Al la enhavo

ĉu vi povas kontroli tiun tekston por mia venonta esperanta filmeto? :)

de irishpolyglot, 2009-julio-09

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-julio-11 06:34:30

Se vi decidis lerni la italan, tio ne devas esti malfacila.
Mi skribus:

Se vi decidus lerni la italan, ne devus malfacili.

Mi legis ke estas plibona stilo eviti la uzon de la vorto "esti", kiel en via supra maniero. (Kompreneble, tio ne estas senlima rego.)

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-11 10:12:24

RiotNrrd:
Mi legis ke estas plibona stilo eviti la uzon de la vorto "esti", kiel en via supra maniero. (Kompreneble, tio ne estas senlima rego.)
Mi legis la malon, ke uzi "esti" estas pli oficiale kaj eviti ĝin estas pli ĉiutaga lingvo.

Laŭ mia kompreno uzi "esti" tute ne povas esti malbona stilo.
Se vi decidis lerni la italan, tio ne devas esti malfacila
Por mi la tuta frazo ne bonas. Se oni rekte interpretas ĝin, ĝi signifas:
Decidi lerni la italan ne estas malfacile.
Pri tio mi konsentas.

Sed certe ĝi signifu:
lerni la italan ne estas malfacile.
Pri tio mi dubas.

Ankaŭ la "devas" ne plaĉas al mi, tio ŝajnigas iun malpermeson. Kial ne simple:
Se vi decidis lerni la italan, tio ne estus malfacila
aŭ, se oni nepre volas traduki la "shouldn't be":
Se vi decidis lerni la italan, tio ne estu malfacila

irishpolyglot (Montri la profilon) 2009-julio-11 10:57:46

Ŭaŭ! Dankon por la diskutado rideto.gif
Mi jam faris la registradon, sed povas redakti tiun frazon - eble "se vi decidis lerni la italan, tio ne devas esti malfacila" tro komplikas? Oni povas kompreni la vorton "tio" diverse.
Mi ŝatis "Se vi decidus lerni la italan, ne devus malfacili". rido.gif

@Ŝak Mi volas diri ke lerni la italan "ne malfacilas" (se vi havas bonan metodon/teniĝon ekzemple). Veras ke nur decidi lerni lingvojn tre facilas lango.gif

@horsto Vi pravas, mi tradukis la anglan "shouldn't be". Ĉu "Tio ne estu malfacila" bone funkcias?

@Rohan Dankon por klarigi la adverban/adjektivan problemon por mi!
"Sinjoro Poligloto" mdr okulumo.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-julio-11 11:02:29

Dankon Horsto, ankaŭ mi cerbumis pri la neklareco de tiu frazo. Ĝi diras al ni, ke estas facile lerni la italan nur se ni decidis lerni ĝin. Verŝajne miskomprenoj, ĉu uzi adverbon aŭ adjektivon dependas pri tiu malklareco. Laŭ mi, la ideo de la frazo estas, ke ne estas malfacile lerni la italan (alternative: estas facile lerni ĝin). (Mal)facile rilatas al la verbo "lerni" kaj devas esti adverbo (e-vorto), ĉu ne?

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-11 12:25:59

irishpolyglot:
@horsto Vi pravas, mi tradukis la anglan "shouldn't be". Ĉu "Tio ne estu malfacila" bone funkcias?
Jes, laŭ mia kompreno.
Ne ekzistas Esperanta vorto por traduki "should" (kiu egalas la germanan "soll"). Mi lernis ke oni tradukas tion per volativo:
I should go now. --- Mi iru nun.
Se vi decidis lerni la italan, tio ne devas esti malfacila
Mi esprimus tion jene:
Se vi decidus lerni la italan tiam vi rimarkus ke tio ne estas malfacila.
AlfRoland:
Ĝi diras al ni, ke estas facile lerni la italan nur se ni decidis lerni ĝin.
Jes, vi pravas, li uzis la pasintecon (decidis), sed mi pensas ke tio estis eraro.
AlfRoland:
(alternative: estas facile lerni ĝin)
"ne estas malfacile" ne tute egalas "estas facile", ĉu ne?

Espi (Montri la profilon) 2009-julio-11 18:08:05

RiotNrrd:(Kompreneble, tio ne estas senlima rego.)
Saluton RioNrrd,

mi serĉis la terminon rego kaj nienie trovis ĝin.

Ĉu vi eble volis paroli pri regulo?

Kio vi pensas pri "... tio ne estas fiksita regulo"?

Amike
Klaus-Peter

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-julio-11 18:21:46

Espi:Ĉu vi eble volis paroli pri regulo?

Kio vi pensas pri "... tio ne estas fiksita regulo"?
Jes, vi pravas. Estis malfrua nokto kiam mi skribis ĝin, kaj mi dormeme eraris.

Mi ŝatas vian esprimon plibone ol mian.

irishpolyglot (Montri la profilon) 2009-julio-12 22:00:59

La filmeto pretas ridulo.gif
Vi povas rigardi ĝin ĉe mia blogo.
Dankon!!! ridulo.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-julio-13 01:05:52

Ha! Estas tre amuze. Mi ne sciis ke vi skribas la taglibron "http://www.fluentin3months.com".

Mi legas vian taglibron ekde antaŭ kelkaj semajnoj - ĝi estis rekomendita al mi per Google Reader. Tre interesa eksperimento!

Ŝajnas mondeti. rideto.gif

irishpolyglot (Montri la profilon) 2009-julio-13 13:32:14

Dankon RiotNrrd rideto.gifrideto.gif
Bedaŭrinde, mi nur skribas en la angla ĉe mia blogo pri lerni lingvojn en 3 monatoj sed mi baldaŭ skribos pri kial mi ege ŝatas esperanton kaj kiel ĝi estas tre utila okulumo.gif
Ni vidu se mi sukcesas kun mia ĉeĥa eksperimento lango.gif

Reen al la supro