Al la enhavo

Komunuzaj vortoj

de Daisy454, 2015-majo-20

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Daisy454 (Montri la profilon) 2015-majo-20 16:35:16

Bonvolu, iu ajn povas helpi min kun kelkaj vortoj, mi petas?

- Kiel oni respondas gentile kiam oni diras "Mi bedaŭras"?
- Kiel oni respondas gentile kiam oni ternas?
- Kiel oni diras "cool" aŭ "awesome"? (Krom "bonega"?)
- Ĉu vere homoj kutime diras "volapukaĵo"?

Dankon!!

akueck (Montri la profilon) 2015-majo-20 18:34:44

Daisy454:
- Kiel oni respondas gentile kiam oni diras "Mi bedaŭras"?
"Ne gravas."

Daisy454:- Kiel oni respondas gentile kiam oni ternas?
Au oni entute ne komentas tiajn "korpajn sonojn" au oni deziras: "Sanon!"

Daisy454:- Kiel oni diras "cool" aŭ "awesome"? (Krom "bonega"?)
"Mojose!"

Daisy454:- Ĉu vere homoj kutime diras "volapukaĵo"?
Eble.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-20 18:36:23

Daisy454:- Kiel oni respondas gentile kiam oni diras "Mi bedaŭras"?
Se la respondanto volas esprimi ke la bedaŭrita afero estas negrava aŭ forgesinda, li povas diri: "Ne gravas", aŭ eble "Ne bedaŭdrindas", "Ne zorgu".
- Kiel oni respondas gentile kiam oni ternas?
Mi rekomendas Estu sana!Sanon! laŭ la slava kaj latinida kutimoj.
- Kiel oni diras "cool" aŭ "awesome"? (Krom "bonega"?)
Mojose! (devenas de la mallongigo "Moderna Juna Stilo" )
- Ĉu vere homoj kutime diras "volapukaĵo"?
Tiu kunmetaĵo ne estas tre ofta, tamen oni komprenas ĝin; ĝi estas neformala. Pli 'seriozaj' sinonimoj estas: nekompreneblaĵo, konfuzaĵo.

Daisy454 (Montri la profilon) 2015-majo-20 21:05:20

Mojose! ridulo.gif Dankon!!!

jagr2808 (Montri la profilon) 2015-junio-08 19:48:03

Daisy454:
- Kiel oni diras "cool" aŭ "awesome"? (Krom "bonega"?)
"cool" estas mojose, "awesom" estas mirinda.

erinja (Montri la profilon) 2015-junio-09 15:38:21

"Mojosa" estas vorto kiun nur kelkaj personoj subtenas. Aliaj pensas ke ĝi estas tre "uncool". Mi uzas "Bele!" en situacioj, kiam mi nomus ion "cool" en la angla. Mi foje konis iun kiu uzis la vorton "beluma".

Efektive aferoj kiuj estas "cool" ne nepre estas modernaj, nek junstilaj. Iom stulta kaj nenecesa vorto laŭ mi.

Pri "Mi bedaŭras" -- temas pri la cirkonstanco! Se oni diras "Mia avino mortis", kaj alia respondas "Mi bedaŭras", oni povus simple diri "dankon". Kompreneble "Ne gravas" ne estas bona respondo por tiaj vivaj tragedioj, kiuj ja gravas. Se oni tamen paŝas al via piedo, kaj diras "Mi bedaŭras", tiukaze "Ne gravas" aŭ "Tute enorde!" aŭ "Senprobleme!" estus tauĝaj.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-11 18:51:59

"Mojosa" estas vorto kiun nur kelkaj personoj subtenas. Aliaj pensas ke ĝi estas tre "uncool". Mi uzas "Bele!" en situacioj, kiam mi nomus ion "cool" en la angla. Mi foje konis iun kiu uzis la vorton "beluma".
Certe "mojosa" ne estas formala aŭ serioza vorto, kiun mi mem esence neniam uzus - tamen ĉu ĝi ne havas sian lokon inter la malmultaj esperantaj slangaĵoj?

Ekzemple, mi skribas fikcian noveleton kun junula dialogo. Al mi iel ŝajnis pli kredeble, kiam la junuloj diras "mosoje!" anstataŭ "bonege!" aŭ "bele!". Eble oni povas utiligi slangon de aliaj lingvoj - "klase!" "ŝike!" ...

Kion vi pensas pri Malaĉe! ? ridulo.gif

auxro (Montri la profilon) 2015-junio-12 08:51:34

erinja:"Mojosa" estas vorto kiun nur kelkaj personoj subtenas. Aliaj pensas ke ĝi estas tre "uncool". Mi uzas "Bele!" en situacioj, kiam mi nomus ion "cool" en la angla. Mi foje konis iun kiu uzis la vorton "beluma".

Efektive aferoj kiuj estas "cool" ne nepre estas modernaj, nek junstilaj. Iom stulta kaj nenecesa vorto laŭ mi.
Vi neniam estis en iu junulara E-aranĝo en Eŭropo se vi opinias ke nur kelkaj uzas "mojose". Ĝi jam plene anstataŭis vorton "amuze" en interjunulara babilado. Eĉ nomoj de Esperanto aranĝoj foje enhavas ĝin (ekz, MIRO en Kroatio).

Oni povas ne subteni la vorton sed pli bone ellernu ĝin se vi ne volas eksenti vin malmoderna kaj maljuna en junulara kompanio ridulo.gif

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-20 03:07:48

se plene kapti ties ĉi sencon, la traduko de ``cool`` estu malaĉamalfia.

Reen al la supro