Al la enhavo

ligilo por traduko

de crescence, 2009-septembro-26

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-septembro-26 05:52:08

Jen ligilo por traduko Esperanto/angla :

Traduku

Crescence

victornino (Montri la profilon) 2009-septembro-26 10:59:10

Mi metis la frazon: Hi, how are you?

ka ricevis:

"Saluton, kiel estas al vi?" demando.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-septembro-26 11:54:12

victornino:Mi metis la frazon: Hi, how are you?
ka ricevis:
"Saluton, kiel estas al vi?" demando.gif
Ili ja skribas kiel la programo (Elitrad) funkcias:
Elitrad:La programo utiligas neniom da artefarita inteligento. La "tradukoj" estas pli-malpli simplaj anstataŭigoj kun ĉiuj malavantagoj de tiu metodo, apenaŭ pli ol la angla en aliaj vortoj.
Sed ĉu ne ĉi tiu ideo estas bonega?
Elitrad:Se la kvalito de (profesia) maŝintradukado iam estus pli bona ol la kutima angla fuŝe lerninta de multegaj homoj, kaj se Esperanto estas multe pli facile (malpli koste) lernebla ol la angla, kaj se la pli multaj (internaciaj) komunikoj estas trainterretaj, tiam homoj ekuzos maŝintradukadon por la interretaj komunikoj kaj ekvolos lerni Esperanton anstataŭ la anglan por la eksterinterretaj komunikoj.
Mi jam delonge pensis ke devus esti pli facile por komputiloj kompreni Esperanton ol ĉiun alian (homan) lingvon.

crescence (Montri la profilon) 2009-septembro-26 18:27:44

victornino:Mi metis la frazon: Hi, how are you?
ka ricevis:
"Saluton, kiel estas al vi?" demando.gif
Mi ne komprenas, kial la vorto "you" estis tradukata "al vi"... !
Tiu tradukretpaĝaro ne estas la plej bona ! rideto.gif

Crescence

Clet (Montri la profilon) 2009-oktobro-05 22:01:41

Laŭ mia vidpunkto, "kiel estas al vi" estas pli facile komprenebla ol "Kiel tio iras ?" aŭ "Kiel vi portas vin ?", (kiuj estas la literaj tradukoj en la franca de "Aŭdujudu")

Hedilla (Montri la profilon) 2009-oktobro-07 09:04:12

Ankaŭ oni povas uzi...

apertium

http://apertium.org

russ (Montri la profilon) 2009-oktobro-21 07:48:29

crescence:
victornino:Mi metis la frazon: Hi, how are you?
ka ricevis:
"Saluton, kiel estas al vi?" demando.gif
Mi ne komprenas, kial la vorto "you" estis tradukata "al vi"... !
Ĉar temas pri kiel iras vivo, laŭ via vidpunkto, rilate al vi, ĉu aferoj okazas bone aŭ malbone al vi, ktp. La traduko sencas kaj kompreneblas, laŭ mi, kvankam ĝi ja ne esta la plej kutima diraĵo, nek laŭvorta traduko de "how are you" (sed tiaj ĝentilaj kutimaj esprimoj ne nepre estu tradukitaj laŭvorte). (Mi dirus "kiel vi fartas?"). Tamen se vi serĉos "kiel estas al vi" rete, vi trovos iujn uzojn de tiu esprimo.

Reen al la supro