Al la enhavo

Pri ni

lernu!: vorto en Esperanto kiu signifas "lernu".

Ĝenerale

lernu!: senkosta retejo por konatiĝo kun kaj lernado de internacia lingvo Esperanto. Ĝi ankaŭ estas iuspeca eksperimento pri metodiko de perreta, seninstruista kaj senklasa lingvolernado. Ni estas malfermitaj al kunlaboro kaj volonte interŝanĝas spertojn kaj teknikojn!

Ĝi ankaŭ estas iuspeca eksperimento pri metodiko de perreta, seninstruista kaj senklasa lingvolernado. Ni estas malfermitaj al kunlaboro kaj volonte interŝanĝas spertojn kaj teknikojn!

Fono

La ideo de lernu! kiel lerno-medio naskiĝis ligite kun la unua Edukado@Interreto (E@I) seminario en Svedio en aprilo de 2000, kaj konkretiĝis oktobre 2001 dum la dua E@I, ankaŭ en Svedio. En julio 2002, la projekto ricevis subtenon de la fondaĵo ESF, kaj la paĝaro ekkreiĝis tiu-aŭguste. La lanĉo okazis kvar monatojn poste, en decembro 2002.

Reen al la supro