K vsebini

subjekto de infinitivo eblas ?

od crescence, 24. julij 2009

Sporočila: 23

Jezik: Esperanto

crescence (Prikaži profil) 25. julij 2009 16:27:17

tommjames:Sed tiukaze kio estas la malsamo inter la unua kaj la dua?
- Li pentris la virinon sidanta = Li pentris ŝin sur seĝo. Li ne pentris ŝin staranta.

- Li pentris la virinon sidantan = Li elektas pentri tiun virinon, kiu estas sidanta. Li ne pentris la aliajn virinojn, kiuj ne estas sidantajn.

KoLonJaNo (Prikaži profil) 25. julij 2009 17:43:45

horsto:
KoLonJaNo:
Kompreneble la lasta frazo de Bertilo estas sekvinda konsilo.
Ĉu vere?
-
Li nuda pentris ŝin
-
Mi ne komprenus ke li estas nuda, por mi la frazo havas la saman signifon kiel:
-
Li pentris ŝin nuda

Nuda li pentris ŝin
-
Ĉu oni povas ligi adjektivon al pronomo?
Ĉu "nuda li" same eblas kiel "nuda viro"?
-
Eble mankas komoj:

Li, nuda, pentris ŝin. rideto.gif
Mi skribus:
-
Nude li pentris ŝin

Li nude pentris ŝin
Tio certe forigus miskompreneblon.

Sed eble oni povus uzi A-vorton, se mankas rekta objekto:

Mi nuda iras al la plaĝo.

resp.

Nuda mi iras al la plaĝo.

Tiu A-vorto ja koncizigas subfrazon: Estante nuda mi iras ..., ĉu ne?

[iom poste:]

Ĵus mi trovis en paĝero de PMEG ekzemplon, kiu sugestas, ke mi prezentu mian frazon tiel:

Mi iras nuda al la plaĝo.

Eble tiu ĉi vortordo estas aprobinda.

Aŭ ĉu vi uzus E-vorton ankaŭ en tia frazo?

Kolonjano

Melequíades (Prikaži profil) 26. julij 2009 02:59:26

jchthys:"Mi aŭdis la homon kantantan" estas same kiel "Mi aŭdis la kantantan homon" aŭ "Mi aŭdis la homon, kiu kantas".

"Mi aŭdis la homon kantanta" estas angle I heard the man singing aŭ france J'entends l'homme chanter.

La unua frazo akcentas, ke mi aŭdis la homon; la dua, ke mi aŭdis la kantadon.

Ĉu tiu klarigo estas klara/ĝusta?
Jes.

(1)Mi aŭdas la homon kantantan

Estas homo kantanta kaj mi aŭdas lin (aŭ ŝin)

(2)Mi aŭdas la homon kantanta

Estas homo kaj mi aŭdas ke li (aŭ ŝi) kantas.

kantanta estas la predikativo de la objekto.

Mi lernis ke la predikativo de la objekto aperas a-vorte kiel en (2), kaj la predikativo de la subjekto aperas e-vorte, kiel en (3)

(3)Mi aŭdas la homon kantante

Tio estas ke dum mi kantas, mi aŭdas la homon.

Sed mi ne certas, ĉu tiu regulo estas nur por participoj aŭ por ĉiuj adjektivoj. Kiel ajn ĉi tiuj frazoj estas senkontekstaj, kaj en konteksto la parolanto devas scii, ĉu ekzistas ambaŭsignifeco, kaj povas rompi ĝin per diversaj rimedoj.

Nazaj na začetek