Al la enhavo

Ĉu vi pensas pri via morto?

de IvanCvetoči, 2007-julio-02

Mesaĝoj: 105

Lingvo: Esperanto

Paamayim (Montri la profilon) 2007-julio-10 22:07:41

Belege diris. Mi vere ĝuis legi vian mesaĝon, manu_fr. Dankon por donas ion al mi kiu pri mi povas pensi.

lunvirino (Montri la profilon) 2007-julio-10 23:40:12

manu_fr:Dankon por viaj tre interesaj mesaĝoj.

La nura fakto, kiun mi certas sur tiu ĉi tero, same kiel vi ĉiuj, estas ke mia korpo mortos iam.
Ne gravas, ĉar mi scias, kial mi estas sur tero.

Pro konscio de la morto, la homoj ja konstruis filozofiojn kaj reliĝiojn, kaj timis ĝin.

Jen kio ?
Rigardu la stelojn, la universon, la naturon.
Estas ĉiam perfekta. Kiel ? Kial ?
Ĉu vi pensas ke la homo ne havas sufiĉe da sperto kaj pruvoj nuntempe ?
Mi tute ne estas religia homo, kaj oni neniam instruis min pri religioj. Sed oni ĉiuj havas animon, pli malpli bonan ĉu ne ?
Kaj de for estis tre sanktaj homoj, kiuj ĉiam kapablis montri la bonan vojon, kiel esti homoj.

Kelkaj inter ni jam kapablas senti propran animon, aliaj certe vidas spiritojn, kaj aliaj kapablas vojaĝi sen uzo de la korpo.
Tio estas faktoj.

Kaj se la animo, kiu ne estas korpa kaj tiele ne dependas de la korpo, ĉu simple ne estus eterna ?

Mi pensas, ĉar tio videblas en multaj spertoj.

Kaj jen la celo de la korpa vivo estus pliboniĝi la animon, kiel montris nin la plej sanktaj homoj : Saint Louis, Jesus, Buddha, Mahometo, Gandhi ktp...

Estu bona, kaj vi ne timos vian morton.

Ĉar jen vi ne havos kialon de timi ĝin.

Nur timas la morton, tiuj, kiuj ne estis sufiĉe bonaj en la vivo.

Jes, mi pensis pri morto, sed la konkludo estas, ke morto ne ekzistas.

Simple.

Manu

sal.gif
Jes, vere, mi konsentas al Paamayim. Vi tre saĝe esprimis vin. Viaj pensoj estas tio, pri kio la homoj meditu, mi pensas. Se ĉiuj homoj en la tuta mondo pensus tiel pri la morto, multaj aferoj estus pli facilaj kaj pli pacaj. senkulpa.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-julio-11 20:14:51

IvanCvetoči:
Vere skeptika pozicio estas neakceptado de kredaĵoj: ekzistado de dio, spirito, senmorteco, feinoj, etaj verdaj homoj, ktp. Sed oni kutime forgesas, ke al kredaĵoj apartenas ankaŭ: neeksistado de dio, feinoj ... Jes, se oni ne kredas je senmorteco, oni kredas je neekzistado de senmorteco! Multaj materialistoj prezentas sin kiel skeptikojn, sed ili estas ankaŭ kredantoj.
Tiu ne estas veraĵo. Ne kredi je io estas tute malsama temo ol kredi je ne-io. Ekzemple, se iu neniam estis aŭdanta pri feinoj, li ne kredus je feinoj, sed li ne povus kredi je la neekzisteco de feinoj, ĉar li ne scias eĉ pri la ekzisteco de la kredo je feinoj.

Miakaze, tiu estas evidenta ke mi estas aŭdinta pri la kredo je senmorteco de animo. Mi pensas, ke mi ne havas kialon por kredi je la vereco de tiuj kredoj, sed mi ankaŭ ne havas provon pri sia malvereco. Kial, do, mi diras, ke mi ne kredas je senmorteco? Pro la sama kialo mi diras, ke mi ne kredas je feinoj kaj Patro Kristnasko: personoj elpensas multajn aferojn, kiuj ne estas ĉiam veraj; do, mi ne kredos je io se ĝi ne ekzistas bonajn provojn pri iliaj ekzistecoj. Kiam tiaj provoj estos konigita de mi, mi kredos.
Do, kiel esti nekredanto? Malfacile. Ni ne devas diri: "Tio (ne) ekzistas!", sed: "Laŭ miaj sperto, scio, pensado kaj sento, mi havas hipotezon, ke tio (ne) ekzistas." Se ni volas havi certecon pri io, ni devas konfidi je ni mem kaj provos trovi atestaĵojn pri tio (se estas eble). La plej alta juĝisto estas propra sperto.
Mi pensas same. Sed ĝi estas pli facila kaj pli praktika, dum babilado, diri "Mi ne kredas je tio" ol diri "Laŭ mia sperto scio, ktp., mi havas hipotezon, ke tio ne ekzistas." Kiam mi diras la unuan frazon, sciu ke mi pensas la duan.
Ĉi tiu fadeno devojiĝis. Mi volis diskuti pri morto. Pri nia morto, kiu atendas nin ie.
Kaj vi, kiu ne volas akcepti aferojn per kredo, kial vi ne volas pensi pri via morto, kiu estas eble sola certa afero en via vivo?
Morto ne interesas al mi. Nur vivo. Morti estas la lasta afero mi intencas fari okulumo.gif. Dum mi vivas ĝi estas multaj aferoj pli interesiĝinda, kiel amo, amikeco, laboro, bonfarto, plezuro... Mi preferas konsumi mian tempon pensante pri tiuj aferoj.

Mi mortos iam, sed nun mi vivas; kaj se kiam mi estos morta, eble mi ne povos pensi pri vivo, kial devus mi, dum vivo, pensi pri morto?

Hasen (Montri la profilon) 2007-julio-12 09:31:57

Vilinilo:
Morto ne interesas al mi. Nur vivo. Morti estas la lasta afero mi intencas fari okulumo.gif. Dum mi vivas ĝi estas multaj aferoj pli interesiĝinda, kiel amo, amikeco, laboro, bonfarto, plezuro... Mi preferas konsumi mian tempon pensante pri tiuj aferoj.

Mi mortos iam, sed nun mi vivas; kaj se kiam mi estos morta, eble mi ne povos pensi pri vivo, kial devus mi, dum vivo, pensi pri morto?
[/quote]La fakto, ke vi eniris ĉi tiun forumon montras jam, ke vi tute ne pravas!
Se vere vi ne interesiĝus pri la morto, vi ne estus enirita ĉi tie.
Do, en via subkonscio eksistas desiro scii je kio vi kredu.
Tio mi ne povas diri al vi. Estas via propra afero.
Sed kion vi farus, se morgaŭ korinfarkto atakus vin kaj mortigus vin? Tiam vi ne plu havos tempon por pensi pri la morto! Kaj vi estos ŝokata de tio, kio okazos al vi en la spirita mondo. Tie, mi pensas, vi devos pensi pri la vivo....

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-julio-12 10:34:39

Hasen:
La fakto, ke vi eniris ĉi tiun forumon montras jam, ke vi tute ne pravas!
Se vere vi ne interesiĝus pri la morto, vi ne estus enirita ĉi tie.
Do, en via subkonscio eksistas desiro scii je kio vi kredu.
Tio mi ne povas diri al vi. Estas via propra afero.
Via opinio ne povas ŝanĝi la fakton mi simple ne pensas pri morto. Ĉu vi almenaŭ legis miajn unuajn mesaĝojn antaŭ ol konkludi kial mi eniris tiu ĉi forumo?
Sed kion vi farus, se morgaŭ korinfarkto atakus vin kaj mortigus vin? Tiam vi ne plu havos tempon por pensi pri la morto! Kaj vi estos ŝokata de tio, kio okazos al vi en la spirita mondo. Tie, mi pensas, vi devos pensi pri la vivo....
Ŝajnas vi ne legis miajn mesaĝojn do. Mi ne kredas je spirita mondo.

Lusjo (Montri la profilon) 2007-julio-16 18:27:41

IvanCvetoči:Ni mortos. Ĉi tio estas fakto. Ĉu ne? Kutime ni ne pensadas pri fino de la vivo. Ni estas tro okupitaj pri diversaj aferoj. Jes, ni kondutas kiel ni vivos eterne. Ĉu vi povas diskuti pri via morto?
Mi opinias ke pensi pri la morto estas tre grava afero. Ĉu ni vivos eterne aŭ ĉio estas detruitaj? Ĉu ni timas je la morto aŭ perdo de individueco? Al la universo, ne estas grava afero. Steloj kaj planedoj naskas, vivas kaj mortas. Estas leĝon en universo. Plantoj kaj bestoj ankaŭ. Al ni ne okazas malsimile. Vere, ni timas la perdon de individueco, ĉar, se la individueco finiĝas, ni ankaŭ finiĝos.

La komunaj viroj kaj virinoj ne povas respondi kelkajn demandojn sen helpo de scienco, ĉar religioj kaj filozofioj estos ĉiam ideoj kaj ideoj ne estas kaj ne estos necese veraj. Mi opinias ke la scienco, povas doni al ni multajn respondojn. Mi menciis pri la spertoj de D-ro Pim Van Lomel, el Nederlando. Li konduktis sperton pri la memoroj de mortintoj kiam la mortintoj travivis spertojn de preskaŭ mortojn. La plejparto de la mortintoj mortis kaj revivis je grava krizoj en iliaj koroj. Iliaj koroj haltis sed ili vidis aliajn ulojn, sentis, kaj aŭdis bone.

Se ni diras ke la mortintoj ne vere mortis, ĉar ili revivis pere de medicinaj rimedoj, ni povas almenaŭ diri ke tiu klaso de “mortintoj” estas vere speciala. Kelkaj scientistoj, especiale la curacistoj, ne deziras fari konkludoj. Kelkaj, kiel Van Lomel, asertas sur bazo de scienco, ke la morto ne ekzistas.

Mia konkludo estas ke ni devas pensi pere de filozofio sed ankaŭ pere de sciencaj rimedoj. La filozofio kaj religioj sole ne povas doni al ni la veron. Necesas la observon. Nur la scienco povas doni al ni la certecon. Tiu certecon komencis montri ĝin en la nunaj tagoj. Mi komprenas ke estas deziro de ĉiuj homoj koni la estontecon. Laŭ mia opinio, la estonteco jam komenciĝis. La scienco komencis montri al ni la estontecon. Laŭ scienca pensimaniero, mi kredas ke ni vivos. La ateistoj povas diri al mi ke mia pensmaniero estas tre rompiĝema. Eble. Sed scienco progresigas kaj mi vidas nun lumojn kie, 20 jaroj antaŭ estis preskaŭ ideoj. En la kampo de la ideoj, ni povas eterne diskuti, sed ĉio ŝanĝas kiam scientistoj alvenas trovas la samajn ideojn tra la mondo. Parolante ekskluzive pri la spertoj de preskaŭ de la morto (NDE – Near Death Experiences), kuracistoj en Brazilo (mia lando) kaj Usono, Anglio, Francio, Nederlando kaj aliaj partoj de la mondo alvenas al la sama konkludo: la fenomeno estas almenaŭ interesa, ĉar meritas atenton.

Mi legis ke kelkaj partoprenantoj de la forumo skribis ke ni devas vivi bonan vivon, ĉar ne devas timi la morton. Se ni diskutos pri religio, ni konos la veron nur kiam ni mortos, ĉar la religio temas pri la moralo, kaj moralo kondukas al la ideo de la bono kaj malbono. Sed, se ni diskutos kun helpo de aliaj rimedoj kiel scienco, ni povas almenaŭ antaŭvidi nian estontecon: la vivo post morto eblas. Se la sorto de la animo post la morto esta bona aŭ malbona estas tute alia afero. Mi pensas.

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2007-julio-22 01:42:01

Vilinilo:
IvanCvetoči:
Vere skeptika pozicio estas neakceptado de kredaĵoj: ekzistado de dio, spirito, senmorteco, feinoj, etaj verdaj homoj, ktp. Sed oni kutime forgesas, ke al kredaĵoj apartenas ankaŭ: neeksistado de dio, feinoj ... Jes, se oni ne kredas je senmorteco, oni kredas je neekzistado de senmorteco! Multaj materialistoj prezentas sin kiel skeptikojn, sed ili estas ankaŭ kredantoj.
Tiu ne estas veraĵo. Ne kredi je io estas tute malsama temo ol kredi je ne-io. Ekzemple, se iu neniam estis aŭdanta pri feinoj, li ne kredus je feinoj, sed li ne povus kredi je la neekzisteco de feinoj, ĉar li ne scias eĉ pri la ekzisteco de la kredo je feinoj.

Miakaze, tiu estas evidenta ke mi estas aŭdinta pri la kredo je senmorteco de animo. Mi pensas, ke mi ne havas kialon por kredi je la vereco de tiuj kredoj, sed mi ankaŭ ne havas provon pri sia malvereco. Kial, do, mi diras, ke mi ne kredas je senmorteco? Pro la sama kialo mi diras, ke mi ne kredas je feinoj kaj Patro Kristnasko: personoj elpensas multajn aferojn, kiuj ne estas ĉiam veraj; do, mi ne kredos je io se ĝi ne ekzistas bonajn provojn pri iliaj ekzistecoj. Kiam tiaj provoj estos konigita de mi, mi kredos.
La vorto "kredi" signifas: "Pensi, ke io estas vera, ne havante pruvon." Se iu ne havas eĉ koncepton pri io (ekz. feino), ne estas ĝuste diri, ke "li ne kredas je feinoj". Pri aferoj, pri kiuj mi ne havas eĉ ideon, mi ne povas kredi aŭ ne kredi.

Sed, kiam ni havas nur ideon pri tio, sen pruvo, tiam ni havas, ne du, sed tri eblojn: kredi, nekredi aŭ esti neŭtrala. Ekzemple, esprimo "Mi ne kredas je dio." povas signifi ambaŭ: ke la parolanto estas ateisto, aŭ, ke la parolanto ne kredas aktive je dio, ĉar li/ŝi ne havas firman opinion pri ekzistado de dio. La dua signifo estas pli-malpli neŭtrala.

En la supra citaĵo mi parolis pri "kredi" en aktiva senco. Do materialistoj aktive kredas je neekzistado de dio.

Mi opinias, ke pri nepruvitaj aferoj estas pli bone esti neŭtrala kaj "malferma" por novo.

Vilinilo:
IvanCvetoči:Ĉi tiu fadeno devojiĝis. Mi volis diskuti pri la morto. Pri nia morto, kiu atendas nin ie.
Kaj vi, kiu ne volas akcepti aferojn per kredo, kial vi ne volas pensi pri via morto, kiu estas eble la sola certa afero en via vivo?
Morto ne interesas al mi. Nur vivo. Morti estas la lasta afero mi intencas fari okulumo.gif. Dum mi vivas ĝi estas multaj aferoj pli interesiĝinda, kiel amo, amikeco, laboro, bonfarto, plezuro... Mi preferas konsumi mian tempon pensante pri tiuj aferoj.

Mi mortos iam, sed nun mi vivas; kaj se kiam mi estos morta, eble mi ne povos pensi pri vivo, kial devus mi, dum vivo, pensi pri morto?
La morto estas fakto por ĉiuj. Ni renkontas mortoj de aliaj ĉiutage. La morto estas parto de nia vivo, se ni volas aŭ ne.

Aferoj estas malsamaj en lumo de nia morto. Kelkfoje ni koleras pro malgravaj problemoj. Per helpo de penso pri nia morto, ni povas ekkoni, ke iuj problemoj estas vere malgravaj! Per penso pri nia propra morto ni povas pliriĉigi nian vivon.

Efim (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 11:04:30

shoko.gif
Mi opinas, ke ie ajn viva organizmo povas vivi iom ajn longa, t.e. eterne.
Mi havas en vido la fizikan somaton.
Aserto, ke "homo estas mortebla" - iluzio same "Tero estas plata".

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 15:34:00

Mi pensas pri morto, sed ne timas. Ĝi okazos, tio certas. Mi povus paroli pri la temo tage kaj nokte, sed, mi pensas ke lernu! ne havas sufiĉe grandan servilon lango.gif .

Efim (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 16:02:35

ora knabo:Mi pensas pri morto, sed ne timas. Ĝi okazos, tio certas. Mi povus paroli pri la temo tage kaj nokte, sed, mi pensas ke lernu! ne havas sufiĉe grandan servilon lango.gif .
demando.gif
Mi povas disputi kaj Lernu! havos sufiĉan servilon.

Reen al la supro