Al la enhavo

sciemi/scivolemi?

de Rian, 2008-majo-13

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Rian (Montri la profilon) 2008-majo-13 12:29:08

Salutojn!
Mi konas la vorton "scii" kaj la afikson "em". Konsekvence mi volis krei la vorton "sciemi". Sed mi ne trovis ekzemplojn en la reto. Kial ĝi ne ekzistas? Al mi ĝi ŝajnas pli eleganta ol "voli scii" aŭ "scivolemi". Ne eblas diri "Mi sciemus, ĉu ..."?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-majo-13 12:46:46

Laŭ mi, la sufikso "-em-" estas adjektiva. Do "sciemi" devenas de "sciema", kaj signifas "esti sciema". Tial ni pripensu pri "sciema" kaj "scivolema", kaj "scivola".

Fakte, mi neniam vidis "scivolema", sed nur "scivola". Laŭ mi "scivola" estas sama kun "sciema", kvankam eble estas ia diferenco inter ili.

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-13 12:58:10

Tiuj vortoj estas tre proksimaj, ĉar la radika signifo de "emi" estas laŭ mi inkluzivita en la pli granda signifo de "voli". Tamen "volo" foje povas naskiĝi je interna pripenso, aŭ respondeca sento, dum "emo" estas plej ofte neracia, spontana, ne nepre ligita al logikeco. Do, se oni vere devus marki diferencon inter la du, oni povus diri ke "scivola" rilatas al iu, iu kiu aktive postkuras scion, dum "sciema" rilatas al iu, iu kiu simple montras intereson al scio.

Tamen mi opinias ke vi povas libere interŝanĝi tiujn vortojn.

Rian (Montri la profilon) 2008-majo-13 21:28:51

Ankaŭ mi pensas, ke la diferenco estas malgranda. Eble, kiam mi troviĝas en fremda urbo kaj mi domandas iun je la vojo al la stacidomo, estas pli ĝentila diri "Mi sciemas, kie estas la stacidomo" ol diri "Mi scivolas, kie estas la stacidomo". Mi nur miras, ke oni uzas plej multe la verbon "scivolemi" anstataŭ "sciemi", kvankam la senco de la sufikso "em" estas kvazaŭ jam inkludita en la vorto "voli". Verŝajne estas nur kutimo.

trurl (Montri la profilon) 2008-majo-27 05:39:05

Rian:Ankaŭ mi pensas, ke la diferenco estas malgranda.
Jes. La diferenco estas tre malgranda. Tamen, bonfama esperanta-rusa vortaro tradukas la vorton "scivola" per la rusa vorto, signifanta "fisciema".

Rian (Montri la profilon) 2008-majo-27 07:06:59

"fisciema" - malfacila vorto. Kiu estas la rusa vorto?

trurl (Montri la profilon) 2008-majo-27 09:11:02

"sciema" - "любознательный" - "wißbegierig".
"scivola" - "любопытный" - "neugierig".
Mi ne certas, chu germana traduko estas ĝusta.

любознательный мальчик - sciema(?) knabo - (bona) knabo, kiu volas scii pri multaj.

любопытный мальчик - scivola(?) knabo - (malpli bona) knabo, kiu volas scii pri tro multaj.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-27 09:14:39

Rian:"fisciema" - malfacila vorto. Kiu estas la rusa vorto?
Ĉu vi mistajpis? Bonvolu doni la radikon kaj la kuntekston.

Parenteze, ŝajnas al mi ke, ema estas malpli forta ol vola, do se oni klare, sendube aŭ forte volas scii, oni ne estas nur 'sci-ema'. La lasta ŝajnas al mi tro malforta por esti utila!

Rian (Montri la profilon) 2008-majo-27 11:56:04

"sciema" - "любознательный" - "wißbegierig".
"scivola" - "любопытный" - "neugierig".
Mi ne certas, chu germana traduko estas ĝusta.
La traduko estas ĝusta. Tamen mi preferus "scivola" por "wißbegierig" kaj "sciema" por "neugierig". - Sed ju pli mi pensas, des pli mi estas nesekura. Lingvoj estas tiel malfacilaj...
Ĉu vi mistajpis? Bonvolu doni la radikon kaj la kuntekston.
Mi ne mistajpis, mi kopiis el la antaŭa afiŝo.
"fi-sci-em-a" - Esti sciema (scivola) kun malbona kromgusto.
Parenteze, ŝajnas al mi ke, ema estas malpli forta ol vola, do se oni klare, sendube aŭ forte volas scii, oni ne estas nur 'sci-ema'. La lasta ŝajnas al mi tro malforta por esti utila!
Ankaŭ al mi ŝajnas.
Sed eventuale 'sciema' estas pli ĝentila ol 'scivola'.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-27 12:52:23

Rian:Mi ne mistajpis, mi kopiis el la antaŭa afiŝo. "fi-sci-em-a" - Esti sciema (scivola) kun malbona kromgusto..
Dankon, estas klare nun. Sendube iu rusa-parolanto povos traduki 'fi-sci-ema' en rusan, unuvorte se eble, por vi!

Reen al la supro