Al la enhavo

Kiu estas la plej facila natura lingvo?

de Paquillo, 2012-aprilo-24

Mesaĝoj: 100

Lingvo: Esperanto

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2012-majo-17 11:11:29

Paquillo:Laŭ vi:
Kiu estas la plej facila natura lingvo?
Kiu estas la plej facila natura lingvo gramatike?
Kiu estas la plej facila natura lingvo je ortografio k prononco?
Nature, gepatra lingvo ne menciindas kaj por mi je ĉiuj demandoj la respondo estas turka kaj aliaj turkgrupaj lingvoj. malgraŭ ke mi estas slavo aliaj slavaj lingvoj miaopinie havas multajn kaŝitajn kaptilojn kaj danĝerojn. samsonaj vortoj ofte signifas malsamon.ekz-e ĉeha vorto "freŝa' ruslingve signifas "malfreŝa" kaj pola frazo 'ĉiutempe rekte' por rusoj sonas "plenan horon simple'.

victornino (Montri la profilon) 2012-majo-19 09:51:09

Jes, jes, la plej evidenta respondo estas ke la denaska lingvo blablablante, sed ĉu ekzistas lingvo pli malpli facile lernebla por almenaŭ parto el la mondo. Ekzemple, ĉu la indonezia lingvo estas ĝenerale facila por la azianoj? Kio pri afriko?

Mi scias ke la respondo postulas koni multe da lingvoj, do mi mem ne povas respondi

N-true (Montri la profilon) 2012-majo-21 11:46:00

Pro iliaj strukturoj, la indonezia lingvo pli similas al granda parto de aliaj aziaj lingvoj, kiel la vjetnama, la tajlanda, la ĉina, kmera, kelkaj aliaj aŭstroneziaj lingvoj ktp., kvankam ĝi ne estas parenca kun ili. La strukturoj similas en tiuj lingvoj, do oni verŝajne povas pli facile lerni ilin ol lingvon kun entute alia sistemo. La ĵus menciitaj lingvoj estas plejparte izolantaj lingvoj.

Por parolantoj de aglutinantaj lingvoj, eble vere la turka lingvo estus la plej facila por lerni, ĉar ĝiaj reguloj havas nur ege malmulte da esceptojn. Do, hungaroj, koreanoj, japanoj, aliaj tjurklingvanoj, eŭskanoj, keĉuanoj kaj eble ankaŭ parolantoj de polisintetaj lingvoj kiel la parolantoj de la inuktituta aŭ la grenlanda... povas lerni ĝin eble sufiĉe facile (relative!), ĉar ili jam komprenas la sistemon de siaj propraj lingvoj. Esperanto mem troviĝus en tiu ĉi kategorio (kvankam ĝi ne estas natura lingvo).

Do, povus esti same ankaŭ por flektitaj lingvoj, kiel la germana, rusa, pola, irlanda, itala, hispana (kaj eble ankaŭ lingvoj kun redikflektantaj sistemo kiel la araba kaj hebrea?), ĉu ne? Mi ne certas, kiuj el tiuj estus la plej regula. Eble la hispana.

Kompreneble vere parencaj lingvoj ja ankaŭ estas pli facile ne nur pro la ofte simila lingvosistemo, sed kompreneble ankaŭ (kaj verŝajne eĉ pli grave) pro la jam konataj vortoj. Do, por germanoj la angla kutime estas pli facile lernebla ol la rusa, ĉar la leksikono estas pli simila en la angla, kvankam la gramatika sistemo de la rusa lingvo pli similas al la germana.

Do, multe da faktoroj enludas. Certe ne ekzistas UNU lingvo plej facile por la parolantoj de la mondo, sed pluraj. Kaj ĝi ankoraŭ ĉiam dependas de la gepatra lingvo. Do, ĉiam iu ie "suferas", ĉar sia gepatra lingvo estas neparenca kaj sisteme alimaniera de tiu elektita "plej facila" lingvo.

Cetere, iam antaŭ jaroj mi uzis WALS (World Atlas of Language Structures) por eltrovi, kiu lingvo estas plej simila al ĉiuj aliaj lingvoj, laŭ siaj ecoj. Do, kiu lingvo enhavas la plej multon da ecoj, kiuj estas la plej oftaj en la mondo (ekz. SOV-vortordo, 5 vokaloj, 10-nombrosistemo, ktp.) kaj la rezulto estis: Sango
Sango estas kreola lingvo, parolante en la Respubliko Centrafrika. Legu pli pri tio ĉi tie: http://en.wikipedia.org/wiki/Sango_language
Kvankam la lingvo havas kelkajn ŝajnajn malfacilaĵojn kiel nazalaj vokaloj, tonoj kaj sonoj kiel [k͡p], la lingvo tamen ankoraŭ estas la "plej tipika mondlingvo" laŭ la lingvecoj en WALS. ridulo.gif

Ankaŭ legu, kion Wikipedia skribas pri Sango:
Being a vehicular language, Sango is considered unusually easy to learn; according to Samarin, "with application a student ought to be able to speak the language in about three months." However, reaching true fluency takes much longer, as with any language.
Mi tute konsentas!

victornino (Montri la profilon) 2012-majo-25 18:30:39

N-true:Pro iliaj strukturoj,...
ho, dankon! Mi ĝuis legante vian respondon. En la konversacioj pri esperanto, iuj el ni (ekz. mi mem) multfoje parolas pri ligvoj iom naive. Mankas al mi klareco kaj klereco pri la reala monda situacio pri lingvoj.

Interesege tio pri la Sangoa lingvo! Mi serĉos plie

agarrido18 (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 10:22:11

Kiu estas la plej facila natura lingvo gramatike?
Kiu estas la plej facila natura lingvo je ortografio k prononco?
Al mi, ĝi estas la Filipina lingvo, specife la ĉefa dialekto, Tagalogo. Kiel Esperanto, ĉiuj ĝiaj literoj estas prononcitaj. Estas multaj vortoj, kiuj estas similaj kun Esperanto. Ĝiaj gramatikaj strukturoj ankaŭ estas facilaj.

Ekzemple:
EO-EN: edukado - education; TAGALOG (tl) - EN: edukado - educated
EO-EN: libro - book; TL-EN: libro - book
EO-EN: gramatiko - grammar; TL-EN: gramatiko - grammar

Tamen, ĝi ne havas la literojn: C, F, J, Q, V, X, Z
Ankaŭ, nia lingvo ĉefe ne uzas diakritilo, sed akcentoj kaj intonacioj ekzistas.

Kiojn oni skribas, estas kiojn oni prononcas.
Ĝia gramatiko estas tre facila, eĉ pli facila ol Esperanto iel.

Se vi jam altnivele parolas Esperanton, do vi povas lerni Tagalogon pli facile.
Ĝi havas iom da similecoj kun Malay kaj Bahasa Indonesia, kaj ĝi havas konsiderinde multajn similecojn kun Hispana lingvo. (La Filipinoj estis kolonio de Hispanlando dum 333 jaroj. Nian lingvon estis grande influita.)

Ĉi tio estas pro miaj personaj observoj.
Mi jam vidis multajn fremdulojn, kiuj parolantas ĉi tiun lingvon.
Piednoto: Ĉi tio skribaĵo estas duona reklamo, duona sugesto. Dankon!

yyaann (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 13:26:14

agarrido18:
Al mi, ĝi estas la Filipina lingvo, specife la ĉefa dialekto, Tagalogo. Kiel Esperanto, ĉiuj ĝiaj literoj estas prononcitaj. Estas multaj vortoj, kiuj estas similaj kun Esperanto. Ĝiaj gramatikaj strukturoj ankaŭ estas facilaj.
Kara Agarrido18, ĉu vi konsentus skribi kelkajn frazojn ekzemplajn? Vi scivoligis min.

Ekzemple, kiel oni diras tagaloge la jenon :
- Min mirigis, ke vi konsentis.
- Ŝi rigardas la urban, noktan vidaĵon foteme.
- bovo, virbovo, bovino, bovido, bovejo, bovisto, bovaro.
- trinki, trinkaĵo, trinkejo, trinkejestro.
- sano, sana, malsana, malsanulo, malsanulejo, resanigi, resanigebla, neresanigebla.

Dankegon autaŭtempe. ridulo.gif

brw1 (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 15:04:28

La facila lingvo dependas en kia lingvo estas via denasko lingvo. por ni kiu parolas Anglan la germanajn linvojn aŭ latinajn lingvojn. La plej facila latina lingvo en mi opinio estas la hispanan, sveda estas pli facila ol hispanan sed, ĝi estas germana lingvo.

agarrido18 (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 15:07:14

Ekzemple, kiel oni diras tagaloge la jenon :

- Min mirigis, ke vi konsentis.
=Ako'y namangha sa iyong pagsang-ayon.

- Ŝi rigardas la urban, noktan vidaĵon foteme.
Mi ne povas kompreni la kuntekston de ĉi tiu frazo.

- bovo, virbovo, bovino, bovido, bovejo, bovisto, bovaro.
Bedaŭrinde, bovo (ox) ne havas tradukon en Tagalogo, ni ĵus literumi ĝin 'oks'
=oks, baka, guya, bakahan, pastol, langkay

- trinki, trinkaĵo, trinkejo, trinkejestro.
pag-inom, inumin, inuman, manedyer ng inuman

- sano, sana, malsana, malsanulo, malsanulejo, resanigi, resanigebla, neresanigebla.
kalusugan, malusog, may sakit, maysakit, ospital, magpalusog, maaaring palusugin, hindi maaaring palusugin

Diru al mi, ĉu vi studis Tagalogon je la estinteco? Mi devas konfesi, ke vi saĝe elektis kaj donis min la vortojn, tiuj havas malsamajn formojn el ĝiaj tradukoj, aŭ la vortojn, tiuj havas neniun tradukon en Tagalogo. Mi mem havis malfacilaĵon dum mi tradukis tiujn frazojn. Per tiel, ni ĵus literumi tiujn laŭvorte, kiel ĝi estas prononcita kun Angla.

Mi devas klarigi, ke la vortoj, tiuj havas similecoj kun Esperanto, estas la vortoj akiris el la Hispana leksiko. . . se vi vidus la ekzemplojn en la antaŭa skribaĵo de mi.

Nu, vi havas la libereco formuli konkludon, tiu estas el via observado. Ankoraŭ, se vi devus konkludi, ke mi estas malprava, mi devus defendi, ke mi kaj mia prezentado estas pravaj.

utku (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 20:26:27

Kvankam facileco estas subjektiva, laŭ mi estas evidente, ke aŭstroneziaj estas la plej facilaj naturaj lingvoj en la mondo. Do ankaŭ la tagaloga estas facila. Sed mi ne scias, kial tagalogo (se estas tiel) estas pli facila ol aliaj samfamilianoj, kiel la indonezia, la maoria aŭ Rapa Nui. Mi vere ne estas certa pri tio. Mi krome, pensas, ke estas sensence, kompari facilecon de naturaj lingvoj kun de planlingvoj.

Ĝis nun mi hobie studetis ĉirkaŭ kvardek lingvoj. Inter tiuj la plej malfacilaj estis la hebrea, la irlanda, la hinda kaj multaj eŭropaj lingvoj kiel la pola, la rusa, la franca. La plej facilaj estis la japana, la persa kaj la tagaloga. Inter tiuj tri, la tagaloga, kiu estas ununura aŭstronezia lingvo kiun mi sisteme studetis, estas sendube la plej facila, se oni ankaŭ konsideras skribsistemojn (krom japanan, ankaŭ persan skribon legi estas malfacile, ĉar ĝi ne indikas kelkajn sonojn de vorto). Kiel nur parola lingvo, la persa estas facila, ĉar ĝi havas egan leksikan proksimecon je la turka, mia denaska lingvo, kaj la japana estas facila ĉar ĝi gramatike kaj elparole estas simila, sed multe pli simpla, ol la turka. La tagaloga, nehavanta konsiderindan similecon je la turka, estis ankoraŭ facila por mi, kio signifas, ke ĝi ankaŭ povas esti facila por aliaj mondanoj, nerigardante la denaskan lingvon. Kvankam la tagaloga povas esti parte facila pli ol eĉ Esperanto pri certaj ecaĵoj, ekzemple pri prepozicioj, ĝi tamen, havas tre strangan gramatikon kaj, kiel ĉiu natura lingvo, neregulaĵojn, vortajn kaj verbajn klasojn kaj idiomajn esprimojn tute sensencajn por aliaj mondanoj, kaj pro tio, ol Esperanto, ĝi ne povas esti pli facile entute.

brw1 (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 20:56:44

Mi studis la Francan antaŭe la esperanton kaj mi studis hispanan kaj
Grekan, Mi studis aliajn lingvojn ankaŭ sed mi estas pli serioza kun hispanan kaj Grekan kaj mi ne kontinuas kun la aliajn, Francan ĝi estas facila sed, se vi parolas Anglan ĝi estas malfacila de prononci, La hispanan ĝi estas tre facila, kaj la Grekan estas malfacila sed, mi amas ĝin. Mi ne povis lerni bone la hispanan kaj Grekan kiel mi volis. Mi volis pli haŭtan nivelon se mi komencis kun esperanto kaj malantaŭ mi returnis al hispanan kaj ĝi estas pli facila. Mi trovas nun ke Asl "La signolingvo de usono" estas pli facila.

Reen al la supro