Al la enhavo

Kiel propagi ĉi tiun ŝatantaron [angle "fandom"] de kiu mi estas membro?

de Genjo_BlankaRingo, 2019-novembro-19

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Genjo_BlankaRingo (Montri la profilon) 2019-novembro-19 15:13:34

Mi tre ŝatas televidan serion nomita La Leĝo de Milo Murphy (angle Milo Murphy's Law.) Ĝi estas pri la dek-tri-jara Milo, descendita de la originala Murphy de la Leĝo de Murphy: tio, kiu povas misiri, misiros. Pro la Leĝo de Murphy, Milo estas marŝanta kaj parolanta katastrofa zono. Sed Milo ĉiam provas teni rideton sur sia vizaĝo, kaj en sia dorsosako, li ĉiam havas la ĝustajn aferojn (ne la kanton!) Por Milo, ĉiu defio en la vivo estas aventuro.

La Leĝo de Milo Murphy estas de la samaj homoj, kiu donis al ni Fineon kaj Ferbon (angle Phineas and Ferb) - S-ro Povenmajro kaj S-ro Marŝo. Aldone al tio, la voĉo de la titolfiguro estas neniu krom la parodisto kun buklaj haroj - "Stranga Al" Jankoviĉo.

Ĝi estas tre bona serio, sed estas unu problemo: preskaŭ neniu konas La Leĝon de Milo Murphy. Mi ne volas, ke vere bona serio finiĝos post nur du sezonoj, sed la sola maniero kiel mi ricevos mian deziron de tria sezono estas se la nova servo Disney+ donos al la serio pli da spektantoj.

Do mi komencis ludi la tre popularan Internetan ludon slither.io, kun ludantonomo "Watch Milo Murphy's Law" (kiu estas angla por "Rigardu La Leĝon de Milo Murphy") sed mi neniam atingis la Dek Supraj - la plej alta nivelo kiun mi atingis estis tridek-naŭa.

Do mi konsciis, ke mi ne povas propagi la ŝatantaron de La Leĝo de Milo Murphy sole. Mi devas trovi samideanojn kaj ni devas propagi la ŝatantaron de La Leĝo de Milo Murphy kune. Kiel mi povas fari tion?

LaAnaso (Montri la profilon) 2019-novembro-30 21:51:16

Mi amas la fantazian libron serion Kronikoj de la Rando (The Edge Chronicles). Havas multajn ilustraĵojn kaj mapojn de "La Rando".

La Rando estas tre granda klifo kaj ĝi estas la tuta mondo en tiu serio kun multaj lokaloj:
ĝardeno de stono: tie kreskas flugantaj stonoj
Santaphrax: tre granda, fluganta stono kaj urbo de universitatano
Arbaro de krepusko: tio arbaro faras vin freneza kaj senmorta.
Basa arbaro: tre granda arbaro kun danĝeraj bestoj

La mapon kaj lokalonj ŝanĝas dum la serio pro katastrofaj kaj okazoj.

Tio serio ne enhavas magion sed fikciaj, sciencaj sistemoj de biologo, fiziko kaj geologo.

Flugo estas tre grava por la serio kaj la kronologio disigas en tri "epokoj de flugo".

LaAnaso (Montri la profilon) 2019-decembro-01 10:08:36

LaAnaso:
ĝardeno de stono: tie kreskas flugantaj stonoj

La mapon kaj lokalonj ŝanĝas dum la serio pro katastrofaj kaj
*ĝardeno de stono: tie kreskas flugantajn stonojn

*La mapon kaj lokalojn ŝanĝas dum la serio pro katastrofaj kaj

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-01 11:06:05

Tie kreskas flugantaj ŝtonoj - komenca varianto estis ĝusta.
Aŭ: Tie oni kreskigas flugantajn ŝtonojn
La mapo kaj lokaloj ŝanĝiĝas ...
Aŭ: Oni ŝanĝas la mapon la lokalojn ...
Santafrakso: ... kaj urbo de universitatanoj
Arbaro de krepusko: tiu arbaro ...
Tiu serio ne enhavas magion sed fikciajn, sciencajn sistemojn de biologo, fiziko kaj geologo.
Fantazia libroserio aŭ la serio de fataziaj libroj

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-01 12:51:51

Kion signifas "santafrakso"?
la serio de fantaziaj libroj

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-01 16:09:18

Santaphrax Esperante estu skibite Santafrakso. Ĉi tio estas termino de la ludo, vi ne trovos la vorton en vortaro.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-01 18:56:30

Bone, dankon.

LaAnaso (Montri la profilon) 2019-decembro-05 20:21:50

Danko, danko, danko por la korektadoj!

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-07 11:00:27

LaAnaso:Danko, danko, danko por la korektadoj!
Bonan tagon,

Ni kvazaŭ neniam uzas "danko". Kial? "Dankon" fakte signifas " mi donas al vi dankon". Same kun "bonan vesperon" : signifas "havu bonan vesperon".

Reen al la supro