Al la enhavo

Pri uzebleco de lernu-vortaro en poŝtelefonoj

de Boogier, 2008-julio-03

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Boogier (Montri la profilon) 2008-julio-03 05:55:03

Saluton!

Ĉu eblas fari tiel ke la vortaro http://ru.lernu.net/cgi-bin/vortaro.pl estu uzebla en poŝtelefonoj? Mi havas SonyEricsson K510i kaj provis uzi ĝian originan krozilon kaj ankaŭ Opera krozilon. La problemo estas ke ambaŭ kroziloj imagas ke "Ek!" ne estas butono sed entajpa kampo
Ĉu eblas iel korekti tion? Aŭ eble fari apartan vortaran paĝon, celitan por uzi per poŝtelefono?

Dankon por via respondo!

R2D2! (Montri la profilon) 2009-decembro-12 01:45:03

Mı ankaŭ ŝatus havı la lernu!-vortaron en mıa Blackberry, uzante Opera-n. Sed mı havas la sama problemo: la [Ek!] ne estas butono; kaj mi ne povas uzi ligilon kiel “http://eo.lernu.net/cgi-bin/vortaro.pl?modelo=salu...” aŭ io simila. Tio estus utila por krei propran serĉilon por Firefox aŭ Opera.

—Ilhuıtemoc

P.T. Jes, mı scıas tıon, ke estas malnova fadeno, sed kıal kreı novan, se estas sama peto?

Jev (Montri la profilon) 2009-decembro-14 14:19:48

Ne indas komenci novan fadenon, se ekzistas jam malnova. Vi faris bonan decidon. okulumo.gif

Mi nun faris etan ŝanĝon, sed mi tute ne imagas, ĉu ĝi helpis, ĉar en tiu ĉi momento mi ne havas eblon testi la tuton en mia poŝtelefono. Testu, se ĉio estos en ordo, mi ĝojos. Se ne, ni devos tiun ĉi taskon prokrasti.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-decembro-18 20:08:13

Jes, la EK!-butono jam funkcias!

—Ilhuıtemoc

P.S. Mı ankaŭ ŝatus se ĉı tıu eblos (nur ekzemplo):
http://eo.lernu.net/cgi-bin/vortaro.pl?lang=eo-en&...
Kaj jen aperos la vortaro kun [amiko → friend]

Reen al la supro