Al la enhavo

Originala Esperanta Literaturo

de Silvanus, 2004-novembro-10

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Silvanus (Montri la profilon) 2004-novembro-10 16:43:30

Chiu lingvo havas sian literaturon. Ech novajn lingvojn, kiel la renovigita hebrea, havas originale verkitajn literturajhojn. Mi konas Esperanto dum mallonga tempo, kaj mi jam konas du au tri originale verkitajn literaturajhojn.
Tio estas la afero kiun ni diskutos.
Chu estas multaj tiaj literaturajhoj?
Chu esperanto estas bona au malbona lingvo por literaturo?
Kiel la internacia naturo de la lingvo influas literaturon?
Kaj pluaj aferoj.

Юрий (Montri la profilon) 2004-novembro-27 14:27:51

Esperanto estas tre oportuna lingvo por verko. Lingvistoj esploris ĉiujn lingvojn kaj difinis, ke Esperanto tre facile tradukata lingvo. Ili tradukis tekstojn de gepatraj lingvoj al Esperanto kaj male. Okazis, ke traduko de unu lingvo al Esperanto ka male estas sen ŝanĝoj. Ankaŭ kompreno Esperanton de homoj estas pli facila ol iu alia.

akred (Montri la profilon) 2004-decembro-12 12:34:58

Kara Silvanus!

Kiuj estas la tri verkoj kiujn vi konas?

Kiajn vi ŝatus legi?

akred

annA (Montri la profilon) 2004-decembro-22 23:31:39

Sal!

eble estas bona ideo por fari etan anketon:

"nomu tri plej sxatatajn librojn orginale verkitaj en Esperanto"

- mia respondo:

1) DIS - malgrau acxan kovrilon

2) sxtona urbo

3) fajron mi sentas interne

annA

annio (Montri la profilon) 2004-decembro-24 20:34:38

Kio etstas tia nomo?

asterite (Montri la profilon) 2005-februaro-09 01:50:08

Saluton!

Nu, ni ne konas verkojn, sed mi konas tre amuzan ŝercon (originale esperantan),  kiun amiko rakontis al mi:

Juna knabino eble 16 jara iris somere al la junulara kongreso
kiam sxi revenis hejme sxi diris al sia patro:
- Pacxjo mi ne plu estas virgulinon.
- Damne! diris la patro.  Mi elspezis tiom da mono por sendi vin al Esperanto kunveno kaj vi ankorau ne scias la gxustan uzon de la akuzativo.

Julinjo (Montri la profilon) 2005-marto-31 11:52:07

Silvanus skribis:

Chiu lingvo havas sian literaturon. Ech novajn lingvojn, kiel la renovigita hebrea, havas originale verkitajn literturajhojn. Mi konas Esperanto dum mallonga tempo, kaj mi jam konas du au tri originale verkitajn literaturajhojn. Tio estas la afero kiun ni diskutos. Chu estas multaj tiaj literaturajhoj? Chu esperanto estas bona au malbona lingvo por literaturo? Kiel la internacia naturo de la lingvo influas literaturon? Kaj pluaj aferoj.

 

UitvlugtDJ (Montri la profilon) 2006-septembro-07 23:13:18

Kiel unua komenco, mi indiku la "Bazan Legoliston" de William Auld: http://eo.wikipedia.org/wiki/Baza_legolisto Mi legis (ĝis nun) nur tri aŭ kvar libroj de ĝin; tamen ĉio sur la listo estas leginda.

Mi mem verkis iomete Esperante, kaj mi trovis, ke la lingvo estas tre taŭga por verkado. La lingvo estas tre fleksebla sed ĉiam komprenebla.

Estas multaj Esperantaj verkaĵoj; ĉu tiuj estas "literaturaĵoj" pendas sur la difino de "literaturo".

Lunombrulino (Montri la profilon) 2006-septembro-22 21:15:28

annA:Sal!

eble estas bona ideo por fari etan anketon:

"nomu tri plej ŝatatajn librojn orginale verkitaj en Esperanto"
...
1. Mistero de Peter ANSELMO.
Romaneto (eble, romaneteto) pri junulo kiu serĉas sekretan tunelon. Bona legado por komencantoj.

2. Ĉu Vi Kuiras Ĉine? de Johán VALANO.
Romana mistero de krimo. La unua libro de kelkaj de la sama aǔturo pri la sama polica detektivo.

3. Serĉu, kaj Vi Trovos de István NEMERE.
Alia romana mistero de krimo. Ĉu vi povas konstati mian legemon?

Philipp (Montri la profilon) 2006-oktobro-02 18:08:35

Antaŭ nelonge mi akiris "Antaŭ la kulisoj" de Bernard Golden. La libro konsistas el unuaktaj teatraĵoj tre spritaj kaj en tre riĉa kaj vivplena lingvaĵo.

Reen al la supro