Al la enhavo

sciemi/scivolemi?

de Rian, 2008-majo-13

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

trurl (Montri la profilon) 2008-majo-27 18:27:34

Rian: Tamen mi preferus "scivola" por "wißbegierig" kaj "sciema" por "neugierig".
Ankaŭ mi. Eble, la aŭtoro de la vortaro volis esprimi nur grado da volo, kaj
mallaŭdan nuancon aldonis la rusa lingvo.

el la Krestomatio:
kaj mi kontentigos vian scivolecon, ĉar vi ja ne povas kaŝi, ke vi estas iom scivola.
Tre ekinteresitaj, la alestantoj kun sciemo kaj malpacienco atendis, kion diros la instruitulo.
Mi estas sciema, kiu el vi unue vundos la duan!
el la "Gerda"
Vi estas scivolema, ĉu ne?
Fakte, mi ne estas speciale scivola.
Ĉiam scivola, ĉu ne? Vi ŝatus scii, kien mi iras

Reen al la supro