Al la enhavo

Intenco de vorto "Esperanto" en via landlingvo

de k273, 2013-majo-07

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-junio-05 19:41:42

En la itala:
- esperi = sperare
- esperanto (homo kiu esperas) = uno che spera (ankaŭ speranzoso)

Djino (Montri la profilon) 2013-junio-10 00:07:55

En la lingala lingvo, "esperanto" sin tradukas "mulikye" (esperanto) aŭ "mutu na elikya" (homo kun espero)

Michael5iLVEr (Montri la profilon) 2018-novembro-07 22:34:01

En la nova (kaj antikva) graka lingvo, „Esperanto“ tradukas „ελπίζων“ (elpízon) por la vira, „ελπίζουσα“ (elpízusa) por la ina kaj „ελπίζον“ (elpízon) por la neuxtra. La artikolon difinita estas ο, η, το (nova: o, i, to; antikva: ho, he, to) por la vira, ina kaj neuxtra respektive.

nornen (Montri la profilon) 2018-novembro-08 01:40:35

En la kekčia: aj oyb'enk

aj = aganto
oyb'enk = esperi

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2018-novembro-20 06:12:44

En la ĉina,
世界语
nome, "la monda lingvo"

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-20 09:19:21

El pola vortaro de sinonimoj:

Mieć nadzieję (esperi, laŭvorte: havi esperon)

nosić się z myślą, żywić nadzieję, ufać, pragnąć, oczekiwać, zastanawiać się, sądzić, mieć zamiar, przypuszczać, planować, marzyć, rozmyślać, myśleć, zwodzić się, mieć wiarę, bujać w obłokach, zamierzać, liczyć, fantazjować, mieć w planach, spodziewać się, mieć złudzenia, nosić się z zamiarem, snuć marzenia, pokładać nadzieję, chcieć, rozmarzać się, łudzić się, przewidywać, wierzyć

Terpomo11 (Montri la profilon) 2018-decembro-09 22:09:29

En la ĉina,
世界语
nome, "la monda lingvo"
Por iom pli klarigi tion, kion diras 呼格吉勒图 (proks. ĥugoĝilotu), 世界语 (proks. ŝiĝjeju), laŭvorte 'monda lingvo', estas la normala nomo por Esperanto en la ĉina; diference al la plej multaj lingvoj ili ne nomas ĝin per la nomo 'Esperanto' aŭ iu transliterumo. (Nu, ja Zamenhof nomis ĝin simple per 'lingvo interncia', kaj diversaj nacilingvaj tradukoj de tio; 'Esperanto' estis poste aldonita laŭ lia pseŭdonimo.)

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2019-februaro-02 02:34:24

Terpomo11:
En la ĉina,
世界语
nome, "la monda lingvo"
Por iom pli klarigi tion, kion diras 呼格吉勒图 (proks. ĥugoĝilotu), 世界语 (proks. ŝiĝjeju), ...)
Vi bone scias pri la cxina kaj la historio de esperanto ! Cxu vi parolas la cxinan lingvon?

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-02 10:42:47

呼格吉勒图: Cxu vi parolas la cxinan lingvon?
Mi kredis, ke ekzistas multaj ĉinaj lingvoj. La mandarina aŭ nordĉina, la vua, la kantona, la ĵina... kiuj ne estas reciproke kompreneblaj en la parolata formo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-02 13:34:21

Metsis:
Mi kredis, ke ekzistas multaj ĉinaj lingvoj. La mandarina aŭ nordĉina, la vua, la kantona, la ĵina... kiuj ne estas reciproke kompreneblaj en la parolata formo.
Mankas oficiala, ne politikeca difino, kio estas apartaj lingvoj kaj kio estas dialektoj de unu lingvo.
Sed mi opinias, ke se du dialektoj uzas saman alfabeton, ili estas unu lingvo.
Se alfabetoj estas malsamaj, ili estas malsamaj lingvoj.
Sed estas detaloj.
Ekz. la ukraina uzas propran alfabeton, en rusa alfabeto mankas literoj por iuj ukrainaj sonoj, do ĝi estas aparta lingvo.
Kelkaj lingvoj en eks-USSR ŝanĝis kirilan alfabeton al la latina - sed tio ne signifas, ke la lingvo ŝanĝiĝis, ĉar estas regulo por la ŝanĝo.
Simile, ĉiuj menciitaj ĉinaj dialektoj uzas samajn hieroglifojn. Eĉ se estas uzataj la simpligitaj, estas reguloj por returni la malnovajn.

Reen al la supro