Al la enhavo

10 Sm monero

de sudanglo, 2019-majo-16

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2019-majo-16 14:25:37

Antaŭe por aĉeti unuopan Britan suverenon (= 10 Spesmilojn) de la nacia stampejo (Royal Mint) ĉi tie en Britujo, vi devis pagi 9% super la valoro de la or-enhavo, sed lastatempe mi rimarkis ĉe la retejo de la stampejo ke aktuale por unuopa 2019-a suvereno vi devas pagi nur ĉ. 6% pluse (ink. asekuritan liveron al brita adreso).

La historia difino de la Spesmilo estas tia ke 10 Spesmiloj = la or-enhavon de 8 gramojn da 22-karata oro. Ĉar la suvereno estas stampita el 22-karata oro kaj pezas 7.988 gramojn, ĝi estas preskaŭ ekzakte 10 Spesmilan moneron. (Cetere, je suverenoj tute mankas imposto kaj je aĉeto kaj kaj posta revendo)

Se vi ĉiam volis havi Spesmilan moneron jen kiel akiri. Forgesu pri Bitcoin. Fidu je oro. La Brita suvereno estas la plej rekonata ora monero en la tuta mondo

sudanglo (Montri la profilon) 2019-julio-10 13:51:00

Vi sendube rimarkis kiel kreskis la valoro de la Spesmilo dum la lastaj 7 monatoj (kontraŭ preskaŭ ĉiuj valutoj). Se vi ne profitis, ne plendu ĉe mi.

Nu, iu demandis - kIel kalkuli la Spesmilan ekvivalenton de 9-karata oro. Oraj ringoj ofte havas tiun fajnecon

Tre simple. 1 gramo da 9-karata oro entenas la saman kvanton da oro kiel 9/22=0,409 gramoj da 22-karata oro.

Ĉar (laŭdifine) 10 Sm = 8 gramojn da 22-karata oro, 1 gramo da 9-karata oro =0,409/0.8 =0,511Sm.

Do krude, duono de Spesmilo

Pesu vian ringon stampitan .375 (9 karata oro). Duonigu la pezon (en gramoj) kaj jen la ekvivalento en Spesmiloj.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-julio-10 14:40:26

Se vi hezitis aĉeti la 10 Sm moneron kiun vendas la Reĝa Stampejo, pensante ke vi ne facile trovus Esperantiston kiu volus aĉeti de vi. (Verdire malmultaj samideanoj eĉ scias pri la Spesmilo). Sed vi kredas pri la venonta kolapso (senvaloriĝo) de papermonoj, tiam alia rimedo por prokekti vian ŝparon estas aĉeti akciojn en orminejo.

Mi lasta tempe malkovris unu tian, kiu en 2 jaroj verŝajne duobligos sian produkton da oro. - nome Serabi gold - kies kodo ĉe la Londona borso ests SRB.

Legu ĉi tie en la angla,

Via mono, via risko

Sed je 56p (hodiaua prezo) - ekvivalento de ĉ £35 m por la tuta kompanio mi taksas ĝin malkara - eĉ se la prezo de oro ne progresos plu, Kaj la prezo de oro certe progresos plu se mi pravas pri la venonta krizo.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-julio-17 13:38:54

Dum suffice longa tempo mi pensis ke por revivigi la Spesmilon oni bezonus krei ĝin en fizika formo - ĉu bilete aŭ monere.

Sed plua pensado kondukis min al la ideo ke tio tute ne estas necesa.

Supozu ke iu Esperanto Asocio decidus ke, en ĉi tiu ne-certa epoko de flosantaj (kaj sen-bazaj) valutoj, la mondo bezonas or-bazitan monon.

Jen kiel procedi.

1. Ĉiuj varoj kaj servoj kiuj estas haveblaj de la Asocio portu prezon en Spesmiloj (aldone al la prezo en la nacia valuto).

2. Membro de la socio povu ricevi tiajn varojn kaj servoj, kondiĉe ke tiu havas sufiĉan Spesmilan krediton ĉe la Asocio por kovri la koston.

3. Membro kreas Spesmilon krediton ce la Asocio per depono de artiklo kies or-enhavo estas certa (tiu certeco povas veni de oficiala patrico indikanta la fajnecon, aŭ la membro deponas or-enhavan moneron kies fajneco estas konata).

Okaze ke la deponaĵo estas el 22 karata oro, nur necesus pesi ĝin por kalkuli la Spesmilan valoro. Okaze ke la fajneco estas alia, mi jam montris supre kiel kalkuli la ekvivalentan pezon en 22-karata oro.

Por kalkuli la Spesmilan prezon de varo aŭ servo, oni prenu 22/24 x la aktualan prezon (en loka valuto) de gramo da oro (oni povas gugli tion) kaj apliku ke unu gramo de 22-karata oro = 1,25 Sm (laŭdifine). Tiel oni povas konverti el la loka valuto en Spesmilan ekvivalenton.

Ne necesas rekalkuli la Spesmilan prezojn se poste la prezo de oro en la loka valuto ŝangiĝas. La kredito de membro estas jam en Spesmiloj.

Reen al la supro