Al la enhavo

La karikaturaj bildoj de Mohamedo

de Cináed, 2006-februaro-09

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Cináed (Montri la profilon) 2006-februaro-09 14:01:22

Saluton!

Dum la lastaj semanoj estis multaj manifestacioj kontraux Danion kaj Norvegion. Laste, la manifestacioj estigxis pli kaj pli perfortaj. Ambasadoj estis atakitaj kaj bruligitaj, kaj la ISAF-soldatoj en Afganio estis ege atakitaj.
Tioj okazoj ne sole okazis kauxze de karikaturaj bildoj... Estas iom pli kiu kauxzis tiojn.

Mem, estante Norvegulo, mi ne konsentas presigi la bildojn, ecx se la preslibero permesas tion.
Oni ne devus ofendi aliajn homojn tiamaniere.

Kio vi pensas?

sd13890 (Montri la profilon) 2006-februaro-10 23:39:08

Mi pensas ke tiu ĉi estas granda malrespektas al religio Islamo. La homoj devas respekti la kulturoj de laj aliaj raso kaj laj dogano de laj aliaj religioj.

Jordan (Montri la profilon) 2006-februaro-12 00:07:56

Certe estas malestiminda fari bildoj/propagandoj tiel kontraŭ alian kulturon...sed nek estas estiminda rebati tiel kontraŭ iujn ke ne partoprenis en la aferon ekzemple: ataki kaj bruligi la ambasadojn...ne estas bezonata...la multajn ne devas puniĝi por la eraron de la malmultajn.

Cervera (Montri la profilon) 2006-februaro-12 16:16:02

Mi pensas ke ofendi aliajn kulturojn estas destrui tuton pro kio ni, esperantistoj, estas batalinta dum pli ol cent jaroj sed nek estas tro bone ke iuj islamanoj bruli la ambasadojn ĉar la landoj (Danio kaj alioj)  ne havas kulpon pro tioj karikaturoj.

Corinne (Montri la profilon) 2006-februaro-12 21:27:30

Multaj homoj multe pli ofendas Islamon kaj Mohamedon. Tiuj homoj iras ekzemple en buso kaj murdas infanojn kaj virinojn. Ili diras ke ili faras tion por Islamo kaj por Mohamedo. Kial islamanoj ne manifestas kontaux tio? Tio estas vera demando? Ni, cxiuj, scias ke Islamo estas religio de paco! Kelkaj el tiuj karikaturoj nur parolis kaj demandis pri tio: "Kial islamanoj ne reagas kontraux perforton de tiuj "islamistoj"?". Tiu demando estas farita per bildo: Tiu bildo demandis "Cxu vere Mohamedo subtenas perfortojn ?".. Cxu ne?...Do...Kiu estas ofendita?.... Cxu ne Mohamedo pri nereago de sia popolo kontraux perfortoj de "pretenditaj islamistoj"?... Cxu ne infanoj murditaj?... Cxu ne cxiuj islamanoj?....Cxu ne cxiuj homoj?...

floralia (Montri la profilon) 2006-februaro-13 12:01:36

Saluton,Mi speciale sxatas kaj aprobas la respondon de Cervera. Kaj demandas al Corinne se sxi vidis novan karikaturon montranta la Profeton, vizagxo kasxita, plorante, kiu diras " Kial, Sinjoro, kial  tiuj kiuj kredas ami min estas tiel malsagxaj!!!  Gxis  Floralia

Ereglam (Montri la profilon) 2006-februaro-13 19:51:43

Saluton,

min teruris, kiel mi vidis geislamistoj, kiuj atakis la danojn kaj la norvegojn. Kiel rajto havas ilijn fari ĉiom.
Ili povas surpezi, ke iliajn honoron ofendis, sed ili ne povas forton uzi.
Ĝi estas ne korekta, se oni atakas aliajn homojn, ĉar iu diris/pentris falson.
Mi pensas, ke iaj livis ankoraŭ en la dek-kvar centjaro kaj pensas, ke aliajn ankaŭ tiel estas.

Ni (eŭropanojn) ne povas ofendos islamistojn, sed islamistojn devas diri ne ataki, kiel ili ofenda estas.

PS:
Pardonu miajn erarojn, b.v.
PPS:
mi korektis du erarojn, kiel estis grava. okulumo.gif

 

floralia (Montri la profilon) 2006-februaro-14 09:35:39

Mi vidis gxin en svisa jurnalo kopita de franca gazeto ke mi ne konsilas al vi. Gxia titolo estas "Charly hebdo" jurnalo stulta kaj malica" .. Mi acxetis gxin unu fojo... kaj neniam pli!!! Vere stulta kaj vere malica.   Gxis

 

piteredfan (Montri la profilon) 2006-februaro-23 01:47:34

Mi ne vidis la bildojn, sed mi opinias ke ili intencis inciti perforton, kvankam la dana ĵurnalo neis tion. Kelkaj islamistoj age kaj vorte falis en kaptilon, ĉar ili kondutis maniere kial la kontraŭ-islamistoj priakuzas ilin.

En mia lando la ĵurnalo "Independent" (Memstaro) diras ke la rasista Brita Nacia Partio uzos tiujn bildojn en elektkampanjo.

Mi opinias ke iu grupo, ne sole religia, rajtas ofendiĝi kiam ĝi estas primencita. Ekzemple, la ĵurnalo "The Sun" (la Suno) diris ke la kibitzoj de Liverpulo Piedpilko Klubo kulpis pri la katastrofo ĉe Hejsel kie multaj homoj mortiĝis. Multaj Liverpulitanoj rajte bojkotis tiun ĵurnalon.

Mi ŝatas privatan bojkotagon, ne ŝtatan cenzagon. Vidu danĝeron de tio en Turkio kie homoj arestiĝas pro priparolado pri la masmortigo de armenoj.

Paĉe kaj amike

Peter de Londono

floralia (Montri la profilon) 2006-februaro-26 18:02:58

Tiu Forumo devenas tro malfacila por miaj esperanta kaj politikaj konoj.

Komence mi komprenis la danajn indignon post la murdo de la cineastulo de sinjorino  Ayaan Hirsi Ali . Mi trovis la popolamasan reagon maladaptatan kaj stultan... Sed mi ne povas pli kompreni nek akcepti kiam Ayaan Hirsi Ali postulas kaj defendas la rajton de ofendi.... 

En miaj koro kaj kompreno "murdi" kaj "ofendi" estas samnatura kaj ambaux necesas  penton. Kaj post pento  meritas pardonon .

Reen al la supro