Al la enhavo

"ni revas mondon nenie okazotan militoj"

de amigueo, 2017-decembro-27

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2017-decembro-27 18:46:12

"ni revas mondon nenie okazotan militoj"

japano diris. eble gxustas. kial ne?

sergejm (Montri la profilon) 2017-decembro-27 21:03:04

"ni revas mondon en kiu nenie okazos militoj"
'Okazi' estas netransitiva, do ne havas pasivajn patricipojn
Se uzi transitivan verbon:
"ni revas mondon nenie vizitotan per militoj"

horsto (Montri la profilon) 2017-decembro-28 02:00:11

sergejm:"ni revas mondon en kiu nenie okazos militoj"
'Okazi' estas netransitiva, do ne havas pasivajn patricipojn
Se uzi transitivan verbon:
"ni revas mondon nenie vizitotan per militoj"
Saluton sergejm,

revi ne estas transitiva verbo, do: ni revas pri mondo

Kaj ĉu ne estas pli facile kaj simple diri: ni revas pri mondo sen militoj

sergejm (Montri la profilon) 2017-decembro-28 05:04:34

Laŭ PIV http://vortaro.net/?w=Iŝi#revi 'revi' estas transitiva.
Certe, estas pli facile diri 'ni revas pri mondo sen militoj', sed mi provis minimume ŝanĝi originalan frazon.

nornen (Montri la profilon) 2017-decembro-28 08:50:24

sergejm:"ni revas mondon nenie vizitotan per militoj"
"vizitota de militoj". Milito ne estas la ilo de la vizito (per), tamen la vizitonto (de).

Zamenhof:Всѣ формы страдательнаго залога образуются помощью соотвѣтственной формы глагола est (быть) и причастія страдательнаго залога даннаго глагола; предлогъ при этомъ употребляется de (Примѣръ: ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j она любима всѣми).
Al mi ŝajnas la propozicio "ni revas mondon (neniam/neniel/nenie) vizitotan de militoj" tute ĝusta kaj facile komprenebla.

amigueo (Montri la profilon) 2017-decembro-28 17:07:02

mi konektas cxi temon kun alian temon:
"bela pordo (por) ripari artisto" .
kelkfoje FARDE, PER eblas kaj gxustas sed simpla nominativo estas oportuna kaj gapiga.
mi ne scias cxu la japana lingvo tendencas tion.

Metsis (Montri la profilon) 2017-decembro-29 22:50:18

Mi ne komprenas, kiel oni volas, ke milito vizitas. Almenaŭ al mi viziti havas etan pozitivan tonon. Okazi aŭ ekzisti jes, sed ne viziti.

nornen (Montri la profilon) 2017-decembro-30 06:44:44

Metsis:Mi ne komprenas, kiel oni volas, ke milito vizitas. Almenaŭ al mi viziti havas etan pozitivan tonon. Okazi aŭ ekzisti jes, sed ne viziti.
Ne nur pozitivaj aferoj povas viziti onin. Ekzemple kiam parencoj vizitas onin.

ito (Montri la profilon) 2017-decembro-30 06:51:46

amigueo:"ni revas mondon nenie okazotan militoj"

japano diris. eble gxustas. kial ne?
Eble minimuma korekto estas:

ni revas mondon senigotan je militoj.

sergejm (Montri la profilon) 2017-decembro-30 08:08:01

Ni revas mondon senigitan for de militoj.
Senigi pli taŭgas ol viziti - mi serĉis transitivan verbon kaj trovis 'viziti' unue.

Reen al la supro