Al la enhavo

La vortaro estas tro sala.

de darkweasel, 2010-februaro-20

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-20 19:33:23

La vortaro de lernu! post entajpo de la vorto sal donas al oni difinon aŭ tradukon, kiu ŝajnigas ĝin mallongigo de saluton.

La vorto sal ja estas ofte uzata tiamaniere. Sed tio estas eraro. Salo estas blanka spico, kaj sal estas senfinaĵa ekkrio de tiu ĉi vorto.

Mi opinias, ke ĉesu tia ĉi subteno de ofta eraro fare de lernu! Kiu entajpas sal estu sendata al salo, ĉar tio estas la signifo de tiu ĉi ekkrio.

Pharoah (Montri la profilon) 2010-februaro-20 21:11:38

Jes, sed kiam oni vere dirus la mallongigo de salo? Ĉi tiu signifo ne helpus la lernantojn kompreni la interparolojn, kiujn ili legus. Mi pensas ke sal (sen ') por saluton ne estas eraro, sed nova vorto.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-februaro-20 21:28:16

Mi ne komprenas kiel oni povas esti tiel "malagema" por diri "sal" anstataŭ "saluton". Ĉu ĉi tiu lasta parolo estas tiel longa? Ĉu tio prenas al iu grandan penon prononci ĝin?

Ni ŝategas impliki aĵojn. demando.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-20 21:33:28

ĝis, ĝis la, adiaŭ
(estas pli mallongaj)

Kial ne : Ĝ! rido.gifsal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-21 11:00:46

Pharoah:Jes, sed kiam oni vere dirus la mallongigo de salo? Ĉi tiu signifo ne helpus la lernantojn kompreni la interparolojn, kiujn ili legus. Mi pensas ke sal (sen ') por saluton ne estas eraro, sed nova vorto.
Sal simple logike signifas salon. Laŭ la logiko "helpas kompreni la interparolojn", ni povus ankaŭ envortarigi ĉiujn aliajn oftajn erarojn.

horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-21 12:27:37

Pharoah:Jes, sed kiam oni vere dirus la mallongigo de salo? Ĉi tiu signifo ne helpus la lernantojn kompreni la interparolojn, kiujn ili legus. Mi pensas ke sal (sen ') por saluton ne estas eraro, sed nova vorto.
Mi povas kompreni ke multaj homoj volas unusilaban saluton kiel la anglan Hi. Sed se ni vere enkonduku novan vorton, tiam ni ne enkonduku Sal, ĉar sal ja jam estas radiko. Kial ni ne simple enkonduku Haj, kion preskaŭ ĉiu en la mondo komprenus?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-21 13:09:30

horsto:Kial ni ne simple enkonduku Haj, kion preskaŭ ĉiu en la mondo komprenus?
Multe pli bone ol sal! Mi iafoje uzas hej, kiu ŝajnas pli kutima.

dombola (Montri la profilon) 2010-februaro-21 21:17:53

sal.gif
Kial ni ne simple enkonduku Haj, kion preskaŭ ĉiu en la mondo komprenus?
Multe pli bone ol sal! Mi iafoje uzas hej, kiu ŝajnas pli kutima.
Grandegaj trompoj!!

1)Se oni anstataŭigus saluton por "hej" aŭ "haj",oni kreus substantivan vorton sen o-finaĵo.
Se oni facile akceptus substantivan vorton sen o-finaĵo por ofta ĉiutaga esprimo, tiam la semo de la nereguleco estus certe daŭre enplantita en la sino de Eo.kaj estus sole afero de tempo por ĝi vigle floradi en vojo sen reveno.
2)Se oni esperantigus al "hejo" kaj "hajo", la granda avantaĝo de monda komprenado perdiĝus.Plue, "hejo/hejon/hajo/hajon" sonas kiel interjektiojn por instigi aŭ haltigi ĉevalojn! Noblaj kaj utilaj bestoj,sed malnobla kaj malbelsona komplimento.
3)Se oni komplimenti "hej" aŭ "haj",oni ne povas plendi se la alia homo ekparoli en la angla.
Eble tre bona oportuneco por agrabla parolo Esperante perdiĝus.
4)"Saluton" forte kaj afable dirata certigas nin ke ni renkontiĝas kun vera Esperantisto.
sal.gif
5)Vidu kion mi deziras al vi ciuj:
http://noticias.uol.com.br/album/100221olho_albu...

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-februaro-21 22:36:28

"Saluton" forte kaj afable dirata certigas nin ke ni renkontas vera Esperantisto.
Mi tute akordas kun vi.

Do, SALUTON al vi ĉiuj. Estas plezurego interŝanĝi ideojn kun vi, kies gepatraj lingvoj mi neniam sukcesos lerni aŭ paroli.

Amike.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-21 22:45:34

"Hej!" sonas al mi iom vulgara.

Eĉ en anglujo en fajnaj butikoj oni ne salutas klientojn per "Hej!", sed per "Good morning Sir!"
Se urbe iu diras al mi "Hej!" mi ofendiĝas.
sal.gif

Reen al la supro