У садржају

Estas vortoj kiuj pensigas...

од StefKo, 24. септембар 2019.

Поруке: 26

Језик: Esperanto

StefKo (Погледати профил) 09. децембар 2019. 09.26.27

Nobelpremia parolado de Olga Tokarczuk ("Sentema rakontanto") - p.I

      Unua foto, kiun mi konscie travivis [„travivi” – en la senso: „esti tuŝita”, „esti pensigita” – SK], estis foto de mia patrino, ankoraŭ antaŭ ol ŝi naskis min. La bildo estas bedaŭrinde nigra-blanka, pro kio pereas multaj detaloj, iĝante apenaŭ grizaj formoj. La lumo estas milda kaj pluva, eble printempa kaj verŝajne fluetas tra fenestro, daŭrigante la ĉambron en apenaŭ rimarkebla brilo. La panjo sidas ĉe malnova radio, tia kun verda okulo kaj du streĉiloj – unu por kontrolo de sonvolumeno, dua por serĉi sendstaciojn. Tiu radio fariĝis poste akompananto de mia infanaĝo kaj de ĝi mi eksciis pri ekzisto de la kosmo. Turnado de la ebonita streĉilo movis delikate la tentaklojn de la antenoj kaj en ilian atingon trafis diversaj stacioj – Varsovio, Londono, Luksemburgo aŭ Parizo. Fojfoje tamen la sono malaperis, kvazaŭ inter Prago kaj Novjorko, Moskvo kaj Madrido, la tentakloj de la antenoj trafis nigrajn truojn. Tiam trapasis min tremo. Mi kredis, ke per ĉi tiu radio parolas kun mi aliaj sunaj sistemoj kaj galaksioj kiuj sendas al mi mesaĝojn inter klakoj kaj bruoj kaj mi ne scipovas deĉifri ilin.
      Rigardante la foton kiel kelkjara knabineto, mi estis certa, ke mia panjo serĉis min turnante la radiostreĉilon. Kiel sentiva radaro, ĝi penetris senfinajn areojn de la spaco, provante ekscii, kiam kaj de kie mi venos. Ŝia frizaĵo kaj vesto (granda boatforma dekoltaĵo) montras, kiam oni kaptis la foton – komenco de 1960-aj jaroj. Rigardanta ien ekster la kadron, iomete ĝibiĝita virino, vidas ion, kio ne estas atingebla por rigardanto la foton. Kiel infano, mi komprenis tiel, ke ŝi rigardas en tempon. Nenio okazas en la foto, ĝi estas foto de stato, ne de procezo. La virino estas trista, enpensa, kvazaŭ forestanta.
      Kiam mi poste demandis ŝin pri tiu tristeco – kaj mi faris tion multfoje por aŭdi ĉiam la samon – la patrino respondadis, ke ŝi estas trista, ĉar mi ankoraŭ ne naskiĝis kaj ŝi jam sopiras al mi.
      – Kiel vi povas sopiri al mi se mi ankoraŭ ne estas? – mi demandadis. Mi jam sciis ke oni sopiras al iu, kiun oni perdis, ke la sopiro estas rezulto de perdo.
      – Sed ankaŭ povas esti kontraŭe – ŝi respondadis. – Se oni sopiras al iu, tiu jam estas.
      Tiu mallonga interŝanĝo de opinioj, ie en la okcidenta pola provinco fine de la 1960-aj jaroj, la interŝanĝo de opinioj inter mia panjo kaj mi, ŝia malgranda infano, restis en mia memoro por ĉiam kaj ekdonis al mi rezervon de la povo por mia tuta vivo. Tial ke ĝi altigis mian ekziston ekster la ordinaran materialecon de la mondo kaj hazardon, ekster kaŭzon kaj efikon, kaj regulojn de probableco. Ĝi lokis ĝin kvazaŭ ekster la tempo, en dolĉa proksimo de la eterneco. Mi ekkomprenis per mia infana menso, ke estas pli da mi ol iam ajn mi imagis. Kaj eĉ se mi diras „mi forestas”, do kiel unua troviĝas „mi estas” – la plej grava kaj plej stranga vorto en la mondo.
      Tiamaniere, la nereligia juna virino, mia panjo, donis al mi ion, kion iam oni nomis la animo, do ŝi ekipis per la plej sentema rakontanto de la mondo.
(Fino de la 1-a parto)

Esperantigo: StefKo

StefKo (Погледати профил) 11. децембар 2019. 08.11.24

Nobelpremia parolado de Olga Tokarczuk ("Sentema rakontanto") - p.II

      La mondo estas ŝtofo, kiun ni ĉiutage ŝpinas per grandaj teksiloj de informoj, diskutoj, filmoj, libroj, klaĉoj, anekdotoj. Hodiaŭ amplekso de la laboro de tiuj teksiloj estas grandega – danke al la interreto preskaŭ ĉiu povas partopreni tiun procezon, respondece kaj nerespondece, kun amo kaj malamo, por bono kaj malbono, por vivo kaj por morto. Kiam tiu rakonto ŝanĝiĝas – la mondo ŝanĝiĝas. En tiu senco, la mondo estas farita el vortoj.
      Tio, kiel ni pensas pri la mondo kaj – pli grave – kiel ni rakontas pri ĝi, havas grandan gravecon. Io kio okazas sed ne estas rakontita ĉesas ekzisti kaj pereas. Scias tion tre bone ne nur historiistoj, sed ankaŭ (kaj eble ĉefe) ĉiuj politikistoj kaj tiranoj. Tiu kiu havas kaj ŝpinas la rakonton – regas.
      Hodiaŭ problemo estas – ŝajnas – ke ni ne havas pretajn rakontojn ne nur por la estonteco, sed eĉ por konkreta la “nuno”, por ultrarapidaj ŝanĝoj de la hodiaŭa mondo. Mankas al ni lingvo, vidpunktoj, metaforoj, mitoj kaj novaj fabeloj. Anstataŭe, ni atestas, kiel ĉi tiuj nekongruaj, rustaj kaj anakronismaj, malnovaj rakontadoj oni provas jungi al vizio de la estonteco, eble supozante ke estas pli bona malnova io ol nova nenio, aŭ tiel oni provas helpi al si kun baroj de propraj horizontoj. Unuvorte – al ni mankas novaj manieroj de rakontado pri la mondo.
      Ni vivas en realeco de plurvoĉaj unuapersonaj rakontoj kaj de ĉirkaŭe ni aŭdas multvoĉan bruon. Dirante “unuapersona” mi pensas pri tia speco de rakonto kiu volviĝas ĉirkaŭ “mi” de la kreinto, skribanta pli-malpli rekte nur pri li mem kaj per si mem. Ni aprobis, ke tiu individuiga vidpunkto, la voĉo el “mi”, estas plej natura, homa, honesta, eĉ se ĝi rezignas pri pli larĝa perspektivo. Rakonti en ĉi-maniere komprenita la unua persono, estas teksi tute unikan ŝablonon, sola en sia speco, havi senton de aŭtonomeco kiel individuo, konscii sin mem kaj sian sorton. Tamen tio ankaŭ signifas konstrui la opozicion: „mi” kaj „la mondo”, kio alienantas.
      Mi pensas, ke la rakontado farita en la unua persono estas karaktera por moderna vidpunkto, en kiu individuo plenumas rolon de subjektiva mondocentro. La okcidenta civilizo grandparte konstruiĝas kaj baziĝas sur tiu malkovro de “mi”, kiu estas unu el plej gravaj mezuroj de la realo. Homo estas tie ĉefa aktoro, kaj lia prijuĝo – malgraŭ ĝi estas unu el multaj – ĉiam estas traktata atente kaj serioze. La rakonto volviĝata unuapersone ŝajnas esti unu el plej grandaj malkovroj de la homa civilizo, ĝi estas legata estime kaj fidata. Tiu speco de rakontoj, kiam ni vidas la mondon per okuloj de iu „mi” kaj aŭskultas la mondon nome de ĝi, konstruas rilaton kun la rakontanto kiel neniu alia, kaj igas meti sin en ĝian unikan pozicion.
      Ne povas supertaksi tion, kion la unuapersona rakonto faris por literaturo kaj ĝenerale por la homa civilizo – ĝi transformis la rakontadon pri la mondo kiele agloko de herooj aŭ diaĵoj, kiujn ni ne influas, en nian individuan historion kaj redonis la scenon al homoj tiel samaj kiel ni. Aldone, kun tiel samaj kiel ni estas facile identiĝi, danke al tio inter la rakontanto kaj leganto aŭ aŭskultanto naskiĝas emocia interkonsento, baziĝanta sur empatio. Dume la empatio, sianature, proksimigas kaj forigas limojn – tre facilas malklarigi la limojn inter „mi” de rakontanto kaj „mi” de leganto, kaj romano, kiu „entiras” kalkulas ke ĝuste tiu limo estos forigita kaj nuligita, kaj ke la leganto iomtempe iĝos la rakontanto danke al la empatio. La literaturo tiel fariĝis kampo de sperta interŝanĝo, forumo, kie ĉiuj povas rakonti sian propran sorton aŭ doni la voĉon al sia alia egoo. Samtempe ĝi estas demokrata spaco – ĉiu povas esprimi siajn opiniojn, ĉiu ankaŭ povas krei „voĉon, kiu parolas”. Verŝajne ankoraŭ neniam en la homhistorio tiom multe da homoj okupis sin per verkado kaj rakontado. Sufiĉas rigardi plej proksimajn statistikojn.
(Daŭrigo sekvos)

Esperantigo: StefKo

StefKo (Погледати профил) 19. децембар 2019. 08.59.41

Nobelpremia parolado de Olga Tokarczuk ("Sentema rakontanto") - p.III

      Kiam mi vizitadas librofoirojn, mi vidas kiom da publikigitaj libroj koncernas ĵus tiun – la aŭtoran „mi”. Instinkto de esprimo – eble same forta kiel aliaj instinktoj, kiuj projektas nian vivon – plej multe manifestiĝas en arto. Ni volas esti rimarkataj, ni volas sentiĝi esceptaj. Rakontoj kiel „Mi rakontos al vi mian historion”, “Mi rakontos al vi historion de mia familio” aŭ „Mi rakontos al vi kie mi estis” estas la plej popularaj literaturaj ĝenroj hodiaŭ. Tio estas fenomeno grandskala kaj pro tio ke hodiaŭ ni kapablas universale uzi skribon, multaj homoj atingas tiun, iam rezervitaj al malmultaj, kapablon esprimi sin per vorto kaj rakonto. Paradokse tamen, ĝi aspektas kiel koruso formita de solistoj – voĉoj supermetiĝas, konkuras pri atento, moviĝas laŭ similaj kursoj, finfine ĵamante unu la alian. Ni scias ĉion pri ili, ni kapablas identiĝi kun ili kaj travivi ilian vivon kiel la nia. Malgraŭe tamen legantosperto estas surprize ofte nekompleta kaj elreviganta, ĉar rezultas, ke la esprimo de la aŭtora “mi” ne garantias universalecon. Tio, kio mankas al ni, estas – ŝajnas – parabola eco de la rakonto. Heroo de la parabolo estas samtempe si mem, homo vivanta en difinitaj historiaj aŭ geografiaj cirkonstancoj, kaj samtempe multe superas ĉi tiun aĵon, iĝante Ĉiu kaj Ĉie. Kiam leganto sekvas ies historion priskribitan en la romano, li povas identiĝi kun sorto de la priskribita persono kaj konsideri sian situacion kiel sian propran, dum en la parabolo li devas rezigni tute pri sia aparteco kaj fariĝi Ĉiu. En tiu psikologie postulema procedo, la parabolo, trovante por diversaj sortoj ian kunecon, universaligas nian sperton, kaj ĝia nesufiĉa ĉeesto estas atesto de senhelpeco.
      Eble, por ne droni en la amaso de titoloj kaj nomoj, ni komencis dividi grandegan leviatan korpon de la literaturo en ĝenrojn, kiujn ni traktas kiel fakojn de sporto, kaj geverkistojn kiel fakajn gesportistojn.
      Ĝenerala liberigo de librokomerco kaŭzis dispartigon de ĝi en branĉojn – de tiam okazadas foiroj kaj festivaloj de tia aŭ ajnaspeca literaturo, tutaparte, kreante klientaron de legantoj dezirantaj enfermiĝi en detektivaj rakontoj, en fantazio aŭ sciencfikcio. Speciala trajto de tiu situacio estas, ke tio kio devis helpi librovendistojn kaj bibliotekistojn organizi sur bretoj amason de la publikigitaj libroj kaj helpi la legantojn orientiĝi en grandeco de la oferto, fariĝis abstraktaj kategorioj, en kiujn ne nur oni metas ekzistantan verkon, sed laŭ kiuj la verkistoj mem komencas verki. Pli kaj pli, la ĝenra verko similas al kukmuldilo, kiu estigas tre similajn rezultojn. Ilian antaŭvideblecon oni konsideras kiel virton, ilia banalecon – kiel atingon. La leganto scias kion atendi kaj ricevas ĝuste tion, kion li deziris.
(Daŭrigo sekvos)

Esperantigo: StefKo

StefKo (Погледати профил) 19. децембар 2019. 19.15.00

Kial neniu el legantoj ne publikas siajn "vortojn kiuj pensigas" kaj ne rilatas al ĉi publikitaj?

StefKo (Погледати профил) 15. јануар 2020. 15.03.09

Nobelpremia parolado de Olga Tokarczuk ("Sentema rakontanto") - p. IV

      Niaj praavoj kredis ke atingi sciojn portos al homoj ne nur feliĉon, bonstaton, sanon kaj riĉon sed kreos egalan kaj justan socion. Tio, kion laŭ ili mankis al la mondo estis ĝenrala saĝeco fluanta el sciado.
      Jan Amos Komenski, granda pedagogo de 17-a jarcento, stampis la esprimon “pansofismo” (ĉiesaĝeco), kiu inkluzivis la ideon de ebla ĉiuscienco, de universala scio, kiu enhavos ĉian eblan kognon. Tio estis ankaŭ, kaj ĉefe, revo pri scio havebla al ĉiu. Ĉu aliro al informoj pri la mondo ne ŝanĝos analfabetan kamparanon en pripensan individuon konscian pri si mem kaj la mondo? Ĉu facile atingebla scio ne kaŭzas ke homoj iĝos prudentaj kaj saĝe gvidos sian vivon?
      Kiam oni kreis la interreton, ŝajnis ke tiuj ideoj fine realiĝos tute. Vikipedio, kiun mi admiras kaj subtenas, povus ŝajni al Komenski, kaj kiel al multaj pensuloj de tiu fluo, la plenumado de homaj revoj – jen ni kreas kaj ricevas grandegan provizon da scio senĉese kompletigitan, refreŝigitan kaj demokrate disponeblan, el preskaŭ ĉiu loko sur la Tero.
      Plenumitaj revoj ofte seniluziigas nin. Rezultis, ke ni ne kapablas penporti tiun multegon da informoj, kiu anstataŭ kunigi, ĝeneraligi kaj liberigi – diferencigas, dividas, fermigas en bobeloj, kreas multecon da rakontoj nekongruaj kun si aŭ eĉ malamikaj, antagonistigantaj.
      Krome, la interreto, submetita al merkataj procezoj tute sen pripensado kaj fordonita al ludantoj-monopolistoj, regas gigantajn kvantojn da datumoj, uzataj tute ne “pansofie”, por larĝa aliro al scio, sed male, servante ĉefe al programado de uzantkondutoj, de kio ni eksciis poste la skandalo Cambridge Analytica.
      Anstataŭ aŭdi harmonion de la mondo, ni aŭdis kakofonion de sonoj, neelteneblan bruon, en kiu ni senespere provas aŭskulti iun el plej milda melodio, eĉ plej malfortan ritmon. Parafrazo de la citaĵo de Ŝekspiro kiel neniam antaŭe kongruas kun ĉi tiu kakafonia realeco: Interreto estas pli kaj pli rakonto de idioto plena de kolero kaj kriego.
      Bedaŭrinde, la esplorado de politikaj sciencistoj kontraŭdiras ankaŭ la intuiciojn de Jan Amos Komenski, bazitaj sur la kredo, ke ju pli multe da vaste disponebla scio pri la mondo, des pli ofte politikistoj uzas racion kaj faras prudentajn decidojn. Ŝajnas, ke ĉi tio ne estas tiel simpla afero. La scio povas esti superforta, kaj ĝia komplikeco kaj ambigueco kreas diversajn specojn de defendaj mekanismoj – de neado kaj elpuŝo, ĝis eskapo al simplaj principoj de simpliga, ideologia, partia pensado.
      Kategorio pri falsaj novaĵoj kaj falsaĵoj levas novajn demandojn pri kio estas la fikcio. Legantoj multfoje trompitaj, misinformitaj aŭ mistifikitaj akiras malrapide akiritan specifan neŭrotikan idiosinkrazion. Reago al tia fatigo de la fikcio povas esti grandega sukceso de nefikcia literaturo, kiu en ĉi tiu granda informa kaoso kriegas super niaj kapoj: “Mi diras al vi veron, nur a veron”, “Mia rakonto baziĝas sur faktoj!”.
      La fikcio perdis konfidon de legantoj de kiam la mensogo fariĝis danĝera armilo de amasa detruo, eĉ se ĝi ankoraŭ restas primitiva ilo. Mi ofte renkontiĝas kun ĉi tiu nekredebla demando: “Ĉu estas vero, kion vi skribis?” Ĉiufoje mi havas impreson, ke ĝi antaŭdiras finon de la literaturo.
      Tiu ĉi sensignifa, el vidpunkto de leganto, demando sonas vere apokalipse al oreloj de verkistoj. Kion mi devas respondi? Kiel klarigi ontologian staton de Hans Castorp, Anna Karenina aŭ Pooh Bear?
      Mi konsideras ĉi tiun intereson de legantoj kiel civilizacia regreso. Ĝi estas difekto de kapablo de multidimensia (konkreta, historia, sed ankaŭ simbola kaj mita) partopreno en ĉeno de eventoj nomata nia vivo. La vivon kreas eventoj, sed nur kiam ni povas interpreti ilin, provi kompreni kaj doni al ili signifon, ili transformiĝas en sperton. La eventoj estas faktoj, sed la sperto estas io neesprimeble malsama. Ne la evento sed la sperto estas materio de nia vivo. La sperto estas fakto kiun oni interpretas kaj enmemorigas. Ĝi ankaŭ aludas al iu fundamento, kiun ni havas en nia menso, al profunda strukturo de signifoj, sur kiun ni povas disvastigi nian propran vivon kaj pririgardi ĝin detale. Mi kredas, ke mito rolas en tiu strukturo. Kiel vi scias, mito neniam okazis, sed ĝi ĉiam estiĝas. Hodiaŭ ĝi funkcias ne nur per aventuroj de antikvaj herooj, sed penetras ĉieajn kaj plej popularajn rakontojn de moderna kino, ludojn kaj literaturon. Vivo de la loĝantoj de Olimpo translokiĝis al Dinastio, kaj bravajn agojn de la herooj priservas Lara Croft.
      En ĉi tiu arda divido inter vero kaj mensogo, la historio de nia sperto kreita de literaturo havas sian propran dimension.
      Mi neniam estis speciale entuziasma pri simpla distingo inter la fikcio kaj la nefikcio, krom se ni konsideras ilin deklarindaj kaj arbitraj. En amaso da multaj difinoj de la fikcio, plej plaĉas al mi tiu, kiu ankaŭ estas plej malnova kaj devenas de Aristotelo. Fikcio ĉiam estas ia speco de vero.
      Ankaŭ mi estas konvinkita de distingo inter la rakonto farita de verkisto kaj eseisto Edward Morgan Forster. Li skribis ke kiam ni diras “Edzo mortis kaj poste la edzino mortis” – ĉi tio estas rakonto. Male, kiam ni diras “Edzo mortis kaj poste la edzino mortis pro la malĝojo” – ni havas fikcion. Ĉiu rakontigo estas transiro de la demando “Kio okazis poste?” al provo kompreni ĝin surbaze de nia homa sperto: “Kial ĝi okazis?”
      Literaturo komenciĝas de tiu “Kial?”, eĉ se ni respondus ĉi tiun demandon ĉiufoje per kutima: “Mi ne scias”.
      Do literaturo levas demandojn, kiujn oni ne povas respondi per Vikipedio, ĉar ĝi eliras eksteren de solaj faktoj kaj eventoj, rilatante rekte al nia sperto.
      Eblas tamen, ke romano kaj literaturo ĝenerale fariĝas io tute marĝena kontraŭrigarde al aliaj manieroj de rakontado. Ke ankaŭ graveco de bildo kaj novaj formoj de rekta transdono de sperto – kino, fotografio, virtuala realeco kaj pliigita realeco – fariĝos grava alternativo al tradicia legado. La legado estas iom komplika psikologia procezo de percepto. Simplige: Unue, malplej nekaptebla enhavo estas konceptigita kaj verbaligita, konvertita en signojn kaj simbolojn, kaj poste sekvas returna “malkodado” de lingvo al sperto. Ĉi tio postulas iom da intelekta kompetento. Kaj ĉefe, ĝi postulas atenton kaj fokuson, kapablojn ĉiam pli maloftajn en la hodiaŭa dispersa mondo.
La homaro multe progresis en manieroj komuniki kaj kundividi sian sperton, de perbuŝa konfidita je viva vorto kaj homa memoro, al la revolucio de Gutenberg, kiam la rakonto estis vaste perigita per skribo kaj tiel fiksita kaj kodigita pro tio iĝis multobligebla sen ŝanĝo. Plej granda atingo de ĉi tiu ŝanĝo estis la momento, kiam ni identigis pensadon kun skribado, t.e. kun konkreta maniero uzi ideojn, kategoriojn aŭ simbolojn. Hodiaŭ, estas certe, ni kontraŭrigardas al simile grava revolucio, kiam sperton oni povas transdoni rekte sen helpo de presita vorto.
      Ne necesas fari vojaĝan taglibron, kiam oni povas foti kaj sendi ĉi tiujn fotojn per sociaj retejoj en la mondon, tuj kaj al ĉiuj. Ne necesas skribi leteron, ĉar pli facile telefoni. Por kio legi dikajn romanojn, kiam oni povas droni en filmserion? Anstataŭ eliri sur urbon por amuziĝi, estas pli bone ludi iun ludon. Atingi iun aŭtobiografion? Sensence, ĉar mi sekvas la vivon de famuloj sur Instagram kaj mi scias ĉion pri ili.
      Hodiaŭ eĉ ne bildo estas la plej granda kontraŭulo de teksto, kiel ni pensis ankoraŭ en la 20-a jarcento, ĉagrenante pri la influo de kino kaj televido. Ĉi tio estas tute alia dimensio sperti la mondon – rekte efiki sur niajn sensojn.
(Daŭrigo sekvos)

Esperantigo: StefKo

StefKo (Погледати профил) 05. фебруар 2020. 08.57.24

Nobelpremia parolado de Olga Tokarczuk ("Sentema rakontanto") - p. V

      Mi ne volas skizi ĉi tie tutecan vizion de la krizo de rakontoj pri la mondo. Tamen mi ofte sentas, ke al la mondo mankas io. Ke spertinte ĝin tra la ekranoj, tra aplikajoj, ĝi estiĝas ia nereala, malproksima, dudimensia, strange nedifinita, malgraŭ la fakto, ke atingi ĉiun specife difinitan informon estas mirinde facila. Laciga “iu”, “io”, “ie”, “iam” hodiaŭ povas esti pli danĝera ol elparolataj kun absoluta certeco tre konkretaj kaj difinitaj specifaj ideoj – la Tero estas plata, vakcinoj mortigas, tutmonda varmiĝo estas sensencaĵo, kaj demokratio en multaj landoj ne estas minacata. “Ie” dronas “iaj” homoj provantaj transiri maron. “Ie” daŭras “ia” milito de “iom” da tempo. En la amasego da informoj, individuaj mesaĝoj perdas siajn konturojn, forbloviĝas en nia memoro kaj fariĝas nerealaj, malaperas.
      La alfluo da bildoj de perforto, stulteco, krueleco, malama parolado estas senespere kompensita de ĉiuj “bonaj novaĵoj”, sed ili ne kapablas subigi la superfortan impreson, kiun malfacile eĉ vortigi: La mondo estas ia malĝusta. Ĉi tiu sento, iam rezervita nur al neŭrozaj poetoj, hodiaŭ fariĝas epidemio de nedetermino, fluetantaj el ĉie maltrankvilo.
      La literaturo estas unu el malmultaj areoj, kiuj penas teni nin ĉe konkretaĵo de la mondo, ĉar laŭ sia naturo ĝi ĉiam estas “psikologia”. Ĝi koncentriĝas sur la internajn pravecojn kaj motivojn de la roluloj, malkaŝas ilian sperton neniel alireblan al alia homo, aŭ simple instigas la leganton al psikologia interpretado de ilia konduto. Nur la literaturo povas permesi al ni eniri profunde en vivon de alia estaĵo, kompreni ĝiajn pravecojn, dividi ĝiajn sentojn, sperti ĝian sorton.
      Rakontado ĉiam ĉirkaŭas sencon. Eĉ se li ne esprimas ĝin rekte, eĉ kiam li principe sindetenas de serĉado de signifo, koncentriĝante sur formo, sur eksperimento, kiam li faras formalan ribelon, serĉante novajn rimedojn de esprimo. Legante eĉ la plej behaviorisme kaj ŝpare skribitan rakonton, ni ne povas sindeteni de la demandoj: “Kial tio okazas?”, “Kion tio signifas?”, “Kion sencon tio havas?”, “Al kio tio kondukas?” Eĉ eblas ke nia menso evoluis al rakonto kiel procezo por doni signifon al la milionoj da impulsoj de nia ĉirkaŭo, kaj eĉ dum nia dormo, ĝi senĉese kaj nelacigeble disvolvas siajn rakontojn. La rakonto do estas la ordigo de senfinan kvanton da informoj, establante iliajn rilatojn kun la pasinteco, nuno kaj estonteco, malkovrante ilian ripeton kaj aranĝado de ili en kategoriojn de kaŭzo kaj efiko. Ambaŭ racio kaj emocioj partoprenas en ĉi tiu verko.
      Ne mirigas, ke unu el la plej fruaj malkovroj faritaj de la rakontoj estis fatalo, kiu, krom esti ĉiam rigardata kiel terura kaj malhumana, alportis ordon kaj neŝanĝeblecon al la realeco.
      Sinjorinoj kaj Sinjoroj,
la virino el la foto, mia patrino, kiu sopiras al mi, kvankam mi ankoraŭ forestis, kelkajn jarojn poste legis al mi fabelojn.
      En unu el ili, de Hans Christian Andersen, tekruĉo ĵetita en la rubejon plendis, ke ĝi estis kruele traktita de homoj – ili forigis ĝin tuj kiam lia orelo rompiĝis. Kaj tamen ĝi povus ankoraŭ servi ilin, se homoj ne estus tiel perfektaj kaj postulemaj. Aliaj rompitaj artikoloj sekvis lin, volvante vere epikajn rakontojn el sia eta aĵa vivo.
      Kiel infano, mi aŭskultis ĉi tiun fabelon riĉvange kaj okullarme ĉar mi profunde kredis, ke aĵoj havas siajn problemojn, sentojn kaj eĉ iun socian vivon, tute komparan al nia, homa. Teleroj en servico povis interparoli, manĝiloj en tirkesto estiĝis speco de familio. Simile, bestoj estis misteraj, saĝaj kaj memkonsciaj estaĵoj kun kiuj ni ĉiam havis spiritan ligon kaj profundan similecon. Sed ankaŭ riveroj, arbaroj, vojoj havis sian vivon – ili estis vivaj estaĵoj, kiuj mapas nian spacon kaj konstruas senton de aparteno, la mistera Raumgeist (spirito de loko – SK). La pejzaĝo, kiu ĉirkaŭis nin, estis ankaŭ viva, la suno kaj la luno kaj ĉiuj ĉielaj korpoj. La tuta mondo videbla kaj nevidebla.
      Kiam mi komencis dubi pri tio? En mia vivo mi serĉas momenton, kie rezulte de unu klako ĉio fariĝis malsama, malpli nuancita, pli simpla. La flustroj de la mondo eksilentis, anstataŭigitaj de urbaj bruoj, la murmuro de komputiloj, la tondro de aviadiloj flugantaj super la kapo kaj la laciga, blanka bruo de la amaso da informoj.
REKLAMO
      De iu momento en nia vivo ni komencas vidi la mondon fragmente, ĉio aparte, en pecoj malproksimaj unu de la alia kiel galaksioj, kaj la realo en kiu ni vivas, certigas nin pri tio: kuracistoj traktas nin laŭ fakoj, impostoj ne rilatas al senneĝigo de vojon, sur kiu ni veturas labori, tagmanĝo neniel rilatas al grandaj bredaj farmoj, kaj nova bluzo – al obskuraj fabrikoj ie en Azio. Ĉio estas aparta, vivas aparte, sen rilatoj.
      Por faciligi al ni elporti tion, ni ricevas numerojn, identigilojn, kartojn, aĉajn plastajn identigilojn, kiuj provas redukti nin uzi iun unu ero de ĉi tiu tutaĵo, kiun jam ni ĉesis rimarki.
      La mondo mortas kaj ni eĉ ne rimarkas tion. Ni ne rimarkas, ke la mondo fariĝas kolekto de aferoj kaj eventoj, senviva spaco en kiu ni moviĝas solaj kaj perditaj, ĵetitaj de ies decidoj, sklavigitaj de nekomprenebla fatalo, sento pri esto de ludo de grandaj fortoj de historio aŭ hazardo. Nia spiriteco malaperas aŭ fariĝas malprofunda kaj rita. Aŭ ni simple fariĝas adeptoj de simplaj fortoj – fizikaj, sociaj, ekonomiaj, kiuj movas nin kvazaŭ ni estus zombioj. Kaj en tia mondo ni efektive estas la zombioj. Tial mi sopiras al tiu mondo de la tekruĉo.
(Daŭrigo sekvos)

Esperantigo: StefKo

StefKo (Погледати профил) 13. фебруар 2020. 13.36.42

Nobelpremia parolado de Olga Tokarczuk ("Sentema rakontanto") – p. VI (lasta)

(...)
Verŝajne baldaŭ aperos ia genio, kiu povos konstrui tute malsaman rakontadon, ankoraŭ hodiaŭ neimageblan, en kiu ĉio grava enhavos. Tia maniero de la rakontado certe ŝanĝos nin, ni forlasos malnovajn limigajn perspektivojn kaj malfermiĝos al novaj, kiuj ĉiam ekzistis ie ĉi tie, sed ni estis blindaj pri ili.
      En Doktoro Fausto, Tomasz Mann skribis pri komponisto, kiu elpensis novan specon de totala muziko, kapablan ŝanĝi homan pensadon. Sed Mann ne priskribis en kio konsistus tiu muziko, li nur kreis ideon pri kiel ĝi povus soni. Eble ĉi tio estas rolo de artistoj – doni guston pri tio, kio povus ekzisti kaj tiel igi ĝin imageblan. Kaj kio estas imagita estas la unua stadio de ekzisto.
      Mi skribas fikcion, sed tio neniam estas io tute fikcia. Kiam mi skribas, mi devas senti ĉion ene de mi mem. Mi devas tralasi tra mi ĉiujn estaĵojn kaj objektojn prezencajn en la libro, ĉion homan kaj nehoman, vivan kaj nevivigitan. Mi devas rigardi ĉiun aĵon kaj personon detale, plej serioze kaj personigi ilin en mi.
      Por tio servas al mi tenereco. La tenereco estas arto de personigado, de kunsento, do de konstanta trovo de similecoj. Kreado de rakontoj estas senfina revivigo, donado de estigo al ĉiuj eroj de la mondo, kiuj estas homaj spertoj, travivaj situacioj, rememoroj. La tenereco personigas ĉion, al kio ĝi rilatas, permesas doni al ĝi voĉon, doni spacon kaj tempon por estiĝi kaj esprimiĝi. Estas la tenereco, kiu igas la tekruĉon paroli.
      La tenereco estas plej grandioza formo de amo. Tio estas tiu speco de ĝi, kiu ne aperas en skribaĵoj aŭ evangelioj, neniu ĵuras sur ĝi, neniu rilatas al ĝi. Ĝi ne havas siajn emblemojn aŭ simbolojn, ĝi ne kondukas al krimo aŭ ĵaluzo.
Ĝi aperas tie kien atente kaj fokuse ni enrigardas en alian estaĵon, en tion kio ne estas “mi”.
      La tenereco estas spontana kaj altruisma, ĝi fore superas kunsenton. Ĝi estas prefere konscia, kvankam eble iom melankolia, kundivido de la sorto. La tenereco estas profunda zorgo pri alia estaĵo, ĝia fragileco, unikeco, ĝia malrezisto al sufero kaj agado de la tempo.
      La tenereco permesas rimarki inter ni ligojn, similecojn kaj identecojn. Ĝi estas tiu maniero de rigardo kiu montras la mondon kiel viva, vivema, koneksa, kunlaboranta kaj interdependa.
      Literaturo baziĝas sur la tenereco rilate al ĉiu estaĵo alia ol ni. Tio estas la baza psikologia mekanismo de romano. Dank 'al ĉi tiu mirinda ilo, la plej kompleksa maniero de homa komunikado, nia sperto vojaĝas tra tempo kaj trafas al tiuj, kiuj ankoraŭ ne naskiĝis kaj kiuj unu tagon prenos tion, kion ni skribis, kion ni diris pri ni mem kaj nia mondo.
      Mi ne havas ideon kia estos ilia vivo, kiuj ili estos. Mi ofte pensas pri ili kun sento de kulpo kaj de honto.
La klimata kaj politika krizoj en kiuj hodiaŭ ni klopodas trovi nin kaj al kiuj ni volas kontraŭi, savante la mondon, ne venis el nenie. Ni ofte forgesas, ke tio ne estas ia fatalo kaj sorto, sed rezulto de tre konkretaj ekonomiaj, sociaj kaj ideologiaj (inkluzive religiaj) agadoj kaj decidoj. Avideco, malrespekto al naturo, egoismo, manko de imago, senfina konkurenco, manko de respondeco venigis la mondon al statuso de objekto, kiun oni povas tranĉi, uzi kaj detrui.
      Tial mi kredas, ke mi devas rakonti kvazaŭ la mondo estus vivanta, senĉese iĝanta antaŭ niaj okuloj unueco, kaj ni ĝia – samtempe malgranda kaj grandega – parto.

      Esperantigo: StefKo

StefKo (Погледати профил) 27. март 2020. 19.14.26

"Enamiĝado en robotojn estos pli kaj pli ofta fenomeno" – Ĉu pola filozofo pravas? (parto 1-a)

Artefarita inteligenteco – ambaŭ humanoidaj robotoj kaj telefonaj aplikaĵoj estos pli kaj pli ofte objekto de suspiroj de homoj en la venontaj jaroj – opinias filozofo d-ro Maciej Musial el Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano.
Disvolviĝo de laboroj pri artefarita inteligenteco signife akcelis en la lastaj jaroj. Ekzemple, aplikaĵoj por poŝtelefonoj kapablas subteni nin en preskaŭ ĉiuj sferoj de la vivo.


"Nova fenomeno, kiu fariĝas pli kaj pli ofta, estas ligado de emocia rilato kun artefarita inteligenteco en diversaj formoj," – opinias filozofo d-ro Maciej Musial el Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano, kiu eldonis ĉi-jare libron "Enchanting Robots: Intimacy, Magic and Technology" (Ĉarmaj robotoj: intimeco, magio kaj teknologio).

Sento de alligo al senanimaj objektoj, kiuj inkluzivas la robotojn – laŭ la esploristo – ne estas tute nova fenomeno. Tamen, kaze de la robotoj, la situacio estas speciala en iuj aspektoj.

"Menciindas, ke la rilato de homoj al robotoj kutime kombinas du mekanismojn, kiuj kvankam ili ofte aludas la sintenon de homoj rilate al aliaj objektoj, sed malofte okazas kune: emocia ligo kaj animado, tio estas donado al ili ecojn de vivantaj estaĵoj" – li indikas.

Li ankaŭ kondiĉas, ke kiam ni animas objektojn, ekz. dirante al aŭto, ni kutime faras tion malserioze. En kazo de robotoj, tio estas plejparte serioza, kion pruvas ia. studoj indikantaj, ke iuj uzantoj de aŭtomataj polvosuĉiloj mem purigas siajn loĝejojn aŭ lasas ilin malpurigitaj, ĉar ili pensas, ke la polvosuĉilo estas laca aŭ havas malbonan humoron.

D-ro Musial rimarkas, ke animitaj robotoj ne okazas nur dum privataj interagoj kun ili, sed ankaŭ en publika sfero, ekz. la roboto Sophia ricevis la civitanecon de Saud-Arabio, kaj en la centro de Vieno vi povas trovi monumenton honore al la algoritmo AlphaGo. "Interese, ke la priskribo de la monumento diras nenion pri la kreintoj de ĉi tiu algoritmo kaj omaĝas la algoritmon mem" – li aldonas.

D-ro Musial diris, ke progreso en robotiko kaj en disvolvo de la artefarita inteligenteco kaŭzas, ke enamiĝo roboto povas esti sufiĉe ofta fenomeno en la proksima estonteco.

Laŭ: Szymon Zdzieblowski, naukawpolsce.pap.pl, esperantigo – StefKo

(Fino de la 1-a parto)

Zam_franca (Погледати профил) 27. март 2020. 21.54.56

Ĉu la roboto Sophia rajtos vojaĝi sen la akordo de ĝia edzo?
[nigrahumure]

StefKo (Погледати профил) 29. март 2020. 21.01.40

"Enamiĝado en robotojn estos pli kaj pli ofta fenomeno" – Ĉu pola filozofo pravas? (parto 2-a)

La filozofo opinias, ke la tendenco ligiĝi kun robotoj, aŭ eĉ enamiĝi al ili aŭ kunedziĝi al ili, povas esti plifortigota dum enmarketiĝo de la seksrobotoj. Li memorigas, ke hodiaŭ, en Usono aŭ Japanio, oni produktas pupojn, kiuj havas limigitajn artefaritajn inteligentajn funkciojn. Iliaj mienludoj kaj haŭta teksturo fariĝas pli kaj pli naturaj. Tamen ili estas malmulte interagaj.

Laŭ multenombraj enketoj, grava procento de enketitoj entuziasmas pri la ebleco havi tian seksroboton. Tiuj specoj de la robotoj estigas nuntempe la plej grandan entuziasmon en Ekstrem-Oriento, ia. en Japanio. Laŭ d-ro Musial tio rezultas el kulturaj diferencoj, tiuj enplantitaj generacie kaj ankaŭ relative nuntempaj.

"En la tradicia religio de Japanio – ŝintoismo, preskaŭ ĉio, iusence, estas animita. Tial pli facile estas koncedi tiun statuson al robotoj. En Okcidento ĉi tiu speco de animisma rilato estis plejparte forpusxita de kristanismo" – indikas la filozofo.

La observaĵoj de la sciencisto montras ankaŭ, ke maŝinoj kaj robotoj estas prezentitaj tute alimaniere en popola kulturo: en Okcidento en formo de malamikoj aŭ minacoj (kio estas videbla, ekzemple, en la filmoj "Terminator" aŭ "Matrix"), dum en Japanio popola kulturo abundas je rakontoj, en kiuj maŝinoj aperas kiel kolegoj aŭ eĉ amikoj.

Alia problemo signalita de la filozofo koncernas la sencon de realeco. "La limo inter virtuala kaj reala, inter simulado kaj simulito estas neklara. Tiel, rilatoj en virtualaj realaĵoj ofte estas perceptataj kiel same realaj kaj pli plezurigaj ol tradiciaj rilatoj. Aliflanke, rilatoj kun robotoj nehavantaj sentojn aŭ konscion, sed fidinde simulantaj ilin, estas perceptataj kiel ne signife diferencaj de rilatoj kun homoj " – li aldonas.

La filozofo de Poznano informas, ke unu el la plej novaj manifestiĝoj de la tendenco por "humanigo" de robotoj estas pli kaj pli influaj opinioj proklamantaj bezonon koncedi rajtojn al la robotoj. Subtenantoj de ĉi tiuj opinioj memorigas, ke en antikvaj tempoj ŝajnis absurde doni rajtojn al sklavoj, poste virinoj, kaj ĝis antaŭ nelonge io nekomprenebla estis la ideo de bestaj rajtoj – ni pensas simile hodiaŭ pri robotrajtoj. Tamen, diras entuziasmuloj de la robotrajtoj, fine ilia enkonduko estos atesto de kreskanta sentemeco de la homo al la mondo ĉirkaŭanta lin.

D-ro Musiał argumentas, ke ĉar homoj ofte sentas la emociojn por polvosuĉiloj aŭ elektronikaj hundoj, eble la mondo, en kiu robotoj havos rajtojn kaj homoj kunedziĝos al ili, ne estas tiel malproksima, kiel tio aspektas. "Tial konsiderindas, ĉu tiu estas la mondo, kiun ni volas" – opinias doktoro Musial.

Laŭ: Szymon Zdzieblowski, naukawpolsce.pap.pl, esperantigo – StefKo

Вратите се горе