Al la enhavo

Amuza enigmo por sabato la 14an de Julio

de Miland, 2008-junio-14

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-14 10:37:25

Mi anticipis la demandon:
Kial la sabato la 14an de Julio?
Nu, ŝajnis al mi pli bona ol 'Amuza Enigmo 2'..


Al la enigmo!

Supozu ke vi eniris dormoĉambron por ripozo. Vi elŝaltas la lumon, kial la ŝaltilo estas tuj apud la pordo. La lito estas tri metrojn for, kaj havas akraj anguloj, al kiu oni ne volas frapi. Sed vi devas piediri tra la ĉambron por atingi la liton. Kiel vi faras tion sekure?

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-junio-14 12:31:25

Mi ĉiam vestas min per mia kiraso, antaŭ ol mi eniras la dormoĉambron. Sekure en la lito mi malvestigas min, se mi ne estas tro dormema.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-14 14:29:57

NORDULINO:Mi ĉiam vestas min per mia kiraso...
Mi gratulas vin, povante surporti kirason, malgraŭ havante pli ol 70 jarojn!

Tamen, la plimulto de ni ne estas kavaliroj, do tio ne estas la solvo.

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-14 14:54:09

Estimata Miland,

Mi tre ĝojas, ke vi al ni donis kvar jarojn por pripensi kaj respondi tiun demandon... Eĉ ne tro rapidante ni povos trovi la solvon sufiĉe frue!

(Sabatos la 14an de Julio nur en 2012...) senkulpa.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-14 15:08:51

La enigmo priskribas pli malpli situacion, kiun mi vivas dum du semajnoj ĉiumonate (mia laborĉambro, kie mi loĝas du el kvar semajnoj).

Mi ĉiutage povas atingi la liton senvunda, ĉar...
a) ĉiam estas la sama dormĉambro kaj mi kutimiĝis al ĝi;
b) tri metroj enhavas iom malmulte da informo, kompare al tiu, kiu enmemoreblas percerbe, speciale kiam la memoron oni ne bezonas enteni por pli ol tri aŭ kvar sekundoj;
c) (tiu ĉi punkto estas malhonesta, ĉar nur aplikeblas al kelkaj ĝi): loĝante apud la arkta poluscirklo, elŝalti la lumon eĉ noktmeze ne mallumigos la ĉambron en la 14an de Julio. lango.gif

Ho nu! ne indas flavigi tiun respondon: mi jam scias, ke ĝi ne enhavas tion, kion vi estas serĉanta.

horsto (Montri la profilon) 2008-junio-14 15:26:01

Ĉu ne la plej kutima solvo, kiun ĉiu uzas hejme, estas tiu, ke oni metas duan lampon kun propra ŝaltilo apud la lito?

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-14 15:48:30

Bonaj sugestoj! Tamen, ĉi-kaze temas nek pri zorga movado nek dua lampo.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-14 17:22:44

Filu:loĝante apud la arkta poluscirklo, elŝalti la lumon eĉ noktmeze ne mallumigos la ĉambron en la 14an de Julio. lango.gif.
Ne necesas loĝi apud la arkta poluscirklo por la suno esti ankoraŭ subironta kiam oni dormas.

Laŭ mia juĝo, vi trafis la principon surbaze de solvo, kaj gajnas la verdan stelon. Gratulon!

*

horsto (Montri la profilon) 2008-junio-14 18:19:14

Miland:
Ne necesas loĝi apud la arkta poluscirklo por la suno esti ankoraŭ subironta kiam oni dormas.
Vi pravas. Sed kial la lumo estis ŝaltita kiam vi eniris la dormoĉambron?

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-14 18:41:48

horsto:
Miland:
Ne necesas loĝi apud la arkta poluscirklo por la suno esti ankoraŭ subironta kiam oni dormas.
Vi pravas. Sed kial la lumo estis ŝaltita kiam vi eniris la dormoĉambron?
Mi estis leginta antaŭ ol dormi, kaj je la noktmezo ĉi tie estas iom krepuske... tio malhelpas legadon senluman (la fenestro rigardas orienten, kaj la suno tiam malrapide vojaĝas ĉe l' horizonto norda).

Reen al la supro