Al la enhavo

Ĉu Biblio estas interesa libro?

de k.garin, 2007-februaro-25

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

Paulinho (Montri la profilon) 2007-septembro-29 17:12:58

waxle:Mi nur ŝercis...
Bedaŭrinde mi ne legas ruson. Do mi ne scias tion ke vi diris. Mi kredas ke la antikvaj popoloj ne dirus ion pri dinosaŭroj nur kial ili nenion sciis de dinosaŭroj. Ili vidis aliajn bestojn, tuta la naturo kaj diris: la tuta naturo esta vere dia dono. Se por la kreado de la mondo Dio elspezis ses da tagonj, oni kredas la naturdono estas dia dono. Se por la por la kreado Dio elspezis 18 000 000 da jaroj? Tio estas samo. Dio estas atendema patrino... La tuta naturo estas dia dono. ĉi tio estas kredartikolo... La problema estas? Kiel la homo povas esti ankaŭ li vere dia dono?

diogotux (Montri la profilon) 2007-oktobro-01 20:48:07

Homoj skribis la vorton de dio, ne male. Homo skribis ĉiujn sanktajn leĝojn, ne dio. Laŭ dirita antaŭe, biblio ne estas logika. Laŭ mi ĝi eĉ ne estas bela.
Kaj ĉu libro kiu incitis tiom da militoj estas bela? Ĉu la Inkizicion (Inquisição) estis bela?

Mi mem skribos libron plenan da sensencaĵo kaj poste mi diros ke tiu libro estas bela, sed ne logika. Ĉu libro kiu parolas tiom multe pri paco povas okazigi militojn? Jes, la Sankta Stulta Biblio.

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-oktobro-02 03:39:19

diogotŭ:Homoj skribis la vorton de dio, ne male. Homo skribis ĉiujn sanktajn leĝojn, ne dio. Laŭ dirita antaŭe, biblio ne estas logika. Laŭ mi ĝi eĉ ne estas bela.
Kaj ĉu libro kiu incitis tiom da militoj estas bela? Ĉu la Inkizicion (Inquisição) estis bela?

Mi mem skribos libron plenan da sensencaĵo kaj poste mi diros ke tiu libro estas bela, sed ne logika. Ĉu libro kiu parolas tiom multe pri paco povas okazigi militojn? Jes, la Sankta Stulta Biblio.
Kiu okazigis tiajn kruelaĵojn estis la Homo, ne la biblio aŭ Dio mem. La Homo igas Dion diri kion li volas, tamen estus granda malprudenteco diri ke tiu libro ne enhavas belaĵojn.

KaroloDenison (Montri la profilon) 2007-oktobro-02 04:42:45

La Biblio, kiel io alia, povas esti malbonuzata aŭ bonuzata, simile la potenco atoma.
Kelkaj aĵoj ke venis de kredado en la biblio inkluzivas anestezo kaj Ameriko. Eĉ retpaĝo havanta kristanaj homoj de scienco:
http://creationtruthoutreach.org/files/Scientists.... . Sed vidi malbonaj aplikadoj de la Biblio, oni nur necesitas rigardi la novaĵon, La skandaloj de La Kirko Katoliko, hipokrituloj de ajna kirko, kelkaj televidpredikistoj, "sanktaj militoj", persekutadoj, maltoleremo, ktp.
Do, ĝi totale dependas je uzemo. Homaro povas malbonuzi iu ajn, malfeliĉe.

diogotux (Montri la profilon) 2007-oktobro-02 14:45:40

Mi konsentas kun KaroloDenison, homaro povas malbone uzi io ajn.
Inkluzive, homoj povas malbone uzi armilojn, kiuj estis kreitaj celante al mortigo de aliaj homoj!
Simpla uzo de armiloj ja estas malbonuzo!
Dum la biblio parolas pri amo al proksimulo, ĝi ankaŭ incitas maltoleremo al tiuj kiuj ne konsentas al sia vidpunkto. Kaj ke la venĝo de dio estas terura!

Kaj remi_boligee, la Dio neniam estas kulpa, ĉu ne?

ONI SERĈAS DION, VIVAN AŬ MORTAN!

KaroloDenison (Montri la profilon) 2007-oktobro-02 16:30:12

Diogotŭ eskribis:
"Dum la biblio parolas pri amo al proksimulo, ĝi ankaŭ incitas maltoleremo al tiuj kiuj ne konsentas al sia vidpunkto".

Kie diras la biblio tion? Venas tio de homo aŭ de la biblio? Estas punkto grava, kaj estis tion, kion mi estis diranta. Multaj gehomoj supozas ke la Biblio diras aĵojn ke ne diras.

Facte, Jesuo mem diris, ke multaj kiuj kredas ke ili estas lia estas erara. Kaj tion, kion ili faras en ĉi tiu mondo ofendas multajn. Sed montru al mi, mi petas, tie, kie la biblio lernigi maltoleremo. Mi kredas ke tio venas de homaro.

diogotux (Montri la profilon) 2007-oktobro-02 18:58:52

KaroloDenison:Diogotŭ eskribis:
"Dum la biblio parolas pri amo al proksimulo, ĝi ankaŭ incitas maltoleremo al tiuj kiuj ne konsentas al sia vidpunkto".

Kie diras la biblio tion? Venas tio de homo aŭ de la biblio? Estas punkto grava, kaj estis tion, kion mi estis diranta. Multaj gehomoj supozas ke la Biblio diras aĵojn ke ne diras.
Eble la bilio ne diras vorto post vorto ke oni devas esti maltolerema al kiu ne kredas je samaj principoj, sed diras tion sia interpreto. Kie estas la diferenco??? Se ne estus tiel, ne ekzistus protestantoj. Nek ortodoksaj.

Mi ne legas Biblion, mi ne volas perdi mian tempon.

KaroloDenison (Montri la profilon) 2007-oktobro-02 19:25:00

Dankinde pro fari mia punkto. Facte, multoj "interpretistoj" diras kaj faras multan aĵon ke neestas en la Biblio, por forkunduki populoj de ĝi. Kaj tiuj, kiuj ne legas ĝin neniam konos pli bone. Ĉiu de tio estas ruzi la singardaj, aŭ tiuj pretaj esti malobservantaj.

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-oktobro-03 23:05:44

diogotŭ:Dio neniam estas kulpa
Ne. Kulpa estas la Homo, kiu misparolas kaj miskomprenas Liajn vortojn.

diogotŭ:Mi ne legas Biblion, mi ne volas perdi mian tempon.
Do, kion vi faras en forumafiŝo kiu temas pri Biblio mem? Kiel vi scias ke ĝi ne estas interesa libro se vi mem ne konas ĝin?

Se tio estas vero, mi timas ke via opinio devenas de antaŭjuĝo kaj pro tio, ne estas valida.

diogotux (Montri la profilon) 2007-oktobro-04 00:24:58

ne ĉar mi ne legas ĝin nuntempe mi ne konas ĝin. Mi kvankam neniam volis lerni pri Biblio, kontraŭ mia volo mi lernis pri ĝi, kaj kion mi scias, tion mi ne ŝatas.
Kutime tiuj kiuj legas la Biblio estas hipokritaj kaj ne helpas sian proksimulon krom la plej proksimulo: Ili mem!
Mi venkis konkurson pri Biblia studado kaj mia familio estas protestanta. Mi scias pli multe pri la Biblio ol la plej multo ĉar ekde tre juna mi bezonis iri al preĝejo, mi nur ne konsentas kun la biblio kaj la hipokrita kristanismo! La plej fipersonoj kiujn mi konas estas kristanaj, kaj la plej bonaj personoj kiujn mi konas estas ne!

Tio montras ke boneco ne dependas de kristanismo, kaj ke ĝi nur estas stultaĵo!

Reen al la supro