Al la enhavo

Ĉu vi povas kompreni strangaj aŭ fremdaj akĉentoj de Esperanto?

de ceigered, 2009-junio-28

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2009-junio-28 15:32:46

Mi volas scii ĉu vi povas kompreni strangajn aŭ fremdajn akĉentojn en la Esperantmondo, kaj kio viaj opinioj estas.

Ekzemploj:
ĝermanaj (anglaj, germanaj, skandinavaj) akĉentoj, kiu forigi "r" malantaŭ vokaloj, ekz:
"lernu" ~ "leanu"
"porti" ~ "pooti"

anglaj "r" konsonanto (kiel en la angla, faroaj, kaj eble sveda lingvoj), ebla ekz:
"tro" ~ "ĉro"

"r" konsonanto prononcata kiel "L", ekz:
"tre" ~ "t'le"
"kara" ~ "kala"
(aŭ L prononcata kiel "r", ekz: "polio" ~ "porio")

"e" prononcata kiel "ej", "uj" prononcata kiel "oj"

EDIT: Mi bedaŭras, mi forgesis la "-n"
EDIT 2: Dankon RiotNrrd
EDIT 3: Dankon KoLonJaNo
lango.gif

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-28 16:57:55

Mi kredis ĝis hodiaŭ, ke ĉiuj geesperantistoj respektas la prononcon difinitan de Z.
Se ĉiuj geesperantistoj ne respektas tiun prononcon, Esperanto ne estas pli interesa ol ajn alia lingvo.

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-28 17:07:20

Plimulto provas, sed multaj ankoraŭ ne regas la lingvon bone kaj tial ne ĝuste elparolas ĉiujn literojn. Sed ili nur bezonas praktikon kaj konsilon.

Rohan (Montri la profilon) 2009-junio-28 17:17:34

Parentezaĵo: Korea amiko de mi prononcas 'c' kiel 'ĉ'.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-junio-28 18:38:15

ceigered:Mi volas scii se vi povas kompreni strangaj aŭ fremdaj akĉentoj en la Esperantmondo, kaj kio viaj opinioj estas.
Ne forgesu akuzativon! ridulo.gif

Mi volas scii se vi povas kompreni strangajn aŭ fremdajn akĉentojn en la Esperantmondo, kaj kio viaj opinioj estas.

69UM24OSU12 (Montri la profilon) 2009-junio-29 03:16:52

Mi aŭskultas mulatjn radio-elsendojn el diversaj landoj kaj, pli ofte ol ne, mi povas kompreni. Mi konsentas ke ĉiu parolanto devas strebi por diri la ĝustan elparolon de ĉiu litero, laŭ la reguloj de Esperanto, kaj ne laŭ la reguloj de iliaj naciaj lingvoj. Sed mi scias ke tio ofte malfacilas.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-junio-29 08:44:16

Rogir:Plimulto provas, sed multaj ankoraŭ ne regas la lingvon bone kaj tial ne ĝuste elparolas ĉiujn literojn. Sed ili nur bezonas praktikon kaj konsilon.
Kelkaj strebas al ĝusta prononco, sed multaj aliaj tute prifajfas kaj ne faras klopodon por korekti sian elparolon.

Mi tamen havas la impreson, ke tio pli kaj pli boniĝas. Ŝajnas al mi, ke la juna generacio estas pli atenta ol la antaŭa.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-junio-29 09:26:49

Saluton!

RiotNrrd:
ceigered:Mi volas scii se vi povas kompreni strangaj aŭ fremdaj akĉentoj en la Esperantmondo, kaj kio viaj opinioj estas.
Ne forgesu akuzativon! ridulo.gif

Mi volas scii se vi povas kompreni strangajn aŭ fremdajn akĉentojn en la Esperantmondo, kaj kio viaj opinioj estas.
Mi volas scii se ĉu vi povas kompreni strangajn aŭ fremdajn akĉentojn en la Esperantmondo, kaj kio kiuj viaj opinioj estas.

Mia sperto dum skajpaj konversacioj estas, ke mi kutime sukcesas kompreni la alia(j)n persono(j)n, kiam ni ĉiuj uzas sufiĉe internacian lingvaĵon. okulumo.gif

Mi mem klopodas eviti tipe germanecajn prononcmanierojn kaj mi ja esperas, ke homoj povas aŭdi miajn r-ojn.

La ĉefa problemo por la aliaj eble estas, ke mi emas paroli tro multe kaj tro rapide. rideto.gif

Kolonjano

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-julio-01 18:59:09

Ŝajnas al mi ke la pasintaj generacioj, aŭ pro la komunikilaj maleblecoj aŭ pro nevolo mem, fuŝe parolas. Malofte mi vidas maljunulon kiu flue kaj koncize parolas. Aliflanke, mi rimarkas ke la junularo, ĉefe tiuj kiuj komunikiĝas kun alilandanoj pli ofte, estas sufiĉe zorgemaj koncerne al siaj prononcscipovo.

Sammondane,
Ĥod

le_chaz (Montri la profilon) 2009-julio-01 19:35:05

Rodrigoo:Ŝajnas al mi ke la pasintaj generacioj, aŭ pro la komunikilaj maleblecoj aŭ pro nevolo mem, fuŝe parolas. Malofte mi vidas maljunulon kiu flue kaj koncize parolas. Aliflanke, mi rimarkas ke la junularo, ĉefe tiuj kiuj komunikiĝas kun alilandanoj pli ofte, estas sufiĉe zorgemaj koncerne al siaj prononcscipovo.
Mi havas tute saman impreson kiel via. Ŝajnas al mi ke la ĝenerala nivelo estas pli bona en la nova generacio.

Reen al la supro