Al la enhavo

Oni umas je ajno

de ora knabo, 2007-decembro-03

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-decembro-03 15:11:17

En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno". Ĉu ĝi estas gramatike korekta kaj, se jes, ĉu vi povus traduki ĝin en via gepatra lingvo?

Matthieu (Montri la profilon) 2007-decembro-03 19:34:11

Ĝi ja estas gramatike korekta... Sed mi ne komprenas ĝin.

Mielo (Montri la profilon) 2007-decembro-03 20:44:58

ora knabo:En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno". Ĉu ĝi estas gramatike korekta kaj, se jes, ĉu vi povus traduki ĝin en via gepatra lingvo?
Ĉu se mi tradukos hungare, ĉu vi komprenos ? rido.gif

white knight (Montri la profilon) 2007-decembro-04 09:13:42

Ĝi ja estas gramatike korekta... Sed mi ne komprenas ĝin.
Ankaŭ mi ne!

Ĉu iu ajn povas traduki la frazon en la germanan aŭ anglan lingvon?

novatago (Montri la profilon) 2007-decembro-04 14:32:34

ora knabo:En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno". Ĉu ĝi estas gramatike korekta kaj, se jes, ĉu vi povus traduki ĝin en via gepatra lingvo?
Ĉu vi havas la kuntekston de la frazo?. Se estas tiel, bonvole sribu ĝin.

Ĝis novatago.

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-decembro-04 17:27:52

Ĉu vi memorigas nomon de la libro?
Mi ne havas iun ideon kio tion povus signifi. demando.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-04 21:01:20

ora knabo:En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno". Ĉu ĝi estas gramatike korekta kaj, se jes, ĉu vi povus traduki ĝin en via gepatra lingvo?
Mi opinias, ke la traduko estas: "Oni okupiĝas pri io ajn" aŭ "Oni okupiĝas pri ajnaj aferoj". Ĉu estas pli kompreneble?
Ruse mi dirus: "Чем бы дитя ни тешилось rideto.gif".

white knight (Montri la profilon) 2007-decembro-05 13:06:34

"Oni okupiĝas pri ajnaj aferoj"
Ho jes, tio estas pli kompreneble.
Do germane estus: Man beschäftigt sich mit (irgend) etwas.
Bone!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-05 19:14:17

OK:En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno".
Terurĉjo:Ruse mi dirus: "Чем бы дитя ни тешилось rideto.gif".
Mia antaŭa traduko malbonis kaj ne plaĉas al mi, mi finfine trovis pli taŭgan:"...груши околачивают".
Mi feliĉas, ĉar mi nun konas ankoraŭ unu esperantan sakraĵon.

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-06 14:57:47

En Sibirio pli uzata estas "балду пинают".
Vi, Terurĉjo, bone klarigis.

Reen al la supro