Al la enhavo

Logika enigmo: ŝercema profesoro

de Miland, 2008-aprilo-28

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-28 21:04:35

Averto: Ne facila.
La universitato havis kvin bonajn studentojn de logiko, kiu ĵus pasis ilian finan ekzamenon. Le profesoro invitis ilin por teo. 'Du el vi,' li diris, 'gajnis Grado 1 sukcesojn, kaj tri gajnis Grado 2. Mi nun diros al vi aparte la rezultojn de diferenca paro de la aliaj (do, se al A mi dirus la rezultojn de X kaj Y, al B mi povus diri, ekz. tiuj de X kaj Z, sed ne tiuj de X kaj Y denove)'.
La profesoro faris tion, kaj diris, 'Neniu de vi ankoraŭ povas dedukti sian propran rezulton. Do, mi helpos vin plu: sciu ke mi ĵus diris la rezulton de Aleks al Barjo, Ĉiko, David kaj Engel.
'Nun mi scias la kvin rezultojn', diris Aleks.
'Ĉu vi ricevis la mian?' demandis Barjo.
'Ne,' respondis Aleks.
'Tiuokaze, mi scias la mian,' diris Ĉiko.
'Audinte tion, mi povas dedukti la mian,' diris David.
Kiu ricevis kion?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-aprilo-29 12:46:05

Ne malfacila engimo

Aleks Grado 2
Barjo Grado 1
Ĉiko Grado 2
David Grado 2
Engel Grado 1

La profesoro diris la rezulton de Aleks al ĉiuj kvar aliaj, do Aleks ne povas esti gajninta Grado 1. Se Aleks gajnis Grado 1, iu el la kvar aliaj aŭdis du samajn rezultojn: Aleks kaj iu gajnis Grado 1. Tiu facile eksciis sian rezulton: Grado 2. Tial Aleks gajnis Grado 2. Krom tio la profesoro diris du rezultojn de Grado 2 al Aleks, alie Aleks ne povis ekscii la rezultojn de ĉiuj.

Barjo ne ricevis la saman kun Aleks, do Barjo ricevis Grado 1.

Ĉiko, kiel ni, ankaŭ povis konkludi ke Aleks ricevis Grado 2 kaj Barjo ricevis Grado 1. Se la profesoro diris al Ĉiko la rezultojn de Aleks kaj de Barjo, Ĉiko ne povis ekscii sian rezulton. Tial la profesoro diris la rezulton de iu el David kaj Engel, kaj tiu rezulto estis Grado 1. Do Ĉiko ricevis Grado 2.

David ankaŭ povis konkludi same kiel ni. Se li aŭdis de la profesoro la rezulton de Barjo aŭ de Ĉiko, li ne povis certigi sian rezulton. Tial la profesoro diris la rezulton de Engel al David. Pro tio, la profesoro ne diris la rezulton de Engel al Ĉiko, sed tiun de David. Nun ni ekscias ke David ricevis Grado 1. Do Engel ricevis Grado 2.

Fakte, mi ne scias kial vi ne uzis la objektivon de "Grado 1", do mi nek uzis.

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-29 13:47:58

黄鸡蛋:Ne malfacila engimo..
Ĉu vere? Mi konsentas pri la akuzativon, sed kontrolu kaj reviziu vian solvon, ĉar estas iom da eraroj, ekzemple:
1. Ĉu vi certas pri la numeroj ĉe la komenco?
2. "Tial la profesoro diris la rezulton de iu el David kaj Engel" devas esti 'Tial la profesoro diris (al Ĉiko) la rezulton de David Engel"
3. "Se li (David) aŭdis de la profesoro la rezulton de Barjo aŭ de Ĉiko.." Ne eblas, ĉar ni jam scias ke li aŭdis la rezultoj de Aleks kaj unu alia.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-aprilo-30 06:50:45

Miland:
1. Ĉu vi certas pri la numeroj ĉe la komenco?
2. "Tial la profesoro diris la rezulton de iu el David kaj Engel" devas esti 'Tial la profesoro diris (al Ĉiko) la rezulton de David Engel"
3. "Se li (David) aŭdis de la profesoro la rezulton de Barjo aŭ de Ĉiko.." Ne eblas, ĉar ni jam scias ke li aŭdis la rezultoj de Aleks kaj unu alia.

1. Mi mistajpis. La rezulto de David estas Grado 1 kaj tiu de Engel estas Grado 2.
2. Via esprimo signifas la saman kun la mia.
3. Mi montras la alian personon (krom Aleks), kies rezulton David aŭdis de la profesoro.

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-30 18:03:27

黄鸡蛋:

1. Mi mistajpis. La rezulto de David estas Grado 1 kaj tiu de Engel estas Grado 2.
2. Via esprimo signifas la saman kun la mia.
3. Mi montras la alian personon (krom Aleks), kies rezulton David aŭdis de la profesoro.
Jes, la solvo nun estas ĝusta.
Gratulon!

Reen al la supro