Al la enhavo

Fermita

Nun en Ĉinujo okazas tio kio antaŭ nelonga tempo okazadis en Sovetunio, Usono, Turkujo kaj Hitlera Germanujo. Detroniĝu la Ĉinuja registaro!

de Jxusteno, 2020-januaro-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-03 12:35:50

En Sovetunio oni premadis, elpatrujigadis kaj ekstermadis Krimetatarojn, Ĉeĉenojn, Hebreojn kaj multon da aliaj popoloj (cetere ne mirindas ke Ĉeĉenujo poste volis sendependiĝi disde Rusujo), en Usono oni premadis unuatempe nigrahaŭtajn sklavojn (tio ĉi estis ne simpla sklaveco sed tute malhoma turmentado...) kaj poste liberiĝintajn nigrahaŭtulojn, en Turkujo oni ekstermis multegon da kurdoj kaj daŭre premas ilin, en Germanujo oni brute ekstermadis hebreojn, ciganojn ktp, en Israelo oni premas kaj ekstermadas arabojn, premadis nigrahaŭtajn hebreojn kaj la lando estas nepravigeble fermita preskaŭ por ĉiuj nehebreoj, en Nord-Koreujo kredeble suferas koreoj mem.. Kaj nun en "progresanta" Ĉinujo oni tute nepravigeble metas en koncentreojn ujgurojn, orfigas ujgurajn infanojn.
Kial UNo ne batalas kontraŭ la terura reĝimo en Ĉinujo? Kial ĝi ne penas detronigi la Ĉinujan registaron? Kial ĝi ne sendas tien siajn militistojn? Eble la estraro de UN estas subaĉetita de Ĉinujo?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-03 13:34:44

La registaroj de tiaj teruraj landoj kiel Nord-Koreujo, Rusujo, Egiptujo, Pakistano ktp certe ankaŭ estas detronigindaj kaj tute ne fidindas.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-03 13:40:44

Kial UNo ne batalas kontraŭ la terura reĝimo en Ĉinujo? Kial ĝi ne penas detronigi la Ĉinujan registaron? Kial ĝi ne sendas tien siajn militistojn? Eble la estrato de UN estas subaĉetita de Ĉinujo?
Ĉu vi seriozis?
UN funkcias kvazaŭ kiel milite senpotenca organizo. Ĝi havas bluajn kaskojn, estas malsameco kun la Ligo de Nacioj. Sed ne por ataki ĝi mem nuklean potencon kaj anon de sia propra sekureca konsilo!!

Kiam UN enmiksiĝas, estas ĉefe diplomate kaj kun nacioj, ekzemple kun Usono en Irako en 1991.

Estis letero skribita de 22 landoj kontraŭ tiuj aĉaj agadoj. Legu pertradukile https://www.lefigaro.fr/flash-actu/chine-22-pays-e...

UN ne kapablas enmiskiĝi tiel. Ĉiuokaze milito de UN kontraŭ nuklea potenco okazigus mondan katastrofon.

Ja Ĉinujo foje okazigas propagandajn eventojn (kiel propaganda prezento de tiuj "edukadejoj" por ujguroj) per UN. Sed ĝi ne povas ŝangigi grave elektojn de UN, ĉar estas aliaj anoj de la sekureca konsilo, kiuj ekvilibrigas la situacion.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-03 14:06:48

Dankon, mi legis ankaŭ la artikolon. Al mi ŝajnas ke mi povus konsili al la ujguroj la jenon:
1) Se vi vivas en Ĉinujo, enmigru en alian landon, kie vi povas ricevi registaran helpon. Kaj prenu kun vi ĉiujn viajn proksimajn parencojn.
2) Se vi estas ekster Ĉinujo, nepre ne vizitu Ĉinujon, eĉ se oni permesaĝe minacas malliberigi kaj mortigi viajn proksimulojn, ĉar vi ilin kredeble neniel povos liberigi, nek renkontiĝi kun ili tie. Se vi ricevis minacojn, turnu vin al la polico de via lando, se vi loĝas en lando kies registaro estas kontraŭ la Ĉinujaj koncentrejoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-03 14:10:43

Jxusteno:Dankon, mi legis ankaŭ la artikolon. Al mi ŝajnas ke mi povus konsili al la ujguroj la jenon:
1) Se vi vivas en Ĉinujo, enmigru en alian landon, kie vi povas ricevi retistaran helpon. Kaj prenu kun vi ĉiujn viajn proksimajn parencojn.
2) Se vi estas ekster Ĉinujo, nepre ne vizitu Ĉinujon, eĉ se oni permesaĝe minacas malliberigi kaj mortigi viajn proksimulojn, ĉar vi ilin kredeble neniel povos liberigi, nek renkontiĝi kun ili tie. Se vi ricevis minacojn, turnu sin al la polico de via lando, se vi loĝas en lando kies registaro estas kontraŭ la Ĉinujaj koncitrejoj.
Mi tamen kredas, ke ili scias pli ol ĉiu tion, kio okazas al ili. Kaj ne estas tre facile elmigri elĉinujen.

02_sciuro (Montri la profilon) 2020-januaro-03 17:55:15

Ankaŭ en usono eĉ en kanado kaj meksiko, la indiĝenaj popoloj povas plendi pri la mistraktado kontraŭ si pere de la ŝtatoj kaj aliaj institucioj.

Oni povas diri ke civilizoj ne ĉiam estas bonaj por la etnoj.

https://ligilaro.info/

Sciuro

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-03 18:00:51

02_sciuro:Ankaŭ en usono eĉ en kanado kaj meksiko, la indiĝenaj popoloj povas plendi pri la mistraktado konstraŭ si pere de la ŝtatoj kaj aliaj institucioj.

Oni povas diri ke civilizoj ne ĉiam estas bonaj por la etnoj.
Jes, sed ĉu en Usono, Kanado kaj Meksiko oni metas indiĝenojn en koncentrejojn?

02_sciuro (Montri la profilon) 2020-januaro-03 18:45:55

> Jes, sed ĉu en Usono, Kanado kaj Meksiko oni metas indiĝenojn en koncitrejojn?

Mi skribas ke koncentrejo.

Oni petu al la indiĝenoj mem pri siaj historioj

Oh Jes! Mi povas ankaŭ mencii pri Papua Nova Gvineo

https://ligilaro.info/

Sciuro

02_sciuro (Montri la profilon) 2020-januaro-03 18:49:42

En Esperantujo oni ploras pri la malapero de tutmonda lingvodiverseco!
Do se estas libro aŭ artikolo pri la temo en Esperanto rilate al Papua Nova Gvineo mi emus legi ĝin.
Kiom da lingvoj oni parolus en Papua Nova Gvineo post 200 jaroj! Mi ne scias!

https://ligilaro.info/

Sciuro

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-03 18:53:41

> Jes, sed ĉu en Usono, Kanado kaj Meksiko oni metas indiĝenojn en koncitrejojn?

Mi skribas ke koncentrejo.
Oni metis.

Sed en Usono nun estas la enmigrantoj, kiuj estas metitaj en koncentrejoj. Kaj oni devus rajti meti la infanojn de tiuj en koncentrejoj (angle retention) por senlima tempo ĉar ili estus neleĝaj, laŭ la nuna usona prezidento.

Reen al la supro