Al la enhavo

Ankaŭ mi estas komencanto Vol.2

de Terurĉjo, 2008-februaro-01

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-februaro-03 04:39:24

Jes, "ĉe" signifas maksimuman proksimecon, kaj "en" signifas "interne de".(temas pri loko) Tamen "ĉe" pli-malpli havas la signifon "en la loko de". Kiam oni staras ĉe la angulo de la strato, ne gravas ke tiu ne estas tie, kie la angulo ĝuste estas, sed gravas ke tiu estas en la loko kiun ni signas per la angulo. Mi ĉeestis renkontiĝon, kio ne signifas ke mi ne partoprenis en la renkontiĝo, sed male, ke mi partoprenis. Lernu!-uzantoj lernas ĉe kursoj ĉar kursoj ne estas lokoj, nek havas internojn, dum la uzantoj estas abstrakte tie, kie estas la kursoj. (Fakte ili ankaŭ lernas per kursoj ĉar kursoj estas iliaj rimedoj.)

Nun ree pri universitato.
Tiu studento studas eble ne "en" universitato, ĉar li eble ne estas en loko nomata universitato. Tamen li studas universitate. (Plej ĝusta esprimo, ĉu ne?) "Ĉe" ne bone taŭgas, pro la sama kialo kial "en" ne taŭgas. Pro tia kaŭzo, oni studas eble nek en, nek ĉe, kompreneble nek per, sed certe je universitato.
Terurĉjo:Juĝisto: - Kie vi estis tiam?
Juĝato: - Mi estis je la ĉambro.
Juĝisto: - Kie?
Kie oni studas? En universitato, aŭ en hejmo.
Kiel oni studas? Je universitato. (Ne "per", ĉar universitato estas ejo.)
Sed ĉambro ne havas tiun uzadon, kaj ĝi nur estas loko aŭ objekto. Tial ne estas aparta stato aŭ loko en kiu oni estas "je" la ĉambro.

Terurĉjo:Sed krom ReVo mi legis ankaŭ Fundamenton (Universalan vortaron):
en - en, dans | in (when followed by the accusative ― into) | in, ein- | въ | w.
ĉe - chez | at | bei | у, при | u, przy.
Fremdaj vortoj ne estas kredindaj, ĉar la prepozicioj en la eŭropaj lingvoj havas nuancojn de uzadoj.

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-03 18:07:00

Kara amiko Terurĉjo,
Pli pripensinte la aferon, mi nun riskas skribi mian certe diskutindan/debatindan opinion.

Eble ambaŭ taŭgas laŭ malsamaj vidpunktoj...

Se vi estas junulo, kies gepatroj pagas la studojn, kaj vi en la studejo spertas aktivan vivon en la universitata societo sen tro prizorgi alviigi sufiĉe da mono por daŭrigi la studadon, eble vi konsideras la universitato kiel via preskaŭ tuta vivo tiama kaj vi eble ankaŭ treege identigiĝas kiel parto de la granda universitata familio. Tiukaze vi nature diros "Mi studas en universitato".

Aliflanke, se vi scias pri la konsiderinda kvanto da mono forprenita de la universitato el via poŝo, kaj tial konscie studas kiel eble plej diligente por forlasi la institucion tiel frue kiel eblas, se plie vi havas propran familion, kies monon vi elspezas, vi verŝajne konsideras propran kaj universitatan societojn kiel distingaj aferoj. Tiukaze vi uzas universitaton kaj ties libraron, sciaĵaron, instruistaron, sciante ke ili kontraŭ via mono estas vie afable kaj facile haveblaj, sed sciante ankaŭ, ke ne ĉiamos la situacion. Se laŭ tia aŭ simila modelo iras via ideo pri mema situacio universitata, vi eble preferas mencii, ke vi studas ĉe universitato.

Reen al la supro