Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-oktobro-10 17:04:20

Saluton, Zamĉjo.
Ĉu vi reale ne kapablas kompreni simplegajn anekdotojn aŭ nur ŝajnigas tion?
Jen ankoraŭ paro da ŝercoj pri polit-korekteco (ĝusteco).
==========
Есть мнение, что из соображений политкорректности следует отменить шахматное правило, согласно которому партию всегда начинают белые фигуры.
Также предлагается считать одну половину мирового поголовья зебр белыми животными с чёрными полосами, а другую половину — чёрными животными с белыми полосами.
----------
There is an opinion that for reasons of political correctness, the chess rule, according to which white pieces always start the game, should be abolished.
It is also proposed to consider one half of the world zebra population as white animals with black stripes, and the other half as black animals with white stripes.
----------
Oni opinias, ke pro polit-korekteco oni devas forigi la ŝakan regulon, laŭ kiu blankaj pecoj ĉiam komencas ludon.
Oni ankaŭ proponas konsideri unu duonon de la monda populacio de zebroj kiel blankaj animaloj kun nigraj strioj, kaj la alian duonon kiel nigraj animaloj kun blankaj strioj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-10 20:50:18

«In chess the rules are fixed and outcomes are unpredictable. In Russian politics it's the other way around.» GK. Please don't use chess metaphors. See, it can be really unpleasant.

«Ŝake la reguloj estas senmovaj kaj la rezultoj estas neantaŭvideblaj. En rusa politiko estas tute malsama kutimo.» GK. Bonvolu ne uzi ŝakajn metaforojn. Vidu, povas esti vere malagrablaj.

Propagi la ideon ke gej-defenduloj kaj kontraŭrasismuloj estas ekstremistoj ne defendas tiujn batalojn.

En Francujo estas antaŭjuĝo kiu diras ke multe da rusoj estas rasistoj. Bonvolu gardi tion kiel antaŭjuĝo.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-oktobro-11 08:38:57

Sed kiu estas Garry Kasparov?..
Ho jes, mi memoras...
Iam antaŭe li estis ŝakluda ĉampiono, kiu poste, kiam aperis pli lertaj konkurantoj, verŝajne pro ĉagreno fariĝis ridinda politika grumblulo, kiun probable nur kelkaj "coqs gaulois" taksas serioze.
==========
- Слушай, Вась, а чего ты с Петькой больше в шахматы не играешь?
"Listen, Basile, why don’t you play chess with Pierre anymore?"
- Aŭskultu, Bazilo, kial vi ne plu ludas ŝakon kun Petro?

- Ну а ты сам хотел бы играть с человеком, который, когда проигрывает, ругается, бросается в тебя фигурами, бьёт тебя доской по голове?
"Well, would you like to play with a person who, when he loses, swears, throws at you the chess pieces, hits you on the head with the board?"
- Sed ĉu vi mem dezirus ludi kun homo, kiu, malgajninte, sakras, priĵetas vin per la ŝakpecoj, batas vian kapon per la ŝaktabulo?

- Нет, конечно...
"Certainly not..."
- Certe ne...

- Ну так вот и он не хочет.
" Well, he also doesn't want."
- Nu, ankaŭ li ne deziras.

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-11 17:16:27

Per kio patro petoligis la patrinon?

Gepatroj kun filo ekiris cirken. La patro iris aĉeti dolĉaĵojn kaj tiam sur areno aperis elefanto…
– Panjo, kio estas tio! – ekkrias la mira fileto.
Surprizigita patrino respondas:
– Tio estas vosto de la elefanto.
La fileto plue krias:
– Ne! Tio sube de la vosto!
Embarasita patrino rediras:
– Tiooo… neniaĵo.
La patro revenas. Li forgesis aĉeti la drinkaĵojn do la patrino iras por aĉeti ilin…
– Paĉjo, kio estas tio? – demandas ree la fileto.
– Tio estas vosto de la elefanto.
– Ne! Tio sube de la vosto!
– La pisilo de la elefanto – respondas la patro.
– Kaj panjo diris ke tio estas neniaĵo.
La patro fiere etendiĝas en la brakseĝo kaj diras:
– Vi vidas, fileto, la paĉjo iome petoligis la panjon.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-11 19:20:19

Kio estas kodo?

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 09:12:07

sergejm:Kio estas kodo?
Mi pardonpetas, devis esti "vosto"! Mi miksis kun la itala "coda". Jam korektita.
Mi dankas, sergejm!

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 12:22:12

Dank' al via sciado de la itala, mi lernis novan vorton en mia lingvo : "caudal" /kodal/ (vosta) iu kiu temas pri "Une queue" (vosto).

Esperanto estas tiom pli simpla ol "naturaj lingvoj".

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 12:27:11

Pole estas vorto chwost, sed en wikivortaro ĝi estas markita malnova

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 12:31:03

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 12:33:03

Tiu vorto venas el la rusa "ĥvost" laŭ lernu.

Reen al la supro