Al la enhavo

Left side

de MiMalamasLaAnglan, 2019-oktobro-14

Mesaĝoj: 42

Lingvo: English

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 17:14:55

Metsis:Por kompletigi min mem…

En la angla oni povas diri old man, maljuna viro, kaj old wine, malnova vino. Se oni insistas uzi la neologisman vorton olda, oni povas diri ambaŭsence olda viro kaj olda vino. Sed miaopinie estas neniu kialo uzi la ne-necesan vorton olda. La vortoj maljuna kaj malnova sufiĉas. Se oni bezonas precizigi, ke temas pri iel difektita de la longa uzado, oni esprimu tion klare, ekz. per la vorto kaduka. Alie oni uzu ekz. esprimon "(de)longe konata" aŭ supozu, ke temas nur pri tempo.
Ĉu funkcias la vortoj arkaika kaj antikva?

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 18:40:33

Mi pensas, ke ĉiujn tiajn vortojn – malnova, arkaika, antikva, praa ktp. – ĉiuj asocias alimaniere. Por mi malnova estas neŭtrala esprimo. Arkaika montras ion ne plu uzatan, ete ion aĉan aŭ malbonan. Antikva ankaŭ montras ion ne plu uzatan, sed estas neŭtrala. Praa estas io primitiva, antaŭhistoria, sed ne necese malbona. Vi povas havi alian senton.

Reen al la supro