Mesaĝoj: 15
Lingvo: Esperanto
Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-majo-16 21:33:54
Meze en lekcio de profesoro studento tondre ternis.
La profesoro tiam diris: "Belecon! Sana li ja estas."
Iom malĝentile, sed ni ĉiuj ridis.
In-terne,
Rudolf
NORDULINO (Montri la profilon) 2008-majo-16 22:04:07
En Norvegio oni diras "Prosit!", kio ne signifas ion, mi pensasĈu ne nia norvega "Prosit!" venas de la germana. Kio la vorto tie signifas eble iu germano volas klarigi. Mi supozas kiel "je via sano" Esperante?
Filu (Montri la profilon) 2008-majo-16 22:17:42
Rudolf F.:Mi spertis iam jenon:
Meze en lekcio de profesoro studento tondre ternis.
La profesoro tiam diris: "Belecon! Sana li ja estas."
Iom malĝentile, sed ni ĉiuj ridis.
Ankaŭ mi spertis amuzan/neamuzan okazaĵon en lernejo (antaŭ multaj jaroj)...
La profesoro estis paŝanta inter la pupitroj, kiam ekflaris li tipan odoron:
- Ho! Iu akiris tiun parfumon Anuszefiro ĉi tie! Kredu min, la vendisto vin superruzis!
Ankaŭ tio estis maldelikata, sed tamen ja ridigis la studentaron.
horsto (Montri la profilon) 2008-majo-17 13:07:44
NORDULINO:Andybolg skribis:Jes, "Prosit!" signifas "je via sano", sed oni normale uzas ĝin kiam oni tostas.En Norvegio oni diras "Prosit!", kio ne signifas ion, mi pensasĈu ne nia norvega "Prosit!" venas de la germana. Kio la vorto tie signifas eble iu germano volas klarigi. Mi supozas kiel "je via sano" Esperante?
Post ternado oni normale diras "Sanecon", aŭ "Belecon", se oni volas ŝerci. Sed estas ankaŭ homoj kiuj nenion diras ĉar ili pensas ke estas malĝentile atentigi la alian pri lia malsano.
Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-majo-19 12:51:35
Mi legis iam pli detalan klarigon. En la tempo de la pesto unu indiko de infekto estis, ke oni ekternis. (Jen la ligo al ternado!) Oni tiam deziris al ternanto, ke li ne estu infektita. Tial la interpreto "je via sano".