Al la enhavo

altlernejoj

de Matilda 69, 2007-decembro-14

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-decembro-14 16:32:58

kia estas la altlerneja sistemo en viaj landoj?
ekzemple en Italio oni havas liĉeojn kaj ŝtatajn profesiajn altlerejojn, kaj ambaŭ permesas eniri univeritaton; sed estas ankaŭ regionaj profesiaj altlernejoj kiuj ne permesas eniri universitaton.

Rao (Montri la profilon) 2007-decembro-14 18:17:46

En Brazilo oni studas en mezlernejo (ordinare) dum tri jaroj, (ordinare) ĝis sia 17- aŭ 18-jaraĝo. Samtempe oni povas studi en profesia lernejo, sed ekzistas ankaŭ miksaj lernejoj (kaj meznivelaj kaj profesiaj). Antaŭ la meza, estas la fundamenta nivelo (naŭ jaroj), kaj nur konkludinte meznivelajn studojn oni povas fariĝi universitatano.

dobri (Montri la profilon) 2007-decembro-15 21:45:18

En mia lando Ĉeĥio estas la sama sistemo kiel en Brazilo. Fundamenta (aŭ baza) lernejo dum 9 jaroj, poste diversaj mezlernejoj (2-4 jaroj)
kaj nur post sukcesa fino de meza lernejo oni povas studi altlernejon (universitaton) kiu finiĝas per doktoriĝo aŭ simila titolo. En mia lando oni multe uzas titolojn apud siaj nomoj. Ekzemple mi - inĝeniero. Sed mi rimarkis, ke en apudaj landoj oni ne tiom uzadas la titolojn.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-decembro-15 22:20:58

En Usono, lernejoj tielas:

Antaŭlernejo (nedeviga)
Infanĝardeno (nedeviga)
Klasoj 1-5: baza (deviga)
Klasoj 6-8: meza (deviga)
Klasoj 9-12: alta (nedeviga, sed la plejparto el homoj ĉeestas)

Poste, estas multe da elektoj:

Ne Lernejo (ankaŭ nomita "laboro")
Metia Lernejo
Debutanta Kolegio
Kolegio
Universitato
Diploma Lernejo
Profesia Lernejo

Matthieu (Montri la profilon) 2007-decembro-16 10:25:32

En Francio, la eduksistemo estas jena.

Infanlernejo (école maternelle): 3 jaroj (ne deviga, mi pensas).
Bazlernejo (école primaire): 5 jaroj.
Mezlernejo (collège): 4 jaroj.
Gimnazio (lycée): 3 jaroj.

Edukado estas deviga ĝis 16 jaroj, sed plejparte de homoj plu studas.
Tio estas la plej ofta lernado: anstataŭ gimnazio ekzistas diversaj profesiaj lernejoj.
Post gimnazio estas multe da elektoj: altlernejo, universitato, nenio, ktp.

airpath (Montri la profilon) 2007-decembro-16 12:42:51

Unue, vere estas tre malfacila surparli Esperante tion, car vortoj ke estas kiel anglaj vortoj ne estas ĉiam uzi por kiu voliĝas, ofte tiu estas car vorto estas kiel malsejma malangla vorto.

Jen la lernejsistemo en Kimrio (kaj Anglio). Pensas mi ke la sistemo en Skotio kaj Nord-Irlando malsejmas.

Ĉiuj lernistoj devas iri al lernejo de 5 al 15 jaroj. Oni iras al Bazlernejo por sep jaroj, de 5 al 11, kaj antaŭ al la mezlernejo de 11 al 15. Kiam 15, ĉiuj devas fari Ĝenerala Atesto de Mez-edukaĵo (Angle "GCSE"). Povas sedi baz-nivelo, kaj doniĝas notojn D al G, aŭ sedi supra-nivelo, kaj doniĝas notojn A* al E.

Povas ekvenu lernejon ol 15, sed ĉefe oni iras al "altlernejo" au "supralernejo" (angle "college" aŭ "Sixth-Form"). Baldaŭ ne povas ekvenu al 15, nur al 18. Sed ĉefe iri al alt-lernejo devas havi kvin A*-C GAME/GCSE-notojn. Ĉi-tie, oni fari viajn supernivelojn (angle A-level, vorto-por-vorto).

Ataŭ, povas iri al universitato. La du ĉefaj universitatojn en Anglio estas de Oxonia kaj Catabrigia. Multaj urbaj kaj urbetoj havas du universitatoj; estis ke en la 60-oj, konstruiĝis teknikalaj altlernejojn, sed ili fariĝas universitatojn. Ofte diriĝas ke ili ne estas tiel bonaj kiel la pli bonajn universitatojn.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-decembro-18 00:28:52

En svedio estas:
-sesjara/antaŭlernejo kiam oni havas (estas?) ses jaroj
-oni lernas sidi trankvia, uzi . todilo, kantas paroli kun multajn . aliaj en grupo ktp
-baznivelo inter 6/7 kaj 9/10 (deviga)
-lernas skribi, kalkuli, birdoj, . desegnis, iom historio, kudri, fari aĵoj en arbo, ktp
-meznivelo inter 9/10 kaj 12/13 (deviga)
-lernas skribi, kalkuli, angla,
franca/germana/hispana, religionoj, historio, geografio, bestoj, plantoj, fari manĝaĵon ktp.
-altnivelo inter 12/13 kaj 15/16 (deviga)
-sama sed ankaŭ fiziko, ĥemio, biologio, teknio, eble unu tria lingvo se oni volas, sociscioj ktp
-gimnazio inter 15/16 kaj 18/19 (libervole)
-oni elektas progrramo, estas multajn diversajn
-kaj universitato, altskolo, popolaltskolo aŭ kvalifika laboredukado.

Reen al la supro