensas ke verkistoj kaj amuzaĵindustrioj rajtas pagpostuli pri siaj laboroj.

2. Oni devas respekti la liberecon de esprimo, do oni ne povas limigi tiun, kiun gazetaro povas skribi. Tiusence, informaĵo ne havu kopirajton. Evidente, la tekstoj eldonitaj de ĉiu gazeto havas kopirajton, sed la informo tie enhavita ne havas, ĉar la novaĵo mem ne estas posedaĵo de ununura gazeto aŭ registaro.

Por mi la bordero inter informaĵo kaj amuzaĵo estas evidenta, informaĵo sciigas, dum amuzaĵo nure amuzas.

3. Mi konsentas se la dividado estas permesita per la aŭtoro. Hodiaŭ jam ekistas multaj verkoj disponeblaj kiel libera permesilo. Tamen, se la dividado ne estas permesita, oni devas respekti tion.

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 05:22:23

Vilinilo:Kopirajtoj estas privata apartenaĵo, estas eksplicita ke privata apartenaĵo estas monopolista! Vian aŭtomobilon, viajn vestojn, vian domon, ĉiun ke vi apartenas estas monopolista posedo. Ideoj estas posedaĵoj kiel iu ajn, eble ili estas eĉ pli altvalora!
El libro oni faras filmon, en miaj ekzemploj scenigoj en teatro, kaj tio ankaŭ estas kopirajta apartenaĵo. Sed tiu suba kopirajtaĵo ne povas ekzisti sen la supra.
Se la posedanto de la supra kopirajtaĵo permesas fari suban kopirajtaĵon li iĝas monopolisto - laŭ lia volo estas devoki la permeson kaj neniigi suban kopirajtaĵon!

Por fari komputilon, oni nepre devas uzi du patentojn, kiuj aparenas al du grandaj firmaoj, produktantaj komplitilojn. Se volas fari vian komputilon, vi devas akiri ambaŭ patentojn, sed unu el tiuj firmaoj rifuzos (aŭ pli verŝajne, postulas "rifuzan" pagon) por ne havi novan konkurenton (tio jam estis kun rusa inventisto). Kaj se la firmaoj malpermesos uzi la patentojn unu al alia, neniu komutilo povas esti leĝe produktata.

sotobleat (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 22:05:49

Mi kredas ke pirataĵo estas kontraŭleĝa, ne estas argumento. Mi ne necese malaprobas. Sed la tuta punto estas kontrauleĝi. Mi tre forte subtenas la "freeware" kaj "filesharing" movadojn. Ili estas bonege.

Reen al la supro