Al la enhavo

Enigmo de flanka penso

de StephaSport, 2008-februaro-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-10 08:02:09

Zam tenas folion en la dekstra mano, kaj folion en la maldekstra. Ambaŭ havas saman dimension kaj saman pezon. Li diras al ĉeestantaj geamikoj:
"Nun mi faligos samtempe la foliojn ekster la fenestro. Ĉu ni vetas ke tiu en mia dekstra mano atingos grundon unue?".
Poste, Zam gajnas la veton. Kiel li faris? demando.gif

Indicoj:
Zam kunligis nenion al folioj
La geamikoj, vidante lin, tuj komprenis kiel li faris
.
.
.
.
.
.

Se vi ankoraŭ ne konas la solvon, ne vidu malsupre! Eble iu jam respondis!!!
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.

Dominique (Montri la profilon) 2008-februaro-10 09:44:53

StephaSport:Zam tenas folion en la dekstra mano, kaj folion en la maldekstra. Ambaŭ havas saman dimension kaj saman pezon. Li diras al ĉeestantaj geamikoj:
"Nun mi faligos samtempe la foliojn ekster la fenestro. Ĉu ni vetas ke tiu en mia dekstra mano atingos grundon unue?".
Poste, Zam gajnas la veton. Kiel li faris? demando.gif

Indicoj:
Zam kunligis nenion al folioj
La geamikoj, vidante lin, tuj komprenis kiel li faris
Jen du eblaj ideoj:
[LISTO]
Zam faldis la maldekstran por fari paperan aeroplanon
Zam faldis la dekstran por fari kompaktan paperan bulon[/list]

StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-10 10:04:01

Dominique: Jen du eblaj ideoj:

* Zam faldis la maldekstran por fari paperan aeroplanon
* Zam faldis la dekstran por fari kompaktan paperan bulon
La dua respondo estas korekta! Li buligis la folion antaŭ faligi ĝin.rido.gif

Oni solvis la enigmon tro frue, mi preparos alian tuj.

Reen al la supro