Al la enhavo

Fermita

Esperanto

de Jxusteno, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-14 22:35:07

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-15 12:54:37

Ĉu vi parolas arabe? Se ne, kial vi deziras reformi lingvon, ke vi ne konas kaj ke vi ne uzas?

Gravajn ŝanĝojn okazigas homoj, ne vortoj. Kial vi neniam, miakone, kreis fadenon pri kiel propagi genro-egalecajn ideojn, pri kial gravas ĉesi malhelpi minoritatojn? Certe lernu ne estas taŭga ejo por tio. Sed ja vi miskomprenis kion gravas.

En Saud-Arabujo, esti samseksemulo estas sekurece danĝera. Tie, etaj pronomoj ne gravas por la GLAT-uloj. La GLAT-rajtoj ne estas ankoraŭ multe respektataj de la ŝtatoj de la araba mondo.

Oni ne ŝanĝu lingvon dezirante tiom etan rezulton, t.e. gramatikan egalecon. Oni ja deziras mensajn ŝanĝojn, ĉu ne? Laŭ mi ili povus esti pli respektataj per ne-vortaj agadoj ol per pronomaj agadoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-15 14:46:18

La mesaĝo estas kaŝita.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-15 14:47:08

La mesaĝo estas kaŝita.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-15 14:50:57

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-15 15:42:05

Jxusteno:En islamo ne ekzistas ekzekuto pro samseksema seksa orientiĝo. Efektive ekzistas ekzekuto pro adulto (inkluzive adulton kun samseksa persono), sed antaŭ ol ekzekuti adultinton, oni devas nepre certiĝi ke ri evidentege adultis, kaj ekzekutisto povas ekzekuti rin nur post kiam kompetenta islama juĝisto kondamnis la adultinton, apogante sin sur diroj de la atestantoj ktp. Krom tio, oni rajtas ekzekuti nur plenkreskan kaj nefrenezan adultinton-islamanon (kaj plenkreskan kaj nefrenezan neislamanon, se ri adultigis islamanon, seksuminte kun ri...). Menciindas ankaŭ tio ke se la adulto ne estis atestita de kvar kompetentaj homoj (mi ne scias ĉu oni akceptas atestojn de neislamanoj; eble oni akceptas atestojn eĉ ne de ĉiuj islamanoj...), kiuj klare vidis ke la peniso estis enigita en la vaginon (sed ja se la adulto estis samseksema, tiam ne estas "peniso kaj vagino"; ne estas klare kiel oni konstatu la adulton en tiaj okazoj), tiam la puno ne estas ebla (krom la okazoj, kiam la adultinto mem trioble konfesis sian krimon...). Se homo estis perforte seksumigita, oni, laŭ islamo, ne povas puni rin pro la perforta seksumigiteco. Ŝajnas al mi, ke konsiderinte ĉiujn ĉi aĵojn, oni povas facile konvinkiĝi ke ekzekutoj pro adulto estas preskaŭ tute neefektivigeblaj en la praktiko (certe se oni obeas ĉiujn islamajn leĝojn por tiaj okazoj).
Iom simila aĵo estas en judaismo (sed laŭ judaismo, oni ekzekutas nur se du homoj admonis la adultanton, ke ri ne adultu: ĉu iu prudenta homo daŭre seksumados se rin admonis du (!) homoj ke ri ne adultu?).
Laŭ mi, ĉio ĉi neniel povas esti kaŭzo por esti islamofobo aŭ/kaj antisemito. Se povus, oni do devus esti ankaŭ kristanismo fono ĉar la "Malnova Testamento" estas ankaŭ kristana libro, kie estas skribite pri Sadomanoj...
Mi uzis la e-vorton "sekurece". Se iu iras malliberejen pro esti GLAT-ulo, estas miapense sekureca konsekvenco. Esti en malliberejo ne estas tre ĝoja...

Mi ja tute ne estas islamofobo, interalie ĉar perfekte mi scias, ke la egega plejparto meze de la homoj, kiuj religiumas islamane, religiumas senprobleme.
Sed agi laŭ la plena korano estas ja tro antikva (kompreneble mi ne parolas pri datoj) ag-maniero kiu ne plu sencas en 2020. Kaj denove, la egega plejparto de la islamanoj, almenaŭ en Francujo, ne agas tiel.

"Ĉio ĉi" estas kaŭzo dekritiko de tiu religio ĉe mia penso, klarigo de kelkaj kialoj pro kio mi ne estas ano de tiu kred-movado, sed kritiki ( kiel mi faras) ne estas malrespekti kaj malami.
La rasistoj ne kritikas, ili simple rifuzas malsamecon.
Kial mi ne parolu pri la araba, se mi ĝin ne tute bone konas?
Mi respondos al tiu jena demando :
kial mi ne parolu pri reformi la araban, se mi ĝin ne tute bone konas?
Vi ne uzas tiun lingvon, kaj devus lasi ĝiajn denasjajn parolantojn paroli ĝin tiel, kiel ili deziras.
Kaj ŝajnas al mi, ke mi jam skribis tion :
Gravajn ŝanĝojn okazigas homoj, ne vortoj. Kial vi neniam, miakone, kreis fadenon pri kiel propagi genro-egalecajn ideojn, pri kial gravas ĉesi malhelpi minoritatojn? Certe lernu ne estas taŭga ejo por tio. Sed ja vi miskomprenis kion gravas.

En Saud-Arabujo, esti samseksemulo estas sekurece danĝera. Tie, etaj pronomoj ne gravas por la GLAT-uloj. La GLAT-rajtoj ne estas ankoraŭ multe respektataj de la ŝtatoj de la araba mondo.

Oni ne ŝanĝu lingvon dezirante tiom etan rezulton, t.e. gramatikan egalecon. Oni ja deziras mensajn ŝanĝojn, ĉu ne? Laŭ mi ili povus esti pli respektataj per ne-vortaj agadoj ol per pronomaj agadoj.

Reen al la supro