Al la enhavo

Esperanta alfabeta ĉapelo

de Aaron94, 2013-aprilo-25

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Aaron94 (Montri la profilon) 2013-aprilo-25 03:21:45

Mi desiras scii ĉu la "ĉapelo" havas nomon. En mia matimatika klaso, ni uzas literojn kiu havas la "ĉapelon".
La instruisto ne scias kiel nomi ilin. Ekzemple, ŝi dirus "s ĉapelo" por signifi ŝ. lango.gif Mi ne ŝatas kiel ŝi diras kion.

drinkulo (Montri la profilon) 2013-aprilo-25 07:57:18

ĝia nomo estas cirkumflekso

via istruisto legu je PMEG

sudanglo (Montri la profilon) 2013-aprilo-25 08:38:49

En Esperanto oni ofte parolas pri la ĉapelitaj literoj.

Tial ŝajnas al mi ke en formulo matematika/scienca, oni povu diri s-ĉapelo. Sed se vi preferas vi povus paroli pri s-cirkumfleksos cirkumfleksa

Por eviti malbelan liter-nomon ripetadon laŭ la tradicia liternomoj Bo, Co, Ĉo, Do, ktp ekzistas alternativaj liternomoj. Mi supozas ke es por so estas sufiĉe internacia.

Aaron94 (Montri la profilon) 2013-aprilo-25 23:28:24

Mi preferas ĉapelon anstataŭ circumflex. lango.gif Sed estas bona scii la nomon.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 10:04:20

En matematiko oni ofte nomas la circumflex-simbolon "tegmento" (almenaŭ en la Germana). Do "ŝ" estus "s tegmento".

novatago (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 10:31:44

sudanglo:Por eviti malbelan liter-nomon ripetadon laŭ la tradicia liternomoj Bo, Co, Ĉo, Do, ktp ekzistas alternativaj liternomoj
Mi ne komprenas, kion havas kelkaj personoj kontraŭ reguleco. Oni ne povas diri ke Esperanto estas tute regula. Tamen, ĝia reguleco estas parto de sia sukceso kaj de sia intereso. Do, tiaj alternativoj, nur povas veni de personoj, kiuj ne komprenis tion, kion celas Esparanto.

Fakte, mi ŝategis tiun regulecon en la alfabeto, kaj mi nek vidas malbelecon, nek komprenas kial literaj nomoj nepre devas esti belaj.

Ĝis, Novatago.

x1004 (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 13:07:41

novatago:

Fakte, mi ŝategis tiun regulecon en la alfabeto, kaj mi nek vidas malbelecon, nek komprenas kial literaj nomoj nepre devas esti belaj.

Ĝis, Novatago.
Simple - ĉar beleco estas la esenco de la homa intelekto. Sen la beleco ne estiĝus la civilizacio, almenaŭ ne tiu, kiun ni ĉiuj konas. Do Esperanto estu bela kaj regula - belecon por la animo kaj regulecon por la menso.

novatago (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 13:57:35

x1004:
novatago:Fakte, mi ŝategis tiun regulecon en la alfabeto, kaj mi nek vidas malbelecon, nek komprenas kial literaj nomoj nepre devas esti belaj.
Simple - ĉar beleco estas la esenco de la homa intelekto. Sen la beleco ne estiĝus la civilizacio, almenaŭ ne tiu, kiun ni ĉiuj konas. Do Esperanto estu bela kaj regula - belecon por la animo kaj regulecon por la menso.
Ĉu tio estas simpla? Laŭ mi ne. Krome mi ne tute konsentas tiun respondon, por mi tiu respondo nur temas pri homocentrisma argumento, kies verecon aliflanke, mi dubas. Beleco ĉiam dependas de personaj vidpunktoj. Do, Esperanto simple ne povas esti bela por ĉiu, kaj kritiki ĝin tial, estas absurde.

Aldone, beleco ne nur temas pri persona vidpunkto sed ankaŭ pri alkutimiĝo. Mi unue pensis ke Esperanto havis kelkajn partojn malbelajn, kvankam por mi tio ne estis problemo. Mi nun pensas ke ĝi estas tre bela lingvo. Se oni ne obsediĝas pri io, tiel sengrava, oni povas alkutimiĝi kaj ekŝati aferon.

Mi povas doni ekzemplon: Mi pensas ke estas multe pli bela la ĉina skribsistemo, ĉu ni elektu tiun por skribi esperanton aŭ ĉu ni elektu latinan alfabeton, kiu estas multe pli adaptebla, facile lernebla kaj facile skribebla, eĉ se ĝi ne estas tiel fremde bela?

Bonvolu, iomete da seriozeco.

Ĝis, Novatago.

Francestral (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 17:00:45

novatago:
sudanglo:Por eviti malbelan liter-nomon ripetadon laŭ la tradicia liternomoj Bo, Co, Ĉo, Do, ktp ekzistas alternativaj liternomoj
Mi ne komprenas, kion havas kelkaj personoj kontraŭ reguleco. Oni ne povas diri ke Esperanto estas tute regula. Tamen, ĝia reguleco estas parto de sia sukceso kaj de sia intereso. Do, tiaj alternativoj, nur povas veni de personoj, kiuj ne komprenis tion, kion celas Esparanto.
Mi samopinias.

Plie, mi sentas, ke ordo estas pli bela ol malordo.

sudanglo (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 10:40:57

Pri alternativaj liternomoj oni devas konsideri jenon.

Literumado telfone aŭ en bruaj kondiĉoj. La facila prononco de akronimoj. Cetere kelkaj estas jam internaciaj kaj akcepteblaj laŭ regulo 15.

La uzo de alternativaj liternomoj ne implicas ke la tradiciaj estu anstataŭigitaj. La alternativoj estas aldonaj, por situacioj kie la tradiciaj nomoj malbone funkcias.

Reen al la supro