Al la enhavo

Se vi iel ajn interesiĝas pri Loĵbano, la Loĵbana StackExchange propono bezonas vin!

de Christa627, 2016-septembro-07

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Christa627 (Montri la profilon) 2016-septembro-07 18:35:27

Antaŭ proksimume unu jaron, la Loĵbana propono de StackExchange lanĉiĝis. Nun, ni bezonas nur 19 pliajn aliĝintojn por progresi al uzebla "beta" paĝo. Sed estas problemo: paĝoj kiuj restas en la "commit" stato dum pli ol jaro estas aŭtomate fermitaj. Do, ni estas tre proksimaj al nia celo, sed mankas al ni tempo! Estus domaĝe, se la propono fermiĝus nun, kiam ni estas tiel proksima. Do, se vi iel ajn interesiĝas pri Loĵbano, mi petegas vin aliĝi al nia propono. Ne necesas paroli la lingvon; ni bezonas demandojn, ne nur respondoj ridulo.gif. Se vi havas pli ol 200 reputaciajn poentojn ĉe iu StackExchange retejo, ni bezonas vin eĉ pli!

Dankon pro via atento.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-septembro-07 23:59:08

Lojban ne estas lingvo por homoj, ĝi estas por maŝinoj.

Christa627 (Montri la profilon) 2016-septembro-08 00:35:41

Vestitor:Lojban ne estas lingvo por homoj, ĝi estas por maŝinoj.
Konverse, se vi neniel ajn interesiĝas pri Loĵbano, la Loĵbana StackExchange ne bezonas vin! okulumo.gif

Sed, por tiuj kiuj ja interesiĝas...

Por aliĝi al la retejo necesas du aferoj:

1) Fari konton ĉe la paĝo (estas ligilo ĉe la supro de la paĝo). Se vi jam havas konton ĉe StackExchange retejo, vi povas simple ligi ĝin al tiu ĉi.

2) Konfirmi vian retpoŝtadreson.

Por akiri 200+ reputaciajn poentojn necesas:

1) Trovi StackExchange retejon, kiu vin interesas. Ekzemple la Esperanto Language paĝo, kiu estos publika tre baldaŭ. Estas ankaŭ paĝoj pri lingvo-lernado, kuirado, programado... preskaŭ ĉio ajn. Do ne estu malfacile trovi interesan paĝon.

2) Kontribui ĉe tiu paĝo per demandoj kaj respondoj. Se viaj respondoj kaj demandoj estas bonaj, oni voĉdonos por ili kaj vi ricevos poentojn. Notu, ke la celo de StackExchange estas specifaj, klaraj, objektivaj demandoj/respondoj, ne nebulaj demandoj/respondoj bazitaj nur sur opinioj (ekzemple, "Kio estas via plej ŝatata muzikgrupo" aŭ "kial vi ŝatas Loĵbanon?").

Poste, kiam la retejo eniros "beta", vi simple estu aktiva ĉe la retejo, per demandoj kaj respondoj.

Reen al la supro