Al la enhavo

Kriterioj pri lingva ghusteco uzitaj en PMEG 15.0.11

de akueck, 2019-novembro-27

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2019-novembro-27 09:52:28

Mia pria vidpunkto legeblas en la blogero "Kriterioj pri lingva ghusteco uzitaj en PMEG 15.0.11".

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-novembro-27 10:39:49

Poetoj rajtas je tolero pri novaj vortoj aŭ gramatika fleksebleco por estetikaj aŭ ritmaj kialoj. Sed oni klare rekonas poezion, kiu ne celas la komencantojn.

Same, multaj samideanoj emas ludi per la logiko de la lingvo, kaj eĉ eksperimenti nuvajn regulojn. Tion mi ne malaprobas, kondiĉe ke tio estu sufiĉe distingebla kiel eksperimento, kaj ne kunfuzebla kun normala Esperanto. Tuja obĵeto estas "kial ne lerni aŭ inventi alian artefaritan lingvon?". Tamen enmemorigado de milo da vortoj aspektas tute senutila, se estas nur por diskuti pri gramatikaj reguloj.

Kaj ĉefe oni ne nomu tion Esperanto. "Lingvaj eksperimentoj kun esperantaj ŝlosilvortoj" aŭ io simila. Sed ne "Esperanto". Kaj eble, se iuj inventas novan regulon kiu vere kaj videble plibonigas la komunikadon en iuj fakojn, ekestos sufiĉa movada premo por ke AdE bonvenigu ĝin. Poste. Sed ne estu enmovada proselitismo, kiu kolerigus multajn samideanojn kaj tute malhelpus paceman dialogon inter ni mem.

Do "na", "ri", ktp., en la sablokesto sed ne en la kursoj...

akueck (Montri la profilon) 2019-novembro-27 12:27:16

Altebrilas:Poetoj rajtas je tolero pri novaj vortoj aŭ gramatika fleksebleco por estetikaj aŭ ritmaj kialoj.
Nova vorto - en la senco de la Antauparolo - estas ekzemple "tajd'o", char ghi estas nek Fundamenta nek oficialigita nek internacia. Chu vi volas diri, ke tiun novan vorton rajtas uzi nur poetoj por estetikaj au ritmaj kialoj? Kie la Fundamento instruas ion tian?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-27 12:31:18

Kion signifas "na"?

akueck (Montri la profilon) 2019-novembro-27 12:59:40

Zam_franca:Kion signifas "na"?
Homoj, se vi kundiskutas, bonvolu legi tiujn tekstojn, pri kiuj vi skribas ion. Jen pri "na". Alie vi riskas kauzi la impreson, ke vi aktivas, kvazau interretaj troloj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-27 16:15:36

Zam_franca:Kion signifas "na"?
"Na" estas por akuzativo, sed oni ne bezonas ĝin, ĉar ekzistas "je".

akueck (Montri la profilon) 2019-novembro-27 16:43:51

MiMalamasLaAnglan:
Zam_franca:Kion signifas "na"?
"Na" estas por akuzativo, sed oni ne bezonas ĝin, ĉar ekzistas "je".
PMEG opinias tion "nenorma uzo de je", sed ne klarigas, kiel "nenorma" diferencas disde ekzemple "erara".

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-27 20:16:58

akueck:(...)
Homoj, se vi kundiskutas, bonvolu legi tiujn tekstojn, pri kiuj vi skribas ion. Jen pri "na". Alie vi riskas kauzi la impreson, ke vi aktivas, kvazau interretaj troloj.
Akueck, ne timigu komencantojn! Komencanto (ekz. mi) ofte kundiskutas nur por plibonigi sian Esperanton aŭ por pligrandigi sian kuraĝon, do ne senkuraĝigu lin! Ne postulu do la sciadon kaj konon de la esperanta gramatiko kaj publikaĵojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-novembro-27 23:39:07

Akueck simple sugestas, ke la legado de artikolo antaŭ komenti ĝin favoras trafajn argumentojn... Li ne postulis, ke vi legu la tutan dikan PMEG, sed nur la artikolon, kies ligilo li donis en sia unua mesaĝo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-novembro-27 23:47:12

akueck:
Altebrilas:Poetoj rajtas je tolero pri novaj vortoj aŭ gramatika fleksebleco por estetikaj aŭ ritmaj kialoj.
Nova vorto - en la senco de la Antauparolo - estas ekzemple "tajd'o", char ghi estas nek Fundamenta nek oficialigita nek internacia. Chu vi volas diri, ke tiun novan vorton rajtas uzi nur poetoj por estetikaj au ritmaj kialoj? Kie la Fundamento instruas ion tian?
Ĉiuj rajtas uzi la vortojn, kiujn ili deziras, ili ne iros en karceron, sed la komunikado estus pli efika se ili ne ĝenus la aŭskultanto per esprimoj, kiuj instigas lin respondi pri la lingva formo - prefere al - pri enhavo de la mesaĝo.

Sed pri poetoj, oni emas admiri liajn versojn pli ol kritiki ilian gramatikon.

Reen al la supro